Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 9)

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi



Pri “ĉef-” kaj interpunkcio

Publikigita la 17an de Aŭgusto 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.07.10]

Saluton el Ukrainio!

Mi havas du demandojn:

(1) Ĉu Esperanto havas prefikso “ĉef-”?
(2) Kia estas Esperanta interpunkcio?

Dankon por via respondo!

RESPONDO

1. Jes, Esperanto havas prefikson “ĉef-” kun la signifo “la plej grava, la plej altranga”. La vortojn “ĉefo” (“la plej grava aŭ altranga persono”), “ĉefa” (“plej grava”, “plej altranga”, “precipa”) kaj “ĉefe” (“plej grave”, “precipe”, “antaŭ ĉio”) oni povas konsideri derivaĵoj de la prefikso “ĉef-”.

2. La ĉefa funkcio de interpunkcio estas faciligi komprenon de la teksto. Kvankam en Esperanto ne ekzistas plene fiksita normo aŭ severaj reguloj pri interpunkcio, grava kolekto de interpunkciaj reguloj aperis, ekzemple, en la klasika Plena Analiza Gramatiko (PAG) de K. Kalocsay kaj G. Waringhien (paragrafoj 7-16). PAG, interalie, diras, ke “la la interpunkciado de Zamenhof ne estas tute unueca”, sed, ke “oni povas konstati en liaj verkoj kaj en la verkoj de bonaj Esperantaj aŭtoroj certajn tendencojn, baze de kiuj nun jam oni povas fiksi la Esperantan interpunkciadon, se ne en ĉiuj detaloj, almenaŭ en ĝiaj ĉefaj trajtoj”.

Inter la rete alireblaj tekstoj pri la Esperanta iterpunkcio menciindas ĉefe la jenaj du:

(A) La sekcio pri neelparolataj helpsignoj en la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren, kiu enhavas koncizan superrigardon pri la ĉefaj funkcioj de la diversaj interpunkciaj signoj kaj kelkajn tipografiajn rimarkojn:

http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/skribo/helposignoj.html

(B) La rekomendaro pri interpunkcio en la redakcia retejo de la revuo “Monato”, kiu donas rekomendojn koncerne kelkajn detalojn, pri kiuj la ĝenerala lingvouzo ne estas tute unueca:

http://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php#inter

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Ĉu eblas morti teruran morton?

Publikigita la 13an de Julio 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.05.29]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————

Ĉu la suba uzo de la verbo “morti” estas gramatike senerara?

Kial vi ne informis nin, kiam vi eksciis, ke du personoj
mortis teruran morton tie je proksimume la sama tempo?

Laŭ PIV “morti” estas verbo netransitiva.
Kiel do estas eble, ke “terura morto” estas en akuzativo?

RESPONDO

Kara samideano,

La regulo 14 de la Fundamenta Gramatiko provizas respondon al via demando:

Ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kian nome prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion “je”, kiu memstaran signifon ne havas. [...] Anstataŭ la prepozicio “je” oni povas uzi ankaŭ la akuzativon sen prepozicio.

Prepoziciajn formojn kun diversaj prepozicioj, kiuj esprimas sencon similan al via ekzemplo, ilustras jenaj citaĵoj:

Mia onklo ne mortis per natura morto [§39 de la Fundamenta Ekzercaro]

ŝi mortos de natura morto [Henryk Sienkiewicz. Quo vadis? Esperantigo de Lidia Zamenhof]

Ni do estas en la situacio priskribita en la citita fundamenta regulo, kiu tial permesas uzi la formon “morti teruran morton”.

Bonvolu noti, ke “morti” ne estas la sola verbo markita netransitiva en PIV, kiu allasas tiajn formojn.

Jen, ekzemple, kelkaj samtipaj specimenaj citaĵoj kun la verbo “vivi”:

Ni vivis vivon de nomadoj

ŝi vivis ekzistadon tute neordinaran

malklara rojo vivis siajn lastajn tagojn

Iliaj gepatroj vivis, laboris, fartis bone aŭ malbone, amis kaj geedziĝis, ekhavis infanojn, vivis sian tempon kaj fine mortis.

Memkompreneble, ankaŭ aliaj verboj markitaj en vortaroj netransitivaj permesas similajn formojn. Jen du ekzemploj:

Mi ĝojas vian feliĉon

ĉiuj dormis profundan dormon

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Pri “arkao”, PIV kaj retaj vortaroj

Publikigita la 9an de Julio 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.06.04]

Saluton!

Zamenof diris: (Laŭ vortaro.net: reta PIV) “Kun la tempo
la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan,
kiu fariĝos arkao.” Ĉu vi povas konfirmi, ke la vorto
“arkaa” ekzistas kaj ke io arkaa estas arkao.
Kio estas la diferenco inter “arkao” kaj “arkaaĵo”?
Kion signifas “arkaismo”?
(Parenteze: kial la sufikso estas “ism”?)

Dua demando: en prelego pri la Akademio de Esperanto
(dum la kongreso de Esperanto-France en Ĉamberio)
Brian Moon, diris ke PIV, t.e. vortaro.net ne estas sub
la kontrolado de la Akademio. Tamen en ĉiuj asociaj
kunvenoj oni uzas PIV. Ĉu vere?

Tria demando: kiam oni serĉas en la Akademia Vortaro,
oni ne trafas al simpla vortaro, t.e. vortoj kun iliaj difinoj,
sed al malsimplaĵoj. Ŝajnas ke tiu vortaro ne taŭgas al
baza Esperantisto. Ĉu vi povas konsili al mi retan vortaron,
facile konsulteblan kaj oficialigitan de la Akademio?

Mi estas baza esperantisto, bonvolu respondi simple.
Anticipan dankon!

RESPONDO

1. La citaĵo, kiun vi trovis en la reta PIV, estas erara.

La koncerna frazo aperas en la Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto kaj tekstas jene:

Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo.

Bonvolu noti, ke “ism” en la oficiala formo “arĥaismo” (aŭ en ĝia variaĵo “arkaismo”) ne estas sufikso, sed parto de la nedividebla oficiala radiko “arĥaism-” (respektive “arkaism-”).

La radiko “arĥa-” (aŭ ĝia variaĵo “arka-”) ne estas oficiala, kaj, eĉ se vi uzas tiun radikon, la formo “arĥao” (aŭ “arkao”) ne havas la sencon, kiun vi atribuas al ĝi (arĥaaĵo, samsenca kun la vorto “arĥaikaĵo”, bazita sur oficiala radiko “arĥaik-”, kaj kun la vorto “arĥaismo”).

2. La respondo de Brian Moon al via dua demando estas tute prava: neniu eldono de PIV (Plena Ilustrita Vortaro), papera aŭ reta, estis kontrolita aŭ aprobita de la Akademio de Esperanto, kvankam akademianoj (private, ne en la nomo de la Akademio) partoprenis en ĝia kreado.

3. Responde al via tria demando: la Akademia Vortaro efektive ne celas bazajn Esperantistojn. Bedaŭrinde, pli simpla oficiala reta vortaro ne ekzistas. Se vi serĉas simplan retan (sed ne nepre oficialan) vortaron, eble ReVo (Reta Vortaro) kontentigos vin: http://www.reta-vortaro.de/revo/

Kvankam nek PIV, nek ReVo estis verkitaj aŭ aprobitaj de la Akademio de Esperanto, la oficialaj vortoj estas klare markitaj en ambaŭ vortaroj: konsultante ilin, vi vidos, kiuj vortoj estas oficialaj. Estas notinde, ke la indikoj pri oficialeco estas pli ĝisdataj en ReVo ol en PIV.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Ĉu estas havebla la plena listo de ĉiuj oficialaj elementoj?

Publikigita la 15an de Majo 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.04.30]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————

Saluton!
Ĉu estas iel havebla la plena listo de ĉiuj oficialaj elementoj,
kun indiko de la OA en kiu ili aperis?

RESPONDO

Kara samideano,

En la interreta Akademia Vortaro ( http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro ) oni trovas ĉiujn fundamentajn kaj oficialajn elementojn. Se oni volas vidi liston de ĉiuj elementoj, oni enmetu asteriskon (*) en la serĉkampon kaj klaku sur ekranbutono “Ek!”. Por vidi ĉiujn oficialajn tradukojn kaj difinojn, oni unue devas fari jesajn ekranelektojn dekstre de la paĝo.

La tabelo, kiu tiam aperas, montras la fundamentajn kaj oficialajn elementojn en alfabeta ordo, kaj aldone, en la tria kolumno, informas pri tio, ĉu temas pri fundamenta radiko, kaj se ne, en kiu OA ĝi estis oficialigita.

Se oni volas vidi apartan liston de individuaj Oficialaj Aldonoj aŭ la liston de nur fundamentaj elementoj, oni devas aparte elekti en la menuo apud “Limigi al:” la menueron kun la nomo de limigo-kriterio: unu el la Oficialaj Aldonoj, “Fundamentaj elementoj” ktp. Tiel oni povas ricevi apartan liston por ĉiu Oficiala Aldono kaj la liston de fundamentaj elementoj.

Oni atentu ankaŭ la klarigojn pri la Akademia Vortaro ĉe

http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/klarigoj.html

- precipe la klarigojn en la sekcio “Notoj pri problemaj okazoj”.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Pri kunskribado de bazaj numeraloj

Publikigita la 5an de Marto 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.02.18]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————

Ĉu ekzistas akademia regulo pri la kunskribo
de bazaj numeraloj? Kiu formo estas bona:

“du mil dek kvar” aŭ “dumil dek kvar”?

RESPONDO

Kara samideano,

La unua formo!

La regulo numero 4 de la Fundamenta Gramatiko diras interalie, ke la dekojn kaj centojn oni formu per simpla kunigo de la numeraloj.

Tiu ĉi regulo ne mencias milojn, kaj ekzistas kialo por ne kunskribi ilin: antaŭ “mil” povas stari ĉio inter “du” (aŭ eĉ “unu”, kiu estas nedeviga) kaj “naŭcent naŭdek naŭ”. Se do oni kunskribus ankaŭ milojn, tiam oni devus skribi, ekzemple, 987 000 jene: “naŭcentokdeksepmil”, dum la ĝusta skribo “naŭcent okdek sep mil” estas kaj konforma kun la laŭfundamenta “naŭcent okdek sep”, kaj sendube pli legebla kaj prononcebla.

En la praktiko, oni, memkompreneble, preskaŭ ĉiam skribas tiel grandajn nombrojn per ciferoj: 987 000.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Pri la nomoj de batalartoj

Publikigita la 3an de Marto 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.02.02]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————

Mi salutas vin, honorindaj S-roj Akademianoj,

Ĉi-sube mi prezentas al vi du rimarkindajn informojn
kaj personajn dubojn:

Ĉe PIV ekzistas la vorto “skermo”. Ĝi specife signifas
“Batalo per spado, glavo, sabro, bajoneto.”, ne gravas
ĉu temas pri la itala skermado, la franca skermado
aŭ alispeca. Sed, laŭ mia persona perspektivo, la filipina
batalarto nomata Kali, Arnis kaj Eskrima ne temas
nur pri simpla tekniko de skermado, sed ja pri pli kompleta
batalarto, plena je teknikoj kun kaj sen armiloj.

Kelkaj grupoj nomas ĝin en la angla “FMA – Filipino
Martial Arts”, la Filipinaj Batalartoj. Ne temas pri pluraj
batalartoj, sed ja pri pluraj teknikoj de la sama batallarto,
do la taŭga vorto por ĝi devus esti kreita kaj aldonita al
PIV-o. Mi mem proponus Eskrimo laŭ la formo neoficiala
kaj kutime uzata en la Vikipedio.

Ankaŭ ekzistas la tekniko pri memdefendo kreita dum la
deknaŭa jarcento de la S-ro Edward William Barton-Wright,
arto tiam nomata Bartitsu, ĝi estis ja menciita en grava
verko de la sinjoro Arthur Conan Doyle, en la libro “Aventuro
de la Malplena Domo” – Ŝerloko Holmso, kie ĝi aperas erare
tajpita kiel “Baritsu”. Tiu grava tekniko ekde la lastaj
dekjaroj reviviĝas en la sportaj kluboj. Ĉu ne indas aldoni
la vorton Bartitsuo, formo simila al la ekzistanta Ĵuĵicuo,
al nia vortaro?

Kiel peti al la Akamemio pri oficialigoj?

Mi antaŭdankas pro via atento.

RESPONDO

Kara samideano,

Unue, bonvolu noti, ke PIV ne estas verkita aŭ kontrolita de la Akademio, eĉ se kelkaj Akademianoj kontribuis al ĝi.

Neniu el konsultejanoj estas spertulo aŭ entuziasmulo pri skermado aŭ batalartoj. Tamen, el pure lingva vidpunkto, ni opinias, ke ne ekzistas faktoroj, kiuj malebligus la formojn “eskrim/o” aŭ “bar(t)icu/o”; tiu ĉi lasta formo estas preferinda pro la precedenca formo “ĵuĵicu/o”, alia speco de japana luktosporto kaj batalarto.

Rilate vian demandon pri oficialigoj, estas grave kompreni, ke la Akademio kutime oficialigas nur vortojn jam firme enradikiĝintajn en la lingvo.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Pri fonduso/fondumo/fondaĵo kaj komunumo/komunaĵo

Publikigita la 2an de Marto 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2013.11.10]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————
Ĉu vi povas klarigi la diferencon inter la vortoj
“fonduso”, “fondumo” kaj “fondaĵo”, kaj inter
Eŭropa Komunumo kaj Eŭropa Komunaĵo?

RESPONDO

Kara samideano,

1. Kvankam ne ekzistas preta “oficiala”, “aprobita” distingo, en la praktika uzado la vortoj “fondaĵo”, “fonduso” kaj “fondumo” servas por nomi grupon de malsamaj realaĵoj, kiuj signife varias de lando al lando.

Unue, bonvolu noti, ke “fondaĵo” estas regula derivaĵo de la fundamenta radiko “fond”, dum “fonduso” estas neoficiala kaj nederivita.

Ĝenerale, organizaĵoj/establaĵoj/establejoj plejparte nomiĝas “fondaĵoj” (regula derivaĵo de la verbo “fondi”), dum la formon “fonduso”, se oni entute uzas ĝin, oni plejparte uzas nur por nomi apartan kapitalon aŭ konton: laŭ PIV, “fonduso” estas ekonomika kaj financa termino kun la signifo “kapitalo destinita por aparta difinita celo”. Tamen eĉ por tiu signifo oni tre ofte uzas la vorton “fondaĵo”, kiel faras Universala Esperanto-Asocio pri siaj fondaĵoj, Fondaĵo Canuto ktp.

La vorton “fondumo” oni kelkfoje renkontas en la nomoj aliokaze nomeblaj “fondaĵo”. Ni ne certas, kian precize nuancon oni volas esprimi kontraste al “fondaĵo”. Eble la komunlingva “fondaĵo” ŝajnas tro ĝenerala al tiuj, kiuj preferas uzi la vorton “fondumo”. Alia ebla klarigo: oni evitas la formon “fondaĵo” en la nomo de jure registrota organizaĵo por eviti la literon “ĵ”, kiu povas esti miskompostita en gentalingvaj juraj dokumentoj.

La esperantlingva klarigo “Fondumo Esperanto estas fondaĵo, establita en la 1955a jaro”, kiun ni trovis, supozeble konfirmas tiun ĉi konjekton.

Ŝajnas, ke la uzo de la formo “fondumo” estas malofta kaj ne plioftiĝis dum la lastaj jardekoj.

2. Pri Eŭropa Komunumo/Komunaĵo necesas enkonduka klarigo.

La strukturoj, kiujn starigis la traktatoj de Parizo kaj poste de Romo, antaŭantojn de la nuna Eŭropa Unio, povas esti ĝuste nomataj en Esperanto NUR “Eŭropa Komunumo” (EK pri Karbo kaj Ŝtalo, EK pri Ekonomio, EK pri Atomenergio), ĉar la nomoj en la diversaj fondolingvoj konscie uzis la vortojn “Communauté, Gemeinschaft, Communità, Gemeenschap” (kaj simile en la poste oficialiĝintaj lingvoj), kies normala ekvivalento en Esperanto estas “komunumo”.

Malgrau tio, dum multaj jaroj disvastiĝis la misnomo “Eŭropa Komunaĵo”, kiun iuj propagandis kun la preteksto, ke necesas distingi inter tia “komunumo” kaj la aliaj signifoj de la esperanta vorto (ĉefe: la loka administra unuo, nomata ankaŭ “municipo”). Tio estis serioza argumento, sed tiel montriĝis fundamenta miskompreno pri tio, kio estas aŭ celas esti “Eŭropa Komunumo”. La normala signifo de “komunaĵo” en Esperanto estas “io kumune posedata” aŭ “komune posedata trajto”. Sed tio, kion kreis la eŭropaj traktatoj ne estas posedaĵo de ĝiaj membroj: ĝi _konsistas el_ siaj membroj, do estas esence _komunumo_.

Bonvolu noti, ke en la jaro 1990 la Akademio komentis pri derivaĵoj de “komuna”:

http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/derivajhoj_komuna.html

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Pri “Finnlando”

Publikigita la 2an de Marto 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2013.10.31]

Saluton, gesinjoroj,

Mi volas prezenti vorto-proponon.

Mi trovas, ke la vorto “Finnlando” ne estas bona, ĉar,
laŭ mia opinio, duoblaj​ konsonantoj ne apartenas
al Esperanto.

Mia propono estas adapti la finnan vorton “suomi”:
tiam oni povos uzi la vortojn “suomo” (= finno),
Suomio (= Finnlando) ktp.

Dankegon pro via klopodo!

RESPONDO

Kara samideano,

Dankon pro via sugesto!

Eble vi jam konstatis, ke la sama ideo venis ankaŭ al aliaj esperantistoj, verŝajne ĉar la formo “Finnlando” estas efektive malfacile prononcebla, ja, laŭ la regulo 9 de la Fundamenta Gramatiko, ĉiun vorton oni pronocu tiel, kiel ĝi estas skribita.

Rekomendo de la landonomoj estas tikla afero, kiu postulas, ke oni pesu multajn faktorojn: kiom tradiciaj kaj enradikiĝintaj estas la formoj, kiun formon preferas la koncernaj landanoj, kiom internacie rekonebla estas la formo, ĉu la formo havas politike evitindajn kromnuancojn ktp.

La Akademio plurfoje pritraktis demandojn pri landonomoj; ĝia lasta, daŭre valida rekomendo aperis en la jaro 2009. Vi povas trovi la Liston de Rekomendataj Landonomoj en la retejo de la Akademio, kie aperas la formoj kun “finn” (dum “suom” en ĝi tute ne aperas):

http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html

Unu grava faktoro, kiun influas al la elekto de landonomo, estas la opinio de tiulandaj esperantistoj. Bonvolu noti, ke la koncerna landa asocio nomiĝas Esperanto-Asocio de Finnlando. Ambaŭ tiulandaj akademianoj senhezite preferas kaj rekomendas la formon “Finnlando”. Oni ne povas nei, ke normale la lingve spertaj landanoj sendube havas pli da okazoj por uzi la landnomon kaj pli da kialoj por zorge pripensi sian elekton.

Ni tamen ne neu, ke ekzistas spertaj lingvanoj, eĉ inter akademianoj, kiuj konsideras la prononcan problemecon de “Finnlando” pli grava ol la ĝisnunaj kutimoj aŭ preferoj de la tiulandaj lingvaj spertuloj.

Vian observon pri duoblaj konsonantoj faris ankaŭ aliaj, tamen la opinio, ke la sama litero en Esperanto neniam povas aperi dufoje sinsekve, estas evidente erara.

La vorto, kiun vi proponas jam aperas jen kaj jen ĉe iuj esperantistoj. Ĝi estas registrita en PIV kaj en ReVo:

http://www.reta-vortaro.de/revo/art/suom.html#suom.0o

Se iam okazos rekonsidero de la landnoma listo, tio sendube estos unu el la argumentoj.

Revenante al la prononcado, oni notu, ke la formoj “Finnujo” aŭ “Finnio” apenaŭ estas pli malfacile prononceblaj ol, ekzemple, tute ordinaraj kunmetaĵoj “sennuba” aŭ “sennikotina”.

Rilate la pli langrompan formon “Finnlando”, mi ricevis jenan klarigon de la Sekcio pri Prononco:

La ideala maniero prononci la vorton “Finnlando” estas prononci ĝin tiel, kiel ĝi estas skribata, do per du sinsekvaj N-oj. La plej rekomendinda maniero praktike realigi la du sinsekvajn N-ojn en “Finnlando” estas sen parolpaŭzo aŭ malfermo de la buŝkanalo inter la du N-oj, kio signifas, ke la du N-oj praktike sonas kiel unu longa N.

Evidente por multaj homoj ne estas facile prononce kaj aŭde distingi la vortojn “Finnlando” (prononcatan laŭ la ĉi-antaŭa rekomendo) kaj “Finlando” (malofta, sed Zamenhofa sinonimo de “Finnlando”) aŭ “finlando” (= “lando de fino”, maloftega kunmetaĵo). Sed la risko de efektivaj miskomprenoj ŝajnas praktike nula.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Pri la prepozicio “dum” kaj (denove!) pri esperantigo de propraj nomoj

Publikigita la 23an de Februaro 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.02.02]

Estimataj gesamideanoj!

Mi petas vin respondi al la jenaj 2 demandoj.

1. Mi malkovris malkoheraĵon inter la esenco de difino
de la prepozicio “dum” kaj tiu de la tieaj ilustraj ekzemeploj
en PIV: laŭ la difino ĝi uzendas antaŭ vortoj de TEMPO,
dum en la ekzemploj ĝi staras antaŭ vortoj de AGO aŭ STATO.
Do, ĉu mi agas malĝuste, se mi (en mia nun preparata lernolibro)
aplikas la duan interpret-manieron (menciante la nunan principon,
kiel alternativan)?

2. Mi opinias korektenda la nun pli-malpli validan (kaj simile
aprobatan) principon pri la ortografio de propraj nomoj,
pli precize la normon meti la literon “-o” finen de tiaj nomoj
(Budapeŝto, Ŝekspiro k.s.), ĉar ĉi tiu sistemo estas ne universale
aplikata kaj, krome, tiel la indentigo de la nomoj iĝas pli malfacila
ol sen ĝi. Ĉu vi kategorie malkonsilus la principon skribi ĉi tiajn
(kaj geografiajn, kaj personajn) nomojn sen la finaĵo -o?

RESPONDO

Kara samideano,

1. Fakte la difino de la prepozicio “dum” en PIV estas jena:

Prepozicio, montranta la tempon, en kies daŭro io okazas.

Ĉi tie estas nenio pri “vortoj de tempo”, nur pri “la tempo, en kies daŭro io okazas”. Ni do konkludas, ke via rezonado baziĝas sur miskompreno.

2. Bonvolu noti, ke lastatempe aperis rekomendoj de la Akademio pri la uzado de propraj nomoj en Esperanto.

http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_23_2013.html

Tiuj rekomendoj priskribas tri metodojn, inter kiuj oni povas elekti. Ni opinias, ke ne estas prudente rekomendi en lernolibro nur unu metodon.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Kio do estas detektilo?

Publikigita la 23an de Februaro 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2013.12.28]

Estimataj konsultejanoj,

Okaze mi trafoliumis mian PIV (eldono-jaro 1981)
kaj serĉis difinon por la nocio “detektilo” – laŭdevene
signifanta “malkovrilo”.

Nacilingvaj enciklopedioj sub “detector”, “Detektor”,
“détecteur” vicigas tutan faskon da aplikoj, t.e. por
aparatoj por trovi, indiki aŭ mezuri plej diversajn
teknikajn parametrojn: radiadon, partiklojn,
fumon, gason, sisman aktivecon, metalojn, mensogojn
(jes, tiu ĉi lasta ne estas teknika parametro).
Ĉiuj harmonias kun la origina senco de la vorto.

La nacilingvaj enciklopedioj mencias ankaŭ jenan
signifon: aparato, kiu reakiras signalon el peramplitude
modulita frekvenco de elektromagnetaj ondoj.

PIV parolas pri “aparato aŭ organo taŭga por indiki la
ekziston de elektromagnetaj ondoj, baziĝanta sur
rektifefiko”. Mi ne aŭdis pri tia aparato kaj opinius ĝin
senutila, ĉar elektromagnetaj ondoj estas niaj konstantaj
akompanantoj kaj ilian ekziston ni povas anticipi. Eble
utilas mezuri ilian forton kaj karakteron.

Tamen eble temas ne temas pri la transportmedio de la
elektromagneta ondo mem, sed pri la informo, kiun ĝi
transportas. Se PIV celas tian arkaikan radiofonon,
tiam la difino estas misgvida. Sed iel ajn, PIV toleras
nur tiun unu obskuran difinon.

Priskribante trakmuntitan instalaĵon, kiu indikas pasantajn
trajnaksojn por ebligi kontrolon de kompleta trapaso tra
blokadsekcio, mi, kiel purisma esperantisto, evitas la
esprimon “aksdetektilo” kaj serĉas sinonimojn kiel “
-eltrovilo, -malkaŝilo, -malkovrilo, -sentilo, -indikilo,
-kontrolilo, -anoncilo …” kaj iom envias la nacilingvanojn.

Mia demando nun estas: Ĉu mi nur bezonas havigi
aktualan eldonon de PIV aŭ ĉu necesas ankoraŭ
debato pri tiu – mi petas pardonon – stranga difino?

RESPONDO

Kara samideano,

La Nova PIV (ekde 2002) difinas detektilon jene: “Aparato aŭ organo por indiki la ekziston de elektromagnetaj ondoj: dioda detektilo; kristala detektilo; magneta detektilo.”

Laŭ la uz-ekzemploj, ni konkludas, ke la aŭtoroj de PIV celis NUR iaspecajn arĥaikajn teĥnikaĵojn.

Estas tute eble, ke la difino estas tro malklara el faka vidpunkto, sed en la Lingva Konsultejo ne troviĝas rektaj ĉi-rilataj fakuloj por diri tion kun certeco. Verŝajne do ankoraŭ necesas debato pri tiu difino en PIV, ankaŭ ĉar PIV tute ne mencias aliajn eventualajn uzojn de la vorto “detektilo”.

Bonvolu noti, ke PIV ne estas verkita aŭ kontrolita de la Akademio, eĉ se kelkaj Akademianoj kontribuis al ĝi, kaj ke “detekt” NE estas radiko oficiala.

Kaj koncerne vian komenton pri “aksdetektilo”: ĉu la scio, ke PIV rekomendas uzi la vorton “nombrilo” por aparatoj, kiuj mezuras kvantan valoron, moderigos vian envion al “nacilingvanoj”? ;)

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto