La Fundamento estis origine enkomputiligita en XML-a formo de Wolfram Diestel, kaj la versio prezentita ĉi tie estas bazita sur tiu XML-dosiero de Wolfram. Grandan dankon al li!
La efektiva Fundamento de Esperanto estis eldonita en 1905. Ĝin verkis L. Zamenhof, kaj la kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro starigis tiun verkon kiel bazan leĝon por Esperanto. Vidu pri tio la Deklaracion pri la Esenco de la Esperantismo (la "Bulonjan Deklaracion").
La Fundamento estis deklarita kiel netuŝebla. Tio signifas, ke oni ne rajtas en tiu libro fari iajn ajn ŝanĝojn. Eĉ la preseraroj en ĝi devas resti netuŝitaj. (Legu pli pri tio en la Antaŭparolo de la Fundamento.) Tial oni eldonas la Fundamenton normale nur en faksimila (fotokopiita) formo. Rekompostado ĉiam riskus falsi la tekston.
Sed publikigo en la Reto ne povas (oportune) okazi per faksimilado. Bildo de teksto ne estas perkomputile traserĉebla, nek legebla por blinduloj. La ĉi tie prezentita versio tial ne estas faksimila bildo, sed TTT-paĝaro kun efektiva teksto. Por tio la tuta kompleksa plurlingva verko devis esti retajpita kun granda risko de eraroj, kaj tial la rezulta teksto preskaŭ certe ne estas 100%-e egala al tiu en la vera papera Fundamento (precipe en la Rusa kaj Pola partoj sendube estas tajperaroj).
Tial necesas rigardi la ĉi-tiean Interretan version kiel nuran helpilon por legi la efektivan Fundamenton. La reta versio mem ne estas la Fundamento. En ĉia serioza uzo necesas kontroli, kio efektive estas presita en fidinda papera eldono de la Fundamento.
Publikigado en la reto, en komputila formo, estas io tute alia ol publikigado papera. Tial necesis dividi la Fundamenton en plurajn TTT-ajn "paĝojn" (neniel egalajn al la efektivaj paĝoj de la libra eldono). Ankaŭ necesis aldoni ĉirkaŭ la efektiva Fundamento aparaton de ligiloj por ebligi oportunan legadon. Estas espereble ĉie tute klare, kio apartenas al la Fundamento mem, kaj kio estas aldonaĵoj ne-Fundamentaj.
En la ĉi-tiea versio de la Universala Vortaro estas aldonitaj ligiloj al la Akademia Vortaro ĉe la diversaj radikoj kaj kunmetaĵoj. Ankaŭ en aliaj partoj de la ĉi-tiea versio de la Fundamento estas tiaj ligiloj ĉe unupaj vortoj kaj vortopartoj, sed ekster la Universala Vortaro, aperas tiaj ligiloj nur ĉe radikoj, kiuj ne aperas en la Universala Vortaro mem (en ties Fundamenta versio), kaj nur ĉe la unua apero de tia radiko ("unua apero" signifas unuavice apero en la Gramatiko aŭ en la Ekzercaro, sed kelkaj tiaj radikoj aperas nur en la Antaŭparolo). Reciproke estas en la Akademia Vortaro ligiloj al la samaj lokoj en la ĉi-tiea Fundamento.
En la unua eldono de la Fundamento estis paĝo kun la titolo "TABELO DE LA ENHAVO". Tiu paĝo ne apartenas al la Fundamento mem (vidu pri tio en la Antaŭparolo de la Fundamento). Tiu enhavtabelo tamen estas oportuna, kaj estas ĉi tie inkluzivita kiel helpilo. Sed anstataŭ la paĝonumeroj de la originalo ĝi enhavas ligilojn al la diversaj partoj de la Fundamento.
Normale, kiam oni publikigas ion kiel TTT-paĝon, oni ne provu rekrei la tipografion de la papera eldono (libro, gazeto...). Oni laboru laŭ la ebloj, limigoj kaj bezonoj de la TTT-a medio. Sed la Fundamento estas escepta dokumento. Tial la ĉi-tiea versio de la Fundamento estas provizita per prezentaj indikoj (stilfolio), kiu provas rekrei, kiom eble, la tipografion de la unua eldono de la Fundamento. En modernaj TTT-legiloj la rezulto sur ekrano povas esti sufiĉe proksima al la originalo. La stilfolio tamen ne provas elekti tiparon. Uziĝas la tipara agordo de la TTT-legilo de ĉiu leganto. Tio estas necesa, kiam temas pri teksto kun tia vasta repertuaro da signoj (kaj Latinaj, kaj Cirilaj). Provo trudi certan tiparon al la legantoj riskus fuŝi la prezentadon de iuj signoj. Efektive multaj legantoj trovos, ke ne ĉiuj signoj redoniĝas ĝuste. Precipe oni rimarkos mankojn en la Rusaj partoj, ĉar la teksto estas laŭ malnova Rusa skribo kun signoj, kiuj mankas eĉ en iuj tre bone ekipitaj tiparoj.
Sed la teksto estas tute bone legebla ankaŭ en programoj, kiuj ne komprenas (aŭ kiuj ignoras) la stilfolion. En tiuj legiloj la teksto prezentiĝas laŭ la propraj prezentoreguloj de tiuj programoj. Tiam redoniĝas la enhavo de la Fundamento, ne la aspekto.
Aparte menciindas, ke en §1 de la Ekzercaro la alfabeto aperas dufoje: unue preslitere, kaj poste en manskriba formo. La manskriba versio estas ĉi tie reprezentita de kursiva stilo, kvankam tia stilo plej ofte aspektas tute alie ol la origina manskribita formo.