AKADEMIO DE ESPERANTO

Atentu, ke la ĉi-sekva dokumento el la jaro 1989 ne plu validas. En 2009 la Akademio ĝin anstataŭigis per la Listo de Rekomendataj Landnomoj.

El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)"

Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 9 *

Listo de Normaj Landnomoj

Tiu listo limiĝas al la geografiaj radikoj, kiuj estas necesaj por ke ĉiu povu kunmeti la tradukon de la oficialaj ŝtatnomoj de la Ŝtatoj-Membroj de la U.N. Tiu ĉi monda institucio efektive eldonis tian liston entenantan la oficialajn nomojn, kiujn la ŝtatoj donis al si mem: tiujn nomojn ili donis al la tri lingvoj angla, Franca kaj Hispana.

Tio signifas, ke en tiu listo ni ne donas kompleksajn nomojn de ŝtatoj; ekz-e, tie oni ne trovos Germana D.R. sed nur German-ujo / Germanio. Aliparte estas ŝtatoj, kiuj trudis apartaĵojn de sia oficiala nomo al la internacia publiko. Tio klarigas la motivon, pro kiu ni listigis landojn ofte nomatajn Britujo / Britio, Salvadoro kaj Lanko sub jenaj formoj: (Grand-)Britujo / (Grand-)Britio, (El-)Salvadoro kaj (Sri-)Lanko. La interkrampaĵon oni uzos aŭ ne uzos laŭ la grado de oficialeco, kiun oni deziros doni al la teksto. Ĉiuokaze estos ĉiam rekomendinde formi simplajn ano-nomojn: Britoj, Salvadoranoj kaj Lankanoj.

La landnomoj apartenas al du klasoj: la ĉefa klaso estas tiu de Land-o -- Land-anoj; ĝi entenas la grandan plimulton da nomoj. La dua klaso estas akcesora kaj koncernas nur malplimulton da nomoj; ĝi estas la klaso de Hom-oj -- Hom-ujo / Hom-io / Hom-lando.

Fine, ni deklaru, ke tiu listo ne estis establita "ideale". Ni devis kalkuli kun la kutimoj, kiuj establiĝis dum nia centjara historio. Apartan problemon kreis al ni tiaj landnomoj, kiuj en la uzado apartenis al du klasoj; la Akademio devis tranĉi la Gordian nodon, ne profite al unu nacio, sed ja por la monda profito de la tuta lingvo. Ĝi pardonpetas apud tiuj, kiuj -- erare laŭ ni -- sentus sin vunditaj de la faritaj elektoj. Ni nur agis por la bono de la tuta lingvo.

Mallongigoj:

(FdE): la radiko aperas en la Fundamento de Esperanto.

(8): la radiko aperas en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro.


*) La Letero de l' Akademio, n-ro 7, Aprilo - Majo - Junio 1989.

I. UNUA KLASO DE LANDNOMOJ

(Lando -- Landanoj)

Tiu klaso de neŭtrale geografiaj nomoj (Zamenhof), de kiu oni povas unuece formi la nomon de anoj per la sufikso -anoj, konsistigas la ĉefan klason de landnomoj en Esperanto: ĝi entenas la plej multajn el ili (ĉ. 130 el 165). Plie ĝi obeas al la konstato de Boirac, unua Prezidanto de la Akademio: "La ĉefa kaj plej ĝenerala maniero estas nomi primitive la landon kaj devenigi la nomon de ĝiaj loĝantoj per la sufikso -an ...; la alia maniero... estas dua, akcesora, sekve en okazo de dubo neniam preperinda" 1.

Afriko (8), Alĝerio (8), Andoro, Angolo, Antigvo, Argentino, Aŭstralio (8), Aŭstrio [2], Bahamoj, Bangladeŝo, Barbado, Barbudo, Barejno, Belizo, Benino, Birmo (8), Bocvano, Bolivio (8), Brazilo (8) [3], Brunejo, Burkino [4], Burundo, Butano, Ĉado, Ĉilio, Domingo [5], Dominiko, Ebur-Bordo, Egipto [6], Ekvadoro (8), Fiĝioj, Filipinoj, Gabono, Gambio [7], Ganao, Grenado, Grenadinoj, Gujano [8], Gvatemalo (8), Gvineo (8) [9], Ĝibutio, Haitio [10], Honduro, Indonezio, Irako (8) Irano (8) [11], Irlando (8), Islando (8), Israelo [12], Jamajko, Jemeno, Jordanio, Kameruno, Kampuĉeo, Kabo-Verdo, Kanado (8), Kataro, Kenjo, Kipro, Kiribato, Kolombio [13], Komoroj, Kongolo, Koreo [14], Kostariko (8), Kubo (8), Kuvajto, (Sri-)Lanko, Laoso, Lesoto, Libano (8), Liberio (8), Libio (8), Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Madagaskaro [15] Malajzio, Malavio, Maldivoj, Malio, Malto, Maroko (8), Maŭricio, Meksiko (8) [16], Monako, Mozambiko, Nauro, Nederlando (8), Nepalo, Neviso, Niĝero, Niĝerio, Nikaragvo (8), Omano, Pakistano (8), Panamo (8), Papuo [17], Paragvajo (8), Peruo (8), Principeo, Ruando, Salomonoj, (El-)Salvadoro, Samoo, San-Marino, Sao-Tomeo, Sejŝeloj, Senegalo [18], Sent-Kristofo, Sent-Lucio, Sent-Vincento, Siera-Leono, Singapuro, Sirio (8), Sovetio [19], Sudano (8), Surinamo, Tajlando [20], Tajvano, Tanzanio, Tobago, Togolo, Tongo, Trinidado, Tunizio (8), Tuvalo, Ugando, Ukrajno [21], Urugvajo (8), Usono [22], Vanuatuo, Vatikano [23], Venezuelo (8), Vjet-Namo, Zairo, Zambio, Zelando, Zimbabvo.

Eksterliste: Groenlando / Gronlando, Siberio.

Piednotoj:

1) Antaŭparolo al la "Plena Vortaro Eo-Franca kaj Eo-Esperanta" (1909)

2) Sed eblos diri: Aŭstro-Hungario. Esence la radiko aŭstr- signifas oriento; ĝi aperas kiel mallongigo de Aŭstrio en kunmetaĵoj.

3) La ĉefurbo estas Braziljo, laŭ la Portugala prononco.

4) Faso (en Burkina Faso) ne tradukiĝas: ĝi signifas hejmlando, patrio. Antaŭe: Supra-Volto.

5) Ni reprenis malnovan nomon, ĉar transskribo de Dominicana konfuziĝus kun anoj de Dominiko. -- Kp. noton 10.

6) Ekskluzive uzata en la ĉefverka traduko de Kabe, La Faraono. Ni preferu tiun formon omaĝe al nia granda verkisto.

7) Pro peto de la Gambia Prezidento kaj interveno de Senegalo kreiĝis inter la du landoj konfederacio sub la nomo Senegambio (Decembro 1981).

8) Gujano, nova nomo de sendependiĝinta ŝtato (Guyana), kun ĉefurbo Georgtaŭno, eks-Brita Gviano (Guiana); apartenas al la regiono de Gvajanoj, kune kun Surinamo (eksa Nederlanda Gviano) kaj la Franca Gviano, krom la Venezuela kaj Brazila partoj de Gvajanoj.

9) Nomo de kvar ŝtatoj, el kiuj tri respublikoj: Res. Gvineo, Res. Gvineo-Bisaŭo (ĉefurbo: Bisaŭo), kaj Ekvatora Gvineo (antaŭe kaj respektive: Franca, Portugala kaj Hispana Gvineoj). La kvara estas monarkio: Papuo-Nov-Gvineo (Vd. noton 17).

10) Respubliko Haitio okupas la okcidentan parton de la insulo Hispaniolo, dum la Dominga Respubliko -- la orientan.

11) Kun la Persa lingvo (kaj la iama Persujo / Persio).

12) Kun la Hebrea(FdE) lingvo.

13) Ne konfuzu kun Kolumbio, Usona federala distrikto kun ĉefurbo Vaŝingtono.

14) Nomo monde internacia. La Korea etno nomiĝas Hanoj; sinonimo por la lando: Hanlando. Ne konfuzu Hanoj kun Ĥanoj, ĉefgento de Ĉinio.

15) Kun la Malagasa lingvo.

16) Sed: urbo MeksikoMeksiko-urbo (H. Ciudad de México; A. Mexico City ...).

17) Papuo-Nov-Gvineo rezultas el unuiĝo de Nov-Gvineo sub protekto de Aŭstralio kaj de Papuo, ankaŭ nomita Aŭstralia Nov-Gvineo; cetere la tria parto de la sama insulo estas la Okcidenta Nov-Gvineo, nun Iriano (dependaĵo de Indonezio). En Papu-Nov-Gvineo estas parolataj ĉ. 700 lingvoj kaj unu komuna, la Bislama (Bichelamar aŭ Melanezia piĝino). Tieaj Eŭropanoj parolas Angle.

18) Vd. noton 7.

19) Nepre utila pro sia derivaĵo: Sovetianoj; ĝi estas mallongigo por Sovet-Unio, kies plena oficiala nomo estas: Unio de Sovetaj Socialistaj Respublikoj, kiun oni iafoje skribas sigle: U.S.S.R.

20) Iuj Tajoj estas nacianoj de aliaj landoj: Birmo, Laoso (Tajlaoj)...

21) La landnomo signifas proksimume: landlima lando. Tial estas eraro nomi per ĝi la landanojn.

22) Tradicia mallonga nomo por Uniaj / Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko (U.Ŝ.A).

23) Teritorio! Sed en Ekleziaj rilatoj kutimas uzadi: Sankta Seĝo Rim. de U.N.).

II. DUA KLASO DE LANDNOMOJ

(Homoj -- Homujo/Homlando ...)

Tiuj landnomoj estas derivaĵoj de landano-nomoj kaj estas diverse formitaj: per sufikse uzataj vortoj (-land-, -[i]stan-, ...) aŭ per sufiksoj (-uj-, -i-). Tiu maniero formi landnomojn "estas dua, akcesora, sekve en okazo de dubo neniam preferinda" (Boirac [1]). La sufiksa -uj- "servas por elfari nomojn ... de landoj, sed nur kiam oni nomas landon per la nomo de la gento aŭ nacio ĝin loĝanta" (Boirac 1). La sufikso -i- en tiaj kazoj povas anstataŭi la sufikson -uj-, sed principe "nur se tiel ĝi formas internacian nomon" (Cart).

1-a Grupo: sufikso -ujo aŭ sufikso -io

En tiu grupo la du sufiksoj estas egale uzeblaj; estas rekomendinde uzu nur unu saman en difinita teksto.

a) la io-formo estas sendube internacia

Albanujo / Albanio (8), Arabujo / Arabio (8), Belgujo / Belgio (8), Belorusujo / Belorusio, Bulgarujo / Bulgario (8), Ĉeĥoslovakujo / Ĉeĥoslovakio, Etiopujo / Etiopio (8), Francujo / Francio (FdE), Germanujo / Germanio (FdE), Grekujo / Grekio (8), Hispanujo / Hispanio (FdE), Hungarujo / Hungario (8), Italujo / Italio (8), Jugoslavujo / Jugoslavio, Maŭritanujo / Maŭritanio, Mongolujo / Mongolio, Norvegujo / Norvegio (8), Rumanujo / Rumanio (8), Somalujo / Somalio, Svedujo / Svedio (8), Turkujo / Turkio (FdE).

Eksterliste: Armenujo / Armenio, Estonujo / Estonio, Latvujo / Latvio (8), Rusujo / Rusio (FdE).

b) la io-formo estas Slave internacia, sed de Latina deveno

Danujo / Danio (8), Portugalujo / Portugalio.

Eksterliste: Anglujo / Anglio (FdE).

c) la io-formo estnas ne internacia pro la uzata radiko

(Grand-)Britujo / (Grand-)Britio, Hindujo / Hindio [24].

ĉ) la io-formo estas ne internacia, ĉar la radiko devus aparteni al la unua klaso: ili apartenas al la arkaika sistemo ("Amerikaj vivas en Amerikujo"). Sed ili estas tradiciaj, de ĉiuj uzataj kaj ne kontestataj.

Ĉinujo / Ĉinio, Japanujo / Japanio [25].

2-a grupo: sufikse uzata vorto -lando

a) la nomo estas sendube internacia

Finnlando, Svazilando.

Eksterliste: Skotlando [26].

b) la nomo estas akceptebla Esperantismo

Pollando, Svislando.

3-a grupo: Sufikse uzata vorto -(i)stano

Afganistano.

Eksterliste: Kirgizistano, Uzbekistano.

Piednotoj:

24) En tiu federala lando estas parolataj ĉ. 14 oficialaj lingvoj ŝtataj (la Hinda, Bengala, Telugua, Marata, Tamila, Urdua, Guĝarata, Malajalama, Kannada, Orija, Panĝaba, Asama, Kaŝmira, Sinda) krom ĉ. 125 aliaj parolataj de 13% de la popolo. Plie du lingvoj estas federalaj: la Angla (parolata de 1% de la popolo) kaj la Hinda (ĉ. 30% de la popolo). Jam de pluraj jarcentoj la lando nomiĝas en la diversaj Hindiaj lingvoj Bharata, aŭ laŭ misformiĝoj de tiu Sanskrita nomo; tiu oficiala nomo liveras sinonimon al nia lingvo: Barato. -- La rivernomo Indo naskis diversajn nomojn: Indonezio, ... kaj Indo-Eŭropa (uzata jam de Cart kaj de Privat), Indo-Irana, ...

25) Sinonimo: Nipono.

26) Sed la Kanada provinco estas Nova-Skotio (Nova Scotia).


Ŝtatnomoj

Surbaze de la normigitaj landnomoj kiu ajn povos mem formi ŝtatnomojn helpante sin per pliaj vortoj troveblaj en la vortaroj. Ekzemple, surbaze de la nomo German-ujo/German-io, eblos formi la ŝtatnomon Demokratia Germana Respubliko helpante sin per la vortoja demokratia kaj respubliko.

La plej multaj el tiuj "help-vortoj" jam estas Fundamentaj aŭ Oficialaj. Tamen kelkaj eĉ ne estas registritaj en PIV: ili enkondukiĝos per si mem laŭ la kreskanta uzado. Aliaj troviĝantaj en PIV meritus esti oficialigitaj, sed ni kontentiĝos enmeti ilin en anekso al la listo de normigitaj landnomoj: estas ja malfacile antaŭvidi daton de proksima Oficiala Aldono. Fine kelkaj derivitaj vortoj aperos ankaŭ en tiu anekso, kune kun kelkaj propraj nomoj. Ni do havos la jenan liston plurpartan.

A. Vortoj ne-oficialaj aperantaj en PIV

dominio Islamo nomarko soveto
federala kooperativo nomarkio unio

B. Teritorioj regataj de diversaj estroj

(kun la UNo-traduko al A.F.H.)

duk-io duchy duché ducado
emir-io emirate émirat emirato
princ-io principality principauté principado
reĝ-io kingdom royaume reino
sultan-io sultanate sultanat sultania

C. Adjektivoj kun politika senco

(same kun tradukoj al A.F.H.)

federativa federative fédératif(ve) federativo (-a)
socialista socialist socialiste socialisto (-a)
sendependa independent indépendant indipendiente
unia/uniugita/unuiĝinta united unu unido (-a)

Ĉ. Propraj nomoj de dinastioj

(kun tradukoj al A.F.H.)

Haŝima Hashemite hachémite hachemito (-a)
Saŭda Saudi saoudite saudito (-a)

D. Ŝtataj reĝim-nomoj

Ĝamahirio (el la Araba: Jamahiriyah, lando de amasoj)
Komonvelto (el la Angla: Commonwealth, lando de komuna bonfarto)

Por la Akademio, ties Prezidanto,
D-o André ALBAULT