Statuto

El Akademio de Esperanto
Redakto de 14:47, 7 Jun. 2016 de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



Statuto de la Akademio de Esperanto

'El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)" kaj postaj modifoj ĝis 2016


I. PRINCIPOJ


Artikolo 1. Celo


La Akademio de Esperanto -- mallonge indikota per la vorto Akademio -- estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon.

La Akademio transprenis la celojn kaj la laborojn de la antaŭa "Lingva Komitato" kaj de ĝia "Akademio", kaj daŭrigas la taskojn de tiuj Lingvaj Institucioj. La Akademio de Esperanto havas juran sidejon en Nederlando laŭ ties leĝoj.


Artikolo 2. Taskoj

La Akademio esploras ĉiajn lingvajn demandojn, kiuj koncernas Esperanton. Ĝi verkas vortaron de Esperanto kun difinoj en Esperanto. Ĝi verkas teknikajn terminarojn, aŭ kontrolas kaj aprobas tiajn terminarojn, verkitajn de aliaj aŭtoroj. Ĝi revizias aperintajn verkojn kaj kritikas ilin el lingva vidpunkto. Ĝi povas doni premiojn al la aŭtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj.

La Akademio defendas Esperanton kontraŭ konkurencaj sistemoj de lingvo internacia.


II. MEMBROJ

A) ĜENERALAĴOJ

Artikolo 3. Nombro

La nombro de la Akademianoj estu principe 45.

Artikolo 4. Daŭro

La Akademianoj konservas sian postenon dum 9 jaroj; ili estas reelekteblaj.

Artikolo 5. Trionoj

Ĉiun trian jaron unu triono de la membroj estas submetata al rebaloto. Por la tabelo de tiuj balotoj la membroj estas dividitaj en tri Grupoj laŭ siaj jaroj de eliro.

Artikolo 6. Postenoj

Se unu aŭ pluraj postenoj fariĝas vakantaj inter du regulaj elektoj, la elekto por ties plenigo okazos ĉe la sekvanta regula elekto: en tiu baloto, estos unue provizataj la 15 postenoj de la Grupo submetita al elektado; poste la vakantaj postenoj estos atribuataj al la elektitoj ricevintaj malpli da voĉoj ol la 15 unuaj; se estas vakantaj postenoj en du Grupoj, oni krome zorgos, ke kandidato ricevinta pli altan nombron da voĉoj estu elektita al la pli longa periodo da membreco.


Artikolo 7. Korespondantoj


Povas fariĝi Korespondantoj de la Akademio eminentaj personoj, kies okupoj aŭ funkcioj ne permesas al ili regule partopreni en la laboroj de la Akademio, sed kiuj deziras doni al ĝi la apogon de sia nomo. La Korespondantoj ricevas ĉiujn akademiajn dokumentojn kaj povas eventuale esti konsultitaj pri lingva demando rilata al ilia specialeco. Ili ne havas voĉdonrajton.


B) ELEKTOJ


Artikolo 8. Kandidatiĝo


Por fariĝi kandidato por la Akademio, esperantisto devas esti proponita de almenaŭ 5 Akademianoj, kiuj reprezentu almenaŭ tri malsamajn naciajn lingvojn. Tiu regulo ne aplikiĝas al la Akademianoj, kiuj venas al la fino de sia postenperiodo. Ili estas prezentataj al reelekto, kondiche ke ili deklaras sin pretaj denove kandidati.

Artikolo 9. Informiĝo

Antaŭ ol submeti kandidaton al baloto, la Prezidanto demandas lin pri lia aĝo, ricevita scienca kaj faka instruo, profesia kariero, scio de naciaj lingvoj, Esperanto-agado -- aparto pri publikigaĵoj en kaj pri Esperanto -- fideleco al la Fundamento de Esperanto, kaj konsento konstante kunlabori en la Akademio. La Prezidanto, se la ĝisnunaj verkoj de la kandidato ne igas tion superflua, ankaŭ petas la opinion pri li de la Nacia Asocio aŭ de alia kompetenta institucio en la lando aŭ regiono, al kiu la kandidato apartenas. La Prezidanto komunikas al la elektontoj la ricevitajn respondojn de kaj pri la kandidato.


Artikolo 10. Kvalifikoj


Kiel membroj de la Akademio estas elekteblaj la esperantistoj, kies kapabloj kaj agado sur la tereno de la Lingvo Internacia garantias ilian kompetentan partoprenon en la laboroj de la Akademio, t.e. ĉefe:


-- la sendiskute rekonitaj esperantologoj;


-- la eminentaj pedagogoj aŭ leksikologoj, kiuj per siaj laboroj grave helpis al la instruado de Esperanto;


-- la aŭtoroj, kies Esperantaj verkoj, originalaj aŭ tradukitaj, efektive kontribuis sur la beletra, teknika aŭ scienca kampoj al la kultura riĉiĝo de nia lingvo.


Artikolo 11. Honoro kaj laboro


La membreco de la Akademio ne estas honora titolo, sed ĝi postulas fidelan kaj konsciencan partoprenon en la laboroj de la Akademio.


Artikolo 12. Balotado


La membroj de la Akademio estas elektataj de la Akademio mem per absoluta plimulto de la voĉdonantoj en sekreta balotado. Se devas okazi rebaloto, ĉar ne sufiĉe da kandidatoj ricevis la absolutan plimulton, en tiu rebaloto la relativa plimulto decidas. En okazo de nombroegaleco de la voĉoj la Prezidanto havas decidan voĉon.


C) EKSIGOJ


Artikolo 13. Eksigebloj


Membroj de la Akademio povas esti eksigataj:


a) se ili kvarfoje sinsekve ne respondis leterojn aŭ cirkulerojn de la Prezidanto, de la Estraro aŭ la Direktoro de la Sekcio, al kiu ili apartenas;


b) se ili ne partoprenas en la voĉdonoj aŭ alimaniere klare montras sian nekapablecon aŭ indiferentecon por la plenumo de sia ofico;


c) se ili agis publike aŭ kaŝe kontraŭ Esperanto ĝenerale aŭ kontraŭ la Akademio aparte.


Artikolo 14. Eksigado


Pri eventuala eksigo la Akademio decidas, se eble post esploro de la klarigoj de la interesato, per absoluta plimulto de la voĉdonantoj, se almenaŭ du trionoj de la membroj voĉdonis, alie per absoluta plimulto de ĉiuj membroj. En okazo de nombroegaleco de la voĉoj la Prezidanto havas decidan voĉon.


III. ORGANIZO


Artikolo 15. Estraro


La Estraro de la Akademio konsistas el:


-- la Prezidanto de la Akademio;


-- unu aŭ du Vicprezidantoj;


-- la Ĝenerala Sekretario-Kasisto, se eble salajrata.


Cetere la oficoj de la Estraranoj estas sensalajraj, sed la Estraranoj havas rajton je kompenso por necesaj elspezoj.


Artikolo 16. Sekcioj


En la Akademio estas organizataj Sekcioj, kiuj studos la demandojn rilatajn al la specialaj lingvaj fakoj: gramatiko, ĝenerala vortaro, teknikaj vortaroj, literaturo k.a. La Sekcioj povas esti kreataj laŭbezone kaj ilia nombro ne estas limigita.


Ĉiu Sekcio estas gvidata de Direktoro. Ĉiu Akademiano povas aliĝi al unu aŭ pluraj Sekcioj, por kiuj li sentas sin speciale kompetenta aŭ al kiuj li volas prefere dediĉi siajn fortojn.


Artikolo 17. Komisionoj


Komisiono estas tia organo de la Akademio, kiu plenumas aliajn taskojn ol la lingvaj. Ĝi respondecas antaŭ la Estraro. La Pleno aprobas la celon kaj funkciadon de difinita Komisiono kaj konfirmas la membrojn proponitajn de la Direktoro. Specialaj raportoj de la Komisiono informas la Plenon pri ĝia agado. Direktoro de la Komisiono povas inviti al kunlaboro specialistojn eĉ el ekster la Akademio.


Artikolo 18. Elektoj


La membroj de la Estraro kaj la Direktoroj de la Sekcioj kaj Komisionoj estas elektataj de la Akademio por tri jaroj. Tiuj elektoj okazas ĉiun trian jaron en sekreta balotado tuj post la elekto de la triono de la Akademio. La elirantaj Estraranoj estas reelekteblaj. En okazo de intertempe vakanta loko en la Estraro la Prezidanto aŭ Vicprezidanto tuj okazigas elekton. La intertempe elektita Estrarano estas submetata al rebaloto ĉe la fino de la kuranta trijara periodo. Tio sama validas por la Direktoroj.


Artikolo 19. Eksteraj rilatoj


La Akademio povas starigi oficialajn rilatojn kun organizoj eksteraj, i.a. kun fakaj komisionoj de specialistoj kaj kun naciaj Esperanto-Institutoj, se tiuj rekonas ĝian lingvan aŭtoritaton kaj devigas sin submeti al ĝia kontrolo la rezultojn de siaj laboroj.


IV. DECIDOJ


Artikolo 20. Esploraĵoj


La Akademio devas esplori demandojn prezentitajn al ĝi de unu el la sekvantaj instancoj:


a) La Prezidanto aŭ la Estraro;


b) La Direktoro de unu el la Sekcioj aŭ Komisionoj;


c) almenaŭ 5 Akademianoj.


La Akademio povas ankaŭ esplori demandojn prezentitajn al ĝi de iu esperantista organizaĵo, de unuopa persono aŭ de grupo de personoj.


Artikolo 21. Sekcia laboro


Se iu lingva demando apartenas al la laborkampo de iu Sekcio, la Direktoro de tiu Sekcio, konsultinte ties membrojn, ellaboras raporton, pri kiu voĉdonas la Akademio. Se ne ĉiuj Sekcianoj samopinias, la raporto prezentu la diversajn vidpunktojn, kaj, post ĝia komunikado al la Akademianoj, la Estraro lasu almenaŭ dumonatan intertempon por la diskutado, antaŭ ol voĉdonigi la Akademion pri la konkludoj de la raporto.


Artikolo 22. Akademia decido


Pri ĉiu studita demando la Akademio prenas decidon. La decidoj povas esti nuraj rekomendoj aŭ malrekomendoj, aŭ definitivaj aproboj aŭ malaproboj.


Artikolo 23. Proceduro


La Akademio solvas la al ĝi submetitajn lingvajn demandojn laŭ la principoj de la "Fundamento de Esperanto". Pri ĉiuj demandoj rilataj al lingvouzo ĝi decidas per absoluta plimulto de la voĉdonantoj, se almenaŭ du trionoj de la membroj voĉdonis, alie per absoluta plimulto de ĉiuj membroj. Se temas pri enkonduko de lingva novaĵo aŭ pri ŝanĝoj de pli fruaj decidoj de la Akademio aŭ de la Lingva Komitato, la aprobo de almenaŭ du trionoj de ĉiuj membroj estas necesa. En okazo de nombroegaleco de la voĉoj la Prezidanto havas decidan voĉon. Se laŭ la supraj kondiĉoj decido ne povas esti atingata, la demando estas submetata al nova voĉdono.
La voĉdonoj pri lingvaj demandoj ne estas sekretaj.
La voĉdonoj povas okazi ankaŭ per elektronikaj rimedoj laŭ teĥniko aprobita de la estraro


V. OFICIALAJ ORGANOJ


Artikolo 24. "Oficialaj Informoj"


Por diskonigi siajn laborojn kaj decidojn la Akademio publikigas "Oficialajn Informojn de la Akademio de Esperanto" en formo de cirkuleroj sendataj al la Akademianoj kaj al la esperantistaj gazetoj, kiuj deklaris, ke ili konsentas represi ilin.


Artikolo 25. "Oficiala Bulteno"


Laŭbezone kaj laŭ la financaj rimedoj la Akademio povas ankaŭ publikigi presitan kajeron kun la titolo "Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto".


VI. FINANCOJ


Artikolo 26. Fontoj


La Akademio trovas siajn financajn fontojn en subvencioj de la Universala Esperanto-Asocio kaj de aliaj esperantistaj organizaĵoj, kiuj volas subteni ĝian laboron, kaj en donacoj de esperantistoj.


Artikolo 27. Kontoj


Ĉiujare la kontoj de la Akademio estas publikigataj en la Jarlibro de la Universala Esperanto-Asocio.


VII. ŜANĜOJ EN LA STATUTO


Artikolo 28. Proponoj


Proponi ŝanĝon en la Statuto povas ĉiu Akademiano, kaj tiu propono devas esti submetita al voĉdono, se almenaŭ 4 aliaj Akademianoj ĝin apogas.


Artikolo 29. Ŝanĝo


Pri propono por ŝanĝo en la Statuto decidas la Akademio post raporto de la Estraro. Por esti akceptita, tia propono bezonas la aprobon de minimume du trionoj de la membroj de la Akademio.


Oficiala versio en la nederlanda

AKADEMIO DE ESPERANTO

El "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)" - kun ŝanĝoj laŭ voĉdonado la 15an de Marto 2009.

STATUUT VAN DE AKADEMIO DE ESPERANTO (Redactionele revisie van oktober 2009)

I. PRINCIPES

Artikel 1. Doel en zetel

De Akademio de Esperanto – kort aangeduid als AdE – is een onafhankelijk taalkundige instelling, wier taak het is de basis-principes van de taal Esperanto te bewaren en te beschermen, en zijn ontwikkeling te controleren.

De AdE heeft doelstellingen en werk overgenomen van het vroegere "Lingva Komitato" en diens "Akademio", en zet het werk van deze taalkundige instellingen voort. De AdE heeft wettelijk haar zetel in Nederland overeenkomstig diens wetten.

Artikel 2. Taken

De AdE onderzoekt alle mogelijke taalkundige vragen, die het Esperanto betreffen. Zij schrijft een woordenboek van het Esperanto met definities in het Esperanto. Zij schrijft vakwoordenlijsten, of ze controleert dergelijke lijsten, die anderen geschreven hebben, en keurt ze goed. Ze controleert werken na verschijning en kritiseert die vanuit een taalkundig gezichtspunt. Ze kan een premie toekennen aan de auteurs van de beste werken die verschijnen. De AdE verdedigt het Esperanto tegen concurrerende systemen van internationale taal.

II. LEDEN

A) ALGEMEEN

Artikel 3. Aantal Het aantal leden van de AdE is in principe 45.

Artikel 4. Duur De leden van de AdE behouden hun zeter gedurende 9 jaar; ze kunnen herkozen worden.

Artikel 5. De derden Elk derde jaar wordt een derde van de leden onderworpen aan herkiezing. Om die verkiezingen te regelen, zijn de leden verdeeld in drie groepen, naar het jaar van vertrek.

Artikel 6. Zetels Wanner een of meer zetels vacant worden in de tussentijd tussen de gebruikelijke verkiezingen, wordt zo’n zetel opgevuld bij de volgende reguliere verkiezing; bij die verkiezing worden eerst de 15 zetels vervuld van het deel dat die periode aan verkiezing toe is; de vacante zetels worden daarna toegewezen aan kandidaten die minder stemmen ontvingen dan de eerste 15; als er vacante zetels zijn in twee groepen, wordt er voor gezorgd, dat de kandidaten die de meeste stemmen kregen, een zetel krijgen in de groep met de langste zittingsperiode.

Artikel 7. Correspondenten Correspondent van de AdE kunnen eminente personen worden, wier bezigheden of functies het onmogelijk maken, regelmatig deel te nemen aan de werkzaamheden van de AdE, maar die de AdE de ondersteuning willen geven van hun naam. De Correspondenten ontvangen alle documenten van de AdE en kunnen eventueel geraadpleegd worden over een taalkundige zaak binnen hun competentie. Ze hebben geen stemrecht.

B) VERKIEZINGEN

Artikel 8. Kandidaatstelling

Om kandidaat voor de AdE te worden, moet een esperantist zijn voorgedragen door minsten 5 leden van de AdE, die tenminste drie nationale talen vertegenwoordigen. Deze regel geldt niet voor leden van de AdE, die het einde van hun mandaat bereiken. Die worden automatisch herverkiesbaar gesteld, op voorwaarde dat ze verklaren beschikbaar te zijn voor een nieuwe periode.

Artikel 9. Informatie over kandidaten

Alvorens een candidaat verkiesbaar te verklaren, vraagt de Voorzitter hem naar leeftijd, ontvangen wetenschappelijke en beroepsmatige opleiding, professionele carrière, kennis van nationale talen, Esperanto-activiteiten – specifiek m.b.t. publicaties in en aangaande Esperanto – trouw aan het “Fundamento de Esperanto”, en bereidheid gedurig mede te werken in de AdE. De Voorzitter vraagt ook de mening van de betreffende landelijke Esperanto-vereniging of andere competente instelling in het land of de regio, waar de candidaat toe behoort, tenzij zijn publicaties tot dan toe dat overbodig maken. De Voorzitter communiceert de ontvangen antwoorden van en over de candidaat aan de kiesgerechtigden.

Artikel 10. Qualificaties

Als leden van de AdE zijn die esperantisten verkiesbaar, wier capaciteiten en activiteiten op het gebied van de Internationale Taal een garantie vormen voor hun competente deelname aan de werkzaamheden van de AdE, en wel met name: -- de algemeen erkende esperantologen; -- de eminente pedagogen of lexicografen, die met hun werken wezenlijk hebben bijgedragen aan het onderricht in Esperanto; -- de auteurs, die met hun werken in Esperanto, origineel dan wel vertaald, effectief aan de culturele verrijking van onze taal hebben bijgedragen op literair, technisch of wetenschappelijk terrein.

Artikel 11. Eer en inzet

Lidmaatschap van de AdE is geen eretitel, maar vereist trouwe en gewetensvolle deelname aan de werkzaamheden van de AdE.

Artikel 12. Verkiezingen

De leden van de AdE worden bij absolute meerderheid van stemmen gekozen door de AdE zelf. Als een herstemming nodig is, omdat niet voldoende candidaten een absolute meerderheid bereikten, beslist bij die herstemming de relatieve meerderheid. Bij staken der stemmen, geeft de stem van de Voorzitter de doorslag.

C) AFZETTING

Artikel 13. Mogelijkheden tot afzetting

Leden van de AdE kunnen worden afgezet: a) als ze viermaal achtereen niet hebben geantwoord op brieven of circulaires van de Voorzitter, het Bestuur of de Directeur van de Sectie, waartoe ze behoren; b) als ze niet deelnemen aan de stemmingen of anderszins klaarblijkelijk tonen niet in staat te zijn of geen interesse te hebben hun taak te vervullen; c) als ze publiekelijk of heimelijk hebben gehandeld tegen Esperanto in het algemeen of tegen de AdE in het bijzonder.

Artikel 14. Afzetting

Over een eventuele afzetting beslist de AdE, zo mogelijk na onderzoek van de verklaringen van de betroffene, bij absolute meerderheid van stemmen, indien ten minste twee derde der leden heeft gestemd; anders bij absolute meerderheid der stemmen van alle leden. Bij staken der stemmen, geeft de stem van de Voorzitter de doorslag.

III. ORGANISATIE

Artikel 15. Bestuur

Het Bestuur van de AdE bestaat uit: -- de Voorzitter van de AdE; -- één of twee Vicevoorzitters; -- de Algemene Secretaris-Pennigmeester, bij voorkeur bezoldigd. Verder zijn alle functies van de Bestuursleden onbezoldigd, maar de Bestuursleden hebben recht op compensatie van noodzakelijke uitgaven.

Artikel 16. Secties

Binnen de AdE worden Secties gevormd, die de vragen bestuderen betreffende specifieke onderdelen van de taal: grammatica, algemene woordenschat, technische woordenschat, literatuur e.d. De Secties kunnen naar behoefte gevormd worden en hun aantal is niet begrensd. Elke Sectie word geleid door een Directeur. Elk lid van de AdE kan zich aansluiten bij één of meer Secties, waar hij zich speciaal competent voor voelt of waar hij specifiek zijn krachten aan wil wijden.

Artikel 17. Commissies

Een Commissie is een orgaan van de AdE, dat andere taken uitvoert dan puur taalkundige. Zij is verantwoording verschuldigd aan het Bestuur. Het Plenum keurt doel en functionering van een bepaalde Commissie goed en bevestigt de leden op voorstel van de Directeur. Speciale raporten van de Commissie informeren het Plenum over haar bezigheid. De Directeur van de Commissie kan specialisten van buiten de AdE uitnodigen om mee te werken.

Artikel 18. Verkiezingen

De leden van het Bestuur en de Directeuren van Secties en Commissie worden voor drie jaar gekozen door de AdE. Die verkiezingen vinden elk derde jaar plaats direct na het kiezen van de derden van de AdE. Aftredende Bestuurdleden zijn herkiesbaar. Ingeval tussentijds een zetel vacant raakt in het Bestuur, organiseren Voorzitter en Cicevoorzitters direct een verkiezing. Het tussentijds gekozen Bestuurslid wordt onderworpen aan de herverkiezing aan het einde van de lopende driejarige periode. Het zelfde geldt ook voor de Directeuren.

Artikel 19. Relaties naar buiten

De AdE kan officiele relaties instellen met andere organisaties, o.a. met vak-commissies van specialisten en met nationale Esperanto-Instituten, indien die haar linguistische autoriteit erkennen en zich verplichten zich te onderwerpen aan haar controle over het resultaat van hun werk.

IV. BESLUITEN

Artikel 20. Onderzoek

De AdE moet vragen onderzoeken die aan haar zijn voorgelegd door één van de volgende instanties: a) De Voorzitter of het Bestuur; b) De Directeur van één der Secties of Commissies; c) Tenminste 5 leden van de AdE. De AdE kan ook vragen onderzoeken die aan haar zijn voorgelegd door een esperanto-organisatie, een individuele persoon of een groep van personen.

Artikel 21. Het werk van de Sectie

Als een taalkundige vraag valt onder het werkterrein van een bepaalde Sectie, werkt de Directeur van die Sectie na consultatie van de leden daarvan een rapport uit, waarover hij de AdE laat stemmen. Als niet alle leden van de Sectie het eens zijn, moet het rapport de verschillende standpunten presenteren en, na mededeling daarvan aan de leden van de AdE moet het Bestuur minstens een tweemaandelijkse periode ter discussie, alvorens de AdE te laten stemmen over de rezultaten van het rapport.

Artikel 22. Een besluit van de AdE

Aangaande elke bestudeerde vraag neemt de AdE een besluit. De besluiten kunnen eenvoudige raadgevingen zijn of ontradingen, of definitieve goedkeuring dan wel afkeuring.

Artikel 23. Procedure

De AdE lost de taalkundige vragen, die aan haar worden voorgelegd, op via de principes van het "Fundamento de Esperanto". Over alle vragen betreffende het taalgebruik neemt ze besluiten middels een absolute meerderheid van stemmen, als tenminste twee derde der leden heeft gestemd, anders middels absolute meerderheid van alle leden. Als het gaat over invoering van iets taalkundig nieuws of over veranderingen in vroegere besluiten van de AdE of van het vroegere Lingva Komitato, is de instemming vereist van tenminste twee derde van alle leden. Bij staken der stemmen, is de stem van de Voorzitter beslissend. Als onder de bovenstaande voorwaarden geen beslissing kan worden bereikt, wordt de vraag onderworpen aan een nieuwe stemming. Het stemmen kan ook plaats vinden via elektronische middelen, overeenkomstig een door het Bestuur goed gekeurde techniek.

V. OFFICIËLE ORGANEN

Artikel 24. "Oficialaj Informoj (Officiële Mededelingen)"

Om haar werkzaamheden en besluiten bekend te maken, publiceert de AdE "Oficialajn Informojn de la Akademio de Esperanto (Officiële Mededelingen van de AdE)" in de vorm van circulaires aan de leden van de AdE en la esperanto-nieuwsmedia, die verklaard hebben dat ze er in toestemmen ze af te drukken.

Artikel 25. "Oficiala Bulteno (Officiëel Bulletin)"

Naar behoefte en al naar de financiële middelen kan de AdE een gedrukt geschrift publiceren met de titel "Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto (Officiëel Bulletin van de AdE)".

VI. FINANCÏEN

Artikel 26. Bronnen

De AdE vindt haar financiële bronnen in ondersteuningen door Universala Esperanto-Asocio en van andere esperanto-organisaties, die haar werk willen ondersteunen, en van giften door esperantisten.

Artikel 27. Rekeningen

Elk jaar worden de rekeningen van de AdE gepubliceerd in het Jaarboek van Universala Esperanto-Asocio.

VII. WIJZIGINGEN IN HET STATUUT

Artikel 28. Voorstellen

Voorstellen tot een wijziging in het Statuut kan ieder lid van de AdE indienen, en elk voorstel moet aan stemming onderworpen worden, indien tenminste 4 andere leden van de AdE het steunen.

Artikel 29. Verandering

Over een wijzigingsvoorstel in het Stattut beslist de AdE na een rapportage door het Bestuur. Om te worden aangenomen behoeft zo’n voorstel de instemming van tenminste twee derde van de leden van de AdE.