Sergio B. Pokrovskij

El Akademio de Esperanto
Redakto de 05:52, 28 Nov. 2016 de Kirilo (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Biografio de d-ro Sergio B. Pokrovskij (Сергей Борисович Покровский)

Ruso, komputikisto, naskiĝis en Taŝkento (Uzbekio) je 1949-12-15, nun loĝas en Novosibirsko (Okcidenta Siberio). Finis Matematikan fakultaton de la Novosibirska Ŝtata Universitato. Posedas sciencan gradon “kandidato pri la sciencoj fizika-matematikaj”.

Esperantistiĝis en la jaro 1980a. Tradukis la romanon de M. Bulgakov La majstro kaj Margarita (1991), verkis Komputadan leksikonon. Kunlaboris en Ruslanda esperantisto (1993–1997), Monato (fakredaktoro pri komputado, 1996–1998), La Ondo de Esperanto (ekde 1997). Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1995.

Ligiloj

Persona TTT-paĝo: http://pok.heliohost.org/