Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 6)
- Reiru al la Ĉefpaĝo
- Iru al <- Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 7) aŭ Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 5) ->
Enhavo
- 1 Ĉu afiksoj bezonas protekton?
- 2 Ĉu kvinoo aŭ kinuo?
- 3 Genomo? Genaro?
- 4 Esperantigo de kelkaj anglalingvaj vortoj
- 5 Nomoj de kuraciloj
- 6 Ĉu “investi en ion” aŭ “investi en io”?
- 7 Akuzativigo de plurvortaj esprimoj
- 8 Kiel esperantigi la italan vorton “baratto”?
- 9 Ninĵo? Ninĵao? Ŝinobo?
- 10 Ĉu “Esperant-” aŭ “esperant-”?
Ĉu afiksoj bezonas protekton?
Publikigita la 8an de Aprilo 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.03.05] Konstato: Ekzistas principeca diferenco inter la afiksoj menciitaj en la Fundamento de Esperanto aŭ poste oficialigitaj de la AdE, kaj la pseŭdosufiksoj kiujn esperantistoj ekuzis poste kaj kiuj eĉ ekaperis en vortaroj sub apartaj kapoj. La unuaj apartenas al la gramatiko de Esperanto kaj estas libere uzeblaj, ankaŭ solstare, la duaj servas al malplimulto de la esperantistaro kiel helpiloj por formi novajn vortojn aŭ eĉ novajn formojn por jam ekzistantaj vortoj. Konsidero: Ekzistas kazoj en kiuj pseŭdoafikso, pro nacilingva aŭ fakterminara influoj aŭ aliaj, ĝuas kreskantan popularecon, dum ili ofte ne estas precize difinitaj, ne estas solstare uzataj kaj konkurencas kun vortoj derivitaj de radiko kun afikso, kiu havas parencan signifon kiel la pseŭdosufikso. Tiom kiom tiu situacio koruptas la ĝeneralan komprenadon de la rolo de afiksoj en la lingvo Esperanto fare de ĝiaj uzantoj, ĝi estas tro neoportuna. Ĝi povas kontraŭefiki al la fekundeco de iuj afiksoj. Demando: Ĉu vi akceptas la principon, ke por protekti la fekundecon de iu afikso kontraŭ konkurencado de pseŭdosufikso, povas indi la divido en tri grupojn de vortoj kiuj estas uzataj en Esperantaj tekstoj kun tiuj pseŭdosufiksoj, nome: (1) tiuj vortoj kiuj, pro internacieco aŭ ĉar ili jam estis deklaritaj oficialaj, apartenas nekontesteble al la lingvo; (2) tiuj vortoj kiuj estas bezonataj, ĉar ne ekzistas taŭga alternativo por esprimi ilian ideon kaj tial devas esti oficialigitaj, kontraste kun (3) tiuj vortoj, por kies signifo(j) oni povas trovi taŭgan alternativon kaj kiuj estu konsiderataj kiel ne-necesaj novaj formoj? Ĉar ni kalkulas kun tio, ke tiu demando ne povas esti respondita en sia ĝeneraleco, ni prezentas al vi studon pri la uzebleco de la pseŭdosufikso -iv. Char ĝi konkurencas kun la sufikso –em same kiel kun kunmetaĵoj kun ‑pov, ĝi entenas rekomendojn konforme al la supraj principoj, kiuj difinas ĝian uzadon. Ni estos dankaj al vi, se vi donos vian juĝon pri tiu studo kaj konsideros la transprenadon de la rekomendoj. Bonvolu akcepti de ni sentojn de respekto kaj estimo!
RESPONDO
Kara samideano,
Rekte respondi al via demando ne estas facile, parte pro ĝia logika strukturo: vi demandas ĉu povas indi A (la divido de certaj vortoj en tri grupojn) por B (protekti la fekundecon de afikso kontraŭ konkurencado de pseŭdosufikso).
Via demando havas premison, ke protekti la fekundecon de afikso kontraŭ konkurencado de pseŭdosufiksoj (B) estas valida celo, dum ne estas klare, ĉu tia sistema protektado necesas.
Dubinda estas ankaŭ la utileco de la nocio “pseŭdosufikso” en la senco, en kiu vi uzas ĝin: en via studo pri “iv” aperas vortoj, en kiuj “iv” estas nek sufikso, nek pseŭdosufikso en iu ajn utila senco: plejparte ĝi simple estas parto de nova Esperanta radiko, kiun oni pruntis el gentaj lingvoj. Bonvolu noti, ke tio, kion tradiciaj alilingvaj gramatikoj nomas “sufiksoj”, “prefiksoj” aŭ “afiksoj”, ne estas la samaj nocioj, kiel Esperantaj afiksoj.
La divido de vortoj en tri grupojn, kiun vi proponas, estas nekonvinka kaj malklara, ĉar ĝi baziĝas sur arbitraj, subjektivaj nocioj “bezonata vorto”, “taŭga alternativo por vorto” kaj “ne-necesaj novaj formoj”.
Reale, apenaŭ troveblas vortoj por kiuj “ne ekzistas taŭga alternativo por esprimi ilian ideon”, ja ne estas nepre, ke ĉiun ideon oni povu esprimi unuvorte.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu kvinoo aŭ kinuo?
Publikigita la 2an de Aprilo 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.02.04] En PIV aperas nur “kvinoo”. Ĉu akceptebla estas ankaŭ la sinonima vorto “kinuo”?
RESPONDO
En tiu ĉi kunteksto ne estas klare, kion signifas la vorto “akceptebla”. Normala maniero, per kiu la Akademio aprobas la vortojn, estas per oficiala aldono [al la Universala Vortaro]. Tio ankoraŭ ne okazis pri iu ajn nomo de tiu ĉi cerealo.
Evidente ne estas dezirinde, ke oni uzu plurajn malsamajn (sed samoriginajn kaj similsonajn!) formojn por la sama, tute klare difinita nocio. Tial eblas interpreti vian demandon kiel demandon, kiu el la du formoj, kiujn vi menciis, estas rekomendinda.
Evidentiĝis, ke eĉ inter la membroj de la Konsultejo ekzistas tre diversaj opinioj pri tio, ĉu “kvinoo” aŭ “kinuo” estas pli taŭga. Tial oficiale la Konsultejo povas diri nur tion, ke ĝi bedaŭrinde ne povas fari rekomendon pri tiuj ĉi du formoj.
De mi mem mi volas aldoni, ke min ŝokis la pasioj, kiujn kaŭzis tiel banala afero kiel nomo de cerealo. Tial mi ekpensis pri la nomoj sendependaj de la konkurantaj kaj konfuze similaj formoj “kvinoo”, “kinuo”, “kinoo”, “kinvo” kaj “kinŭo”.
La formo “riza ĥenopodio” ŝajnas al mi plej neŭtrale taŭga. (Ĝi sekvas priskriban modelon de la lingvoj rusa kaj pola.) PIV indikas sinonimon “perua kenopodio”, sed, unue, ĝi ŝajnas postrestaĵo de la jam eksmodiĝanta ĥo-fobio, kaj, due, la epiteto “perua” ne ŝajnas fidinda: ekzemple, en la ĉeĥa oni nomas tiun ĉi cerealon “ĉilia”. Eble “keĉua” estus pli adekvata elekto, sed ankaŭ pri tio aperas duboj.
La laŭvorta traduko de la novlatina “Chenopodium” (kies ambaŭ partoj estas grekaj) estas “anserpiedo”, kaj tio liveras alian sinonimon registritan en PIV, kiu povas servi kiel “popolnomo” (rekomendita, cetere, de Wouter Pilger), kvankam konjekteble tia nomo povas esti neoportuna en kelkaj kuntekstoj. Ĉu, ekzemple, “anserpieda kaĉo” aŭ “kaĉo el riza anserpiedo” ne aspektus iom misgvide en menuo de vegetara restoracio?
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Genomo? Genaro?
Publikigita la 28an de Marto 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.02.07] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Bonvolu konsideri la jenajn terminojn. en: chromosome “Origin late 19th cent. coined in German from Greek el khrōma ‘colour’ + sōma ‘body’.” NODE en: genome – “Origin 1930s: blend of gene and chromosome.” NODE Noun 1. The haploid set of chromosomes of an organism. 2. The complete set of genetic material of an organism. eo: genaro – la tuto de la genoj de individuo, manifestiĝantaj aŭ latentaj NPIV Guglo trovis ekzemplerojn de genaro kaj genomo (sed ne vidigas la nombron da ili) de: Genom fr: génome es, it: genoma nl: genoom ru: геном Vidu diskuton en http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Genaro en: proteome – the full complement of proteins produced by a particular genome. eo: proteinaro – la kompleta aro de la proteinoj en la ĉelo, histoaŭ organismo. Proteinaro estas pli granda ol genaro kaŭze de alternativa splisado kaj posttradukadaj modifoj. La scienco esploranta proteinaron nomiĝas proteomiko. (en: proteomics) http://eo.wikipedia.org/wiki/Proteinaro Notu: proteomiko devenas rekte de proteomics, ne de proteinaro, do alie estus proteinariko. de: Proteom fr: protéome es, it: proteoma nl: proteoom en: receptorome – the receptorome can be considered the total set of genes giving rise to receptors or receptor molecules. It could also be seen as the total number of receptor proteins in a certain organism. http://en.wikipedia.org/wiki/Receptorome eo: [mankas] aliaj lingvoj: [mankas] en: connectome (2009) – a comprehensive map of neural connections in the brain. http://en.wikipedia.org/wiki/Connectome de: Connectome [Google Translate], Konnektom [Wikipedia] fr: connectome [ambaŭ] nl: connectoom [Wikipedia] ru: коннектом [Wikipedia] Mi volas adapti la anglan artikolon pri la “Human Connectome Project” en eo. http://en.wikipedia.org/wiki/Human_Connectome_Project Do mia demando estas “Kiel traduki la terminon”? Ŝajnas ke la -om-formoj estas internaciaj (kaj la nombro da tiaj terminoj plimultiĝas de tempo al tempo) kaj laŭ la 15-a regulo… Sed estas precedencoj por la -ar-formoj. NODE estas New Oxford Dictionary of English
RESPONDO
El pure lingva vidpunkto, la ideo uzi la formon X-aro, kiam temas pri konvencie difinita aro da X-oj, estas tre taŭga rimedo por evoluigi koheran terminaron kun koncizaj terminoj kaj eviti enkondukon de novaj radikoj.
Bonvolu noti, ke la naiva opinio, ke X-aro estas ia ajn aro da X-oj estas erara. (Se estus tiel, kial oni entute bezonus la sufikson -ar-, ja por tio tute bone servas simpla plurala finaĵo.) X-aro konvencie difinas novan nocion: tiel, ŝtuparo ne estas ia ajn aro da ŝtupoj, vortaro ne estas ia ajn aro da vortoj, klavaro ne estas arbitra aro da klavoj ktp.
Tial, la nocio “genaro” ŝajnas al ni tute taŭga kaj konforma al la lingva spirito de Esperanto.
Se oni povas logike formi nomon por la nova nocio uzante jam ekzistantajn radikojn, tio kutime estas pli taŭga metodo ol sklave kopii “internacian” terminon. Ne forgesu, ke la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko klare rekomendas ne prunti plurajn samradikajn “fremdajn” vortojn, sed nur la bazan, kaj derivi ceterajn de la baza radiko.
La vorto “konektaro” ŝajnas al ni taŭga, sed sen sufiĉa faka sperto, tiu ĉi opinio baziĝas sur konjekto, ke “mapo (de konektoj)” en la difino de tiu ĉi nocio estas esence aro. Oni bezonas fakajn sciojn por kompetente konfirmi tion ĉi.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de kelkaj anglalingvaj vortoj
Publikigita la 15an de Marto 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2013.01.07] Kiel oni tradukas al Esperanto la anglajn vortojn “gearbox” kaj “flash memory drive”? Kiel oni nomas en Esperanto la popularajn fizikajn ekzercojn “pushups”, “pullups/chinups”, “situps”, “squats”? Kiuj Esperanto-vortoj uzeblas por la gimnastikaj elementoj “roll” kaj “split”?
RESPONDO
Kara samideano,
Ni rekomendas esperantigi la anglajn vortojn, pri kiuj vi demandis, jene.
Gearbox: rapidumaro.
Flash memory: La koncernan teĥnikon oni kutime nomas “fulmomemoro”. Tial la anglan esprimon, pri kiu vi demandas, “flash memory drive”, oni povas nomi fulmomemorujo.
Tion, kio angle nomiĝas “USB flash drive”, oni ofte nomas “memorbaston(et)o” pro ofta formo de ĝiaj fruaj specoj. Tamen tia asocio de la nocio kun ĝia ofte renkontebla aspekto estas hazarda kaj efemera: la kutima formo de poŝmemoriloj daŭre ŝanĝiĝas pro teĥnologia evoluo kaj simple pro modo. Cetere, ankaŭ unu el la varmarkaj tipoj de memorkartoj bazita sur fulmomemora nomiĝas angle “memory stick”, t.e ĝuste memorbaston(et)o.
Tial la funkciaj priskriboj “poŝmemoro”, “poŝmemorilo” aŭ “poŝmemorujo” estas, laŭ ni, preferinda. Ankaŭ pli fakeca “fulmomemoro”, “fulmomemorilo” aŭ “fulmomemorujo” povas esti taŭga, se oni volas indiki la uzatan memorteĥnikon, kvankam por nefaka uzado evidente pli gravas la funkcio (“memor-”) kaj kompakteco (“poŝ-”).
Push-up: lev(o)puŝo aŭ puŝlev(iĝ)o. Kvankam tio ne estas tute preciza priskribo de la ekzerco, ĝi estas almenaŭ same kontentiga kiel la angla “push-up”: por esti oportune uzeblaj, tiaspecaj esprimoj devas esti kompaktaj kaj do, plej ofte, ne povas esti same elĉerpe detalaj kiel enciklopediecaj difinoj. Oni ja povas pli priskribe, sed pli longe kaj, eble, tro pedante diri “puŝa sinlevo”. Nur la reala uzado povas definitive demonstri, ĉu pli gravas koncizeco aŭ priskriba klareco.
Tia ĉi rezonado validas ankaŭ por aliaj vortoj el via demando. Mi do ne ripetos ĝin.
Pull-up: pendotiro aŭ, pli priskribe, “tira sinlevo”.
Sit-up: bustolevo.
Squat: ekkaŭro aŭ genuflekso.
Roll: (sin)rulo. Bonvolu noti, ke ekzistas multaj manieroj gimnastike sin ruli.
Split: krurdisigo. Kelkloke propone aperas la vorto “spagato” bazita sur la nomo de tiu ĉi ekzerco en kelkaj gentaj lingvoj. Ni ne certas kiom uzata kaj uzota estas tiu ĉi formo, ĉar oni (dume!) nesufiĉe ofte aŭdas komentadon de sportaj eventoj en Esperanto ;)
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Nomoj de kuraciloj
Publikigita la 12an de Februaro 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.12.18] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— Estimataj geakademianoj, Mia demando temas pri la esperantigo de la nomoj de medikamentoj. La Monda Organizaĵo pri Sano kreas por ĉiu medikamento/kuracilo ĝian Internacian Neproprietan Nomon. Nu, mi volas scii, ĉu la nomoj kreitaj per tiu sistemo (kaj la sistemo mem) estas aŭtomate esperantigendaj laŭ Regulo 15 pro la fakto, ke tiuj nomoj, kreitaj de internacia organizaĵo, estas aŭtomate internaciaj; kaj se jes, ĉu la sama regulo estas aplikebla al ĉiu alia internacia nom-sistemo (kiel la IUPAC-sistemo por nomi kemiaĵojn).
RESPONDO
Kara samideano,
La fonto, kiun vi indikis,
http://www.who.int/medicines/services/inn/publication/
enhavas nomaron kvarlingvan: temas pri la lingvoj angla, franca, hispana kaj latina.
Estas do ne tute klare, kion signifas la vorto “aŭtomate esperantigendaj” en via demando.
Se temas pri tio, ke la vortoj (ĉu latinaj formoj?) troviĝantaj en dokumentoj de internaciaj organizaĵoj difinantaj sciencan nomenklaturon de iu fako estas senŝanĝe konsidereblaj Esperantaj vortoj, la respondo evidente estas “ne”.
Se tamen vi demandas, ĉu tiaspecaj dokumentoj povas esti taŭga bazo por krei koncernan esperantlingvan nomenklaturon, la respondo estas “jes”. La ekzisto de la latina (kaj tri aliaj) nomenklaturoj igas tian laboron certagrade simila al la esperantigo de botanika kaj zoologia nomenklaturo.
Estas dubinde, ke tian esperantigon oni povus “aŭtomatigi”, t.e. verki algoritmon por esperantigi la ekzistantajn dokumentojn, kvankam tio eble estas pli realisma ol esperantigo de biologia nomenklaturo kun mikso de komunuzaj kaj latinecaj “sciencaj” terminoj en la gentaj lingvoj kaj en Esperanto.
Ĉu esperantigo de plenaj listoj de la kuraciloj (kun posta regula ĝisdatigo) estas realigebla volontule pere de la lingva komunumo mem, sen tiucelaj financaj rimedoj, estas alia demando. Praktike sufiĉus, se oni kompetente kaj unuece esperantig(ad)us laŭbezone tiujn nomojn, kiuj atingas komunan uzadon aŭ necesas por reale okazanta faka agado kaj verkado en Esperanto.
Aldone (aŭ anstataŭe) oni povus verki dokumento(j)n pri la principaro, sur kiu baziĝu tia esperantigado.
Ĉu vi pretas iniciati tiajn laborojn?
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu “investi en ion” aŭ “investi en io”?
Publikigita la 11an de Januaro 2013 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.11.05] Ĉu oni “investas en nominativo” aŭ “investas en akuzativon”? Ambaŭ formoj aperas, ekzemple, en tekstaro.com.
RESPONDO
Kara samideano,
Kvankam la uzado ankoraŭ ne stabiliĝis, ni emas pledi por la modelo “investi en ion” kiel baze rekomendinda.
Unue, la ago investi ĝenerale enhavas la ideon de direkto al la objekto/celo de la investo:
Entreprenistoj kutimas pruntepreni monon por investi ĝin en profitodonan produktadon.
Ankaŭ figuraj sencoj nature transprenas tian ideon:
Kial la potencaj ŝtatoj ne investas prestiĝon en garantiadon de paco?
Ili investu en la klerigadlaboron de la Akademio parton de sia libera tempo.
Ofte la akuzativo estas sencodistinga. Komparu, ekzemple,
Dum jardekoj usonaj entreprenistoj investis en Pollandon. Oni devas trovi la monon por investi en la estontecon. (Temas pri la celobjekto de investado.)
kun
Dum jardekoj usonaj entreprenistoj investis en Pollando. Oni devas trovi la monon por investi en estonteco. (Temas respektive pri loko kaj tempo de investado.)
Notindas, ke la verbo “investi” havas kompleksan semantikon, kiu ne redukteblas al la distingo inter “en io” kaj “en ion”. Ekzemple, oni ofte uzas “en io” por indiki “perilon” de investado:
Ŝia kapitalo estas plejparte investita en akcioj, kaj nur neglektinda parto estas en oro kaj kontanta mono.
Evidente la ĉeesto aŭ foresto de la akuzativa finaĵo ne sufiĉas por distingi ĉiujn semantikajn rolojn, kiuj povas esti enkondukitaj per la prepozicio “en”. Iam la kunteksto aŭ atendeblaj fonaj scioj sufiĉas por senambiguigi la esprimon, sed fojfoje, por eviti miskomprenon, necesas trovi alian, pli klaran vortigon de la intencita penso.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Akuzativigo de plurvortaj esprimoj
Publikigita la 14an de Novembro 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDOJ [2012.09.23] Estimataj akademianoj! 1. Laŭ kiuj principo kaj regulo deklinaciendas la kompletaj personaj nomoj? Mi pensas unuavice pri la maniero formi la akuzativon de ĉi tiaj nomoj. Kiu el jenaj formoj rigardeblas kiel ĝusta akuzativigo? Mi ŝatas (a) Ludoviko Lazaro Zamenhof. (b) Ludovikon Lazaron Zamenhof. (c) Ludovikon Lazaron Zamenhofon. (d) Ludoviko Lazaro Zamenhof-on. Mi konscias, ke oni preferas la formon nominacian kiel “Mi ŝatas la lingvokreanton / iaman okulkiraciston L. L. Zamenhof” k.s., sed en la praktiko tia formo estas, laŭ mi, ne ĉiam aplikenda. 2. En iuj landoj oni kutimas uzi formojn de nominacio, en kiuj la dua (determinanta) elemento estas nomo ne propra, sed komuna: ekzemple, “s-ro oficiro” k.t.p. Mia demando estas: kiel formi la pluralon de ĉi tiaj nomoj? Ĉu (a) s-roj oficiro aŭ (b) s-roj oficiroj?
RESPONDO
Kara samideano,
1. La ĝenerala principo, kiu, laŭ ni, uziĝas por elekti la plej taŭgan formon inter tiuj, pri kiuj vi demandas, estas jena:
La asimilitaj formoj akceptas akuzativon, kaj la neasimilitaj restas senŝanĝaj.
Jen do rekta respondo al via demando:
La formoj (a) kaj (d) ne ŝajnas al ni akcepteblaj, (c) estas akceptebla nur se ĝi estas derivita de la formo “Ludoviko Lazaro Zamenhofo”. La formo (b) estas tute akceptebla kaj la plej taŭga.
2. La formo “sinjoroj oficiroj” estas tute taŭga. La formo “sinjoroj oficiro” NE estas akceptebla.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Kiel esperantigi la italan vorton “baratto”?
Publikigita la 11an de Oktobro 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.09.14] Estimataj, Konsultante la interretan vortaron de s-ro Minnaja (itala-esperanta/esperanta-itala), je la itala vorto “BARATTO”, kiu signifas “interŝanĝo je objektoj” (ekzemple, prahistoria kutimo de homoj), mi trovis la esperantigon “INTERŜANĜO”. Mi ege miris, ke lingvo evoluinta kiel Esperanto, posedas nur tian nespecifan vorton: ja “interŝanĝo” povas aludi ian ajn agon, kiel, ekzemple, reciprokan transdonon de ideoj. Se neniu zorgas pri tio ĉi, Esperanto ne povos esti taŭga por juraj tekstoj, kiuj eĉ por specifaj kazoj bezonas precizegan lingvaĵon. Kiel povis okazi, ke neniu okupiĝis pri tio? Estas mirinde kaj seniluziige. Respektajn salutojn!
RESPONDO
Kara samideano,
Vi demandas pri esperantigo de itala vorto. Kvankam ne ĉiuj konsultejanoj libere posedas la italan, ni esperas, ke ni ĝuste komprenas, pri kiu nocio temas.
Vi pravas, “interŝanĝo” povas signifi ian ajn … interŝanĝon. Tiu speco, al kiu vi konjekteble referencas, estas varinterŝanĝo. Eĉ pli precize, vi verŝajne volas trovi terminon por la ekonomika nocio, kiun eblas nomi “senvaluta varinterŝanĝo”. Tiu ĉi priskribo estas niaopinie ekzakta kaj povas servi kiel jura aŭ ekonomika termino.
Se aperus reala lingva bezono havi pli kompaktan aŭ pli “internacian” terminon, por tio taŭgus (surprize internacia) vorto “bartero”.
Tamen la memklariga formo “(senvaluta) (var)interŝanĝo” ŝajnas al ni tute sufiĉa.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ninĵo? Ninĵao? Ŝinobo?
Publikigita la 11an de Oktobro 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.09.14] Saluton! Kiel nomi la famajn elitajn japanajn soldatojn, kiuj iom furoras en populara kulturo nuntempe kaj angle nomiĝas “ninja”? Verŝajne la radiko “ninja” estas disvastigita en multaj naciaj lingvoj, sed supozeble japanoj mem uzas “ŝinobi”. Supozante ke “ninja” taŭgas pro internacieco, kiel esperantigi ĝin? Do, ĉu: Ninĝo aŭ ninĝao? Ninĵo aŭ ninĵao? Ŝinobo aŭ ŝinobio? Aŭ io alia? Dankon! PS: Iom da antaŭa diskuto aperas ĉi tie: http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message/15284 kaj pli lastatempe ĉi tie: http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=11865
RESPONDO
Kara samideano,
Ni rekomendas la formon “ninĵo” pro la ĉi-subaj konsideroj.
1. “Ŝinobo” ŝajnas al ni tute neinternacia.
Estas dubinde, ke ekzistas homoj, kiuj kapablas rekoni la signifon de “ŝinobo”, sed ne kapablas rekoni ankaŭ “ninĵo” aŭ “ninĵao”.
Male, abundegas homoj, kiuj tute ne rekonus la formon “ŝinobo”, sed ja povas sufiĉe facile diveni, kio estas “ninĵo” aŭ “ninĵao”.
2. Pri la elekto inter “ĵ” kaj “ĝ”: Ŝajnas, ke en transprenado de Japanaj vortoj kun tia sono, jam estas tradicie uzi “ĵ”: “ĵudo”, “Fuĵi-monto”, “ĵoruro”, “ĵuĵicuo”, “manĵuo”, “ŝoĵio” (ĉiuj en PIV-2005). La japana lingvo ŝajne ne havas fonologian kontraston inter “ĵ” kaj “ĝ”. Simile statas pri la Korea lingvo: “Panmunĵono” (PIV-2005).
3. La bezonon de konsilo kaj unuecigo akre ilustras la Vikipedia artikolo “Ninĵo”, en kiu uziĝas tute ĥaose jen “ninĵo”, jen “ninĵao”, jen “ŝinobo”, sen ajna logiko, ordo aŭ racio, kvankam “ninĵo” klare superregas, kaj estas uzata en la titolo kaj en la adreso de la paĝo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Nin%C4%B5o .
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu “Esperant-” aŭ “esperant-”?
Publikigita la 11an de Septembro 2012 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2012.08.08] Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto ————————————————————— La formo “Esperant-” (la lingvo Esperanto) aperas foje majuskle, foje minuskle, eĉ ambaŭ en la sama artikolo. Kio estas la normo pri tio ĉi?
RESPONDO
Kara samideanino,
Unue, la senpera kialo, ke oni kutime skribas la vorton “Esperanto” majuskle estas tio, ke ĝi estas propra nomo. Se tio ne estas al vi evidenta, tion konfirmas la fakto, ke ĝi kondutas (ekzemple, rilate kombineblon kun la artikolo) same kiel ceteraj propraj nomoj.
Tamen pluderivado deiranta de la radiko “Esperant-” ne ĉiam kondutas tute same kiel “ordinaraj” propraj nomoj: ekzemple, ĝi kutime retenas la majusklon eĉ en adjektiva kaj adverba formoj, kio ne estas kutima afero.
Grava specifaĵo de la radiko “Esperant-” en Esperanto estas tio, ke (pro konataj historiaj cirkonstancoj) ĝi estas homonima kun la kombino “esper-ant-”.
Tia homonimeco etendiĝas al multaj derivaĵoj: Esperanto/esper-anto, Esperanta/esper-anta, Esperante/esper-ante.
Ambaŭ formoj en tiaj paroj estas reale uzataj kaj ilia miksado povas konduki al miskompreno. Kelkaj inter konsultejanoj opinias, ke oni tradicie distingas tiajn formojn skribe uzante “Esperant-”, kiam temas pri la lingvo, kaj “esperant-”, kiam temas pri esperado.
Mi mem, neniam leginte pri tio ĉi, malkovris por mi tiun ĉi distingon en fruaj jaroj de mia esperantisteco kaj konscie ekuzis tian kriterion por decidi, ĉu necesas reteni la majusklon ĉe derivaĵoj de “Esperant-” aŭ ne. Tio ŝajnis tute konforma kun la reale uzataj formoj en la lingvaĵo de “bonaj aŭtoroj”, kio plifirmigis mian konjekton, ke temas ne pri mia arbitra invento, sed pri malkovro de neskribita, sed reale valida kriterio.
Kelkaj derivaĵoj de “Esperant-” apenaŭ povas konduki al iu ajn miskompreno, kaj tial oni kutime skribas ilin minuskle: “esperantisto”, “esperantismo”, “esperantisteco”, “esperantaĵo” estas evidente tiaj, kaj probable ankaŭ “esperantigo”, k.a.
Estas notinde, ke la ofte uzata neformala mallongigo de “Esperanto-” aŭ “Esperant-” al unulitera “E” kutime estas majuskla: “E-o”, “E-e”, E-igo”, “E-aĵo”, “E-klubo”, “E-movado”, ktp.
Bonvolu noti, ke kelkfoje la sencodistingo per majusklo estas aŭ entute neuzebla (ekzemple, kiam oni parolas) aŭ estas neoportuna (ekzemple, enmeto de majusklo meze de vorto: “ne-Esperanta litero” anstataŭ la kutima “neesperanta”).
RESUME:
La nomon mem de la lingvo oni normale komencas majuskle, kiel propran nomon: “Esperanto”.
En derivaĵoj, se ekzistas neniu risko de konfuzo inter “Esperant-” kaj “esper-ant-”, oni kutime uzas minusklon. Se tia konfuzo eblas, oni povas distingi la homonimajn formojn per majusklo/minusklo.
Evidente temas ne pri gramatikaj reguloj, sed pri klareco, bona stilo kaj respekto al tradicio. Aparte gravas ankaŭ unueco ene de la sama teksto.
Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto