Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 5)

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi




Porto-Riko? Puerto-Riko? Portoriko? Puertoriko?

Publikigita la 11an de Septembro 2012 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2012.08.09]

Dear Mr. Shlafer,
[Kara s-ro Shlafer]

Please excuse me for writing you in English instead of Esperanto
[Bonvolu pardoni, ke mi skribas en la angla anstataŭ Esperanto]
(mi estas apoganto kaj mi bone komprenas la Internacian Lingvon,
sed mi nur fuŝparoletas kaj fuŝskribetas en ĝi).

In a study of the names of Puerto Rico, which will be concerned
mainly with variation between /o/ and /ue/ in the first syllable
(as in English Porto Rico ~ Puerto Rico), I would like to include
information about Esperanto.
[Mi volus enigi informon pri Esperanto en mian studon
pri nomoj de Puerto Rico, kiu ĉefe koncernas variadon inter
/o/ kaj /ue/ en la lasta silabo (kiel en la angla "Porto Rico"
~ "Puerto Rico").]

My understanding is that the current Esperanto name is Puerto-Riko.
Did earlier Esperanto have Porto-Riko? If so, is there any information
that you could send me about the change from the monophthongal
form to the diphthongal one?
[Miakomprene, la nuntempa nomo en Esperanto estas "Puerto-Riko".
Ĉu pli frua Esperanto havis la formon "Porto-Riko"? Se estas tiel,
ĉu vi povas sendi al mi informojn pri la ŝanĝo de monoftonga
al la diftonga formo?]

Did the Esperanto Language Academy ever rule on this matter?
[Ĉu la Akademio de Esperanto iam faris decidon pri tio ĉi?]

I appreciate your help and would be happy if you wrote me in
Esperanto because I take every opportunity possible to read
the language.
[Mi dankas vin pro helpo kaj ĝojus, se vi skribus al mi en Esperanto,
ĉar mi uzas ĉiun ŝancon, kiun mi trovas, por legi en la lingvo.]

[Esperantigo en rektaj krampoj estas mia. - A.S.]

RESPONDO

Kara samideano,

La Konsultejo detale pridiskutis vian demandon kaj, laŭ via peto, ni respondas en Esperanto, kion ni, tre internacie varia grupo sen alia komuna lingvo, memkompreneble forte preferas.

En sia antaŭa decido, la Akademio klare montris preferon al la uzado de envorta divida streketo en lando-nomoj NUR por dividi la vorton en la partojn, kiuj estas validaj Esperantaj elementoj.

En

http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/

la Akademio rekomendas la formojn “Ebur-Bordo”, “Sovet-Unio” kaj “Sud-Afriko” (ĉar temas pri kunmeto de Esperantaj elementoj), malkiel “Kostariko”, “Sieraleono” kaj “Sanmarino”, (ĉar ne temas pri kunmeto de validaj Esperantaj elementoj).

Tial, en la spirito de tiu ĉi decido de la Akademio, rekomendeblaj, laŭ ĝi, povas esti nur la formoj “Portoriko” aŭ “Puertoriko”.

Ambaŭ formoj uziĝas, kaj ni ne povis trovi subtenon por via opinio, ke la elekto de formo en Esperanto evoluis de “Portoriko” al “Puertoriko”. Al ni estus interese ekscii, sur kio baziĝas tiu ĉi impreso.

Male, ni havas la impreson, ke ne ekzistas definitiva normo pri tiu ĉi propra nomo en Esperanto. Ie aperis “Portoriko” (aŭ “Porto-Riko”, la formo kiu aperas en la Plena Ilustrita Vortaro kaj kiun ni ne rekomendas pro la kialo, kiun mi klarigis), dum aliloke aperis “Puertoriko” (aŭ “Puerto-Riko”).

Plej probable, la Esperanta nomformo simple sekvis la oficialan anglalingvan nomon de tiu ĉi teritorio, kiu origine nomiĝis “Puerto Rico”, poste dum kelka tempo – pro misliterumo (tiel!) - “Porto Rico”, kaj de 1932 – denove “Puerto Rico”.

Nu, se la nomo ŝanceliĝis en la propra lingvo de la teritorio, ne estas mirinde, ke ŝanĝiĝis ankaŭ ĝiaj alilingvaj (ankaŭ Esperanta) nomformoj. Se tio estas la ĉefa (aŭ eĉ la sola) faktoro, kiu kaŭzis la variadon, tiam la Esperanta normo iom post iom probable stabiliĝos je la formo “Puertoriko”, kiu pli proksime reflektas la nuntempan gentolingvan formon.

Bonvolu noti, ke en Esperanto “ue” (ĉie, ne nur en “Puertoriko”) NE estas diftongo. Oni prononcu ĝin dusilabe.

Espereble niaj klarigoj kontentige respondas al viaj demandoj.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Bitlibro? Cifereca libro? Elektronika libro? E-libro? Retlibro?

Publikigita la 28an de Aŭgusto 2012 de Aleksandro Shlafer


DEMANDO [2012.08.09]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————

Kiel oni prefere nomu en Esperanto tion, kio nomiĝas
“E-book” en la angla, t.e. komputila versio de libro legota
per speciala aparato tiel, ke oni vidos bildon, kiu similas
al tradicia papera paĝo?

En esperanto oni foje nomas tion “e-libro”, “bit-libro” aŭ “cifereca
libro”. Komputeko ( http://www.komputeko.net/ ) proponas
la formon “retlibro”.


RESPONDO

Kara samideano,

Kaj “bitlibro”, kaj “cifereca libro” estas tute taŭgaj terminoj, kaj ŝajne la plej popularaj por tiu ĉi relative nova nocio. Ankaŭ “elektronika libro” estas akceptebla esprimo.

Male, “E-libro” estus preskaŭ neeviteble (mis-)interpretebla kiel mallongigo por “Esperanto-libro” (simile al “E-klubo”, “E-movado” ktp) – samkiale la esprimo “retpoŝto” iĝis komunuza (sed ne “e-poŝto”, paŭsaĵo de la angla “e-mail”).

Ankaŭ “retlibro” (kiun strange rekomendas Komputeko), ne estas taŭga. Ciferecaj libroj neniel estas dependaj de la Interreto, malgraŭ tio, ke oni ofte elŝutas ilin interrete.

La formon “bitlibro” la Konsultejo rekomendas pro ĝiaj kompakteco, oportuna manipuleblo kaj facila pluderivado.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Ĉu “framtlo” estus preferinda al “amiko”?

Publikigita la 15an de Junio 2012 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2012.05.08]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————

Saluton!

Mi opinias, ke “framtlo” estus pli bona vorto ol “amiko”.
Kial? Jen mia rezonado:

“Friend/Freund/Vriend ktp” + “Ami/Amigo/Amico ktp” +
“Přítel/Przyjaciel/Prijatelj ktp”
(Ĝermana) + (Latinida) + (Slava)

Se ni miksus tiujn formojn, rezultas
“framtlo, framtli, framtla, framtle.”

Ĉu vi komprenas, karaj framtloj?
Ĝi kombinas formojn el tri grandaj grupoj de eŭropaj
lingvoj por krei perfektan vorton.

Kion vi opinias pri tio ĉi?

RESPONDO

Kara samideano,

Dankon pro via interesa demando, kiu instigis nin konsideri la sistemon de vortkreado en Esperanto. Ni tamen opinias, ke via propono estas nerealigebla en Esperanto pro jenaj kialoj.

Ĉu vi provus proponi al la internacia komunumo de parolantoj de la angla lingvo simile motiveblan “perfektan” vorton, ekzemple, “framtel” kiel anstataŭaĵo por la tro ĝermaneca (kaj do nesufiĉe “internacia”) ĝisnuna vorto “friend”?

Se tia ideo ŝajnas al vi stranga, vi perfekte komprenas, kia estus normala reago de la Esperanto-parolantoj al via propono.

Unue, la Esperanta radiko “amik-” estas Fundamenta kaj ĝi plene enradikiĝis kaj malfremdiĝis en nia lingvo. Ekzistas do neniu kialo ĝin anstataŭigi per iu ajn alia kaj per tio malvalidigi lingvaĵon en pli-malpli ĉiuj libroj (ekde la Unua Libro) kaj revuoj eldonitaj en la Internacia Lingvo.

Due, se temus pri la metodo krei vorton por nocioj, por kiuj vortoj en Esperatnto ankoraŭ ne ekzistus, eĉ tiam la metodo, kiun via propono implicas, ne estus rekomendinda, kaj jen kial.

(A) Bonvolu noti, ke la maniero arbitre kunmeti silabojn el malsamaj lingvoj neniam estis uzita en Esperanto. Kiom ni povas vidi, ĝi havas neniujn avantaĝojn.

(B) Esperanto ja prezentas okazojn de “hibrideco”: “ĉano” estas hibridaĵo de la franca “chien” kaj la germana “Hahn”, “draŝi” estas hibridaĵo de la germana “dreschen” kaj la angla “thrash”, “ĝardeno” skribe memorigas pri la angla “garden” kaj la germana “Garten”, sed parole ankaŭ pri la franca “jardin” ktp, ktp.

Tamen en ĉiuj tiuj okazoj la simileco estas tiel granda, ke la Esperanta vorto estas facile enkapigebla: en “ĝardeno” kaj anglo, kaj germano, kaj franco retrovas sufiĉe da simileco kun la koncerna sialingva vorto, por preskaŭ intuicie enkapigi la Esperantan vorton. Tiel ne okazus pri “framtlo”: anglo aŭ germano ne komprenus intuicie, ke “fr” venas ĝuste de “friend/Freund”; latinidlingvano ne intuicie komprenus, ke “am” venas de la ilialingva “ami/amigo/amico”; kaj ruslingvano ankoraŭ malpli povus imagi, ke la “tl” de “framtlo” venas de la “тель” de ĝuste “приятель”, ĉar “тель” estas finaĵo aperanta en multegaj person-indikaj vortoj, ekzemple, “instruisto”, “loĝanto”, “amatoro”, kaj okaze en vortoj tute nerilataj al personoj (выключатель = ŝaltilo, китель = marista jako, постель = lito, пастель = pastelo ktp). Kaj tia konfuzo okazas eĉ se oni anticipe scias, ke la vorto estas kombino de la silaboj de vortoj el malsamaj lingvogrupoj.

Nun vi komprenas kial Esperanto neniam uzis tian metodon por vortokreado.

Bonvolu noti, ke por sufiĉe multaj vortoj (ekzemple, “birdo”, “tago”, aŭ “nepra”) Esperanto samkiale pruntis vorton el nur unu grupo de lingvoj, sed ne nerekoneblan kombinon el silaboj detranĉitaj el vortoj de diversaj lingvaj grupoj kaj ne volapukece arbitran hibridon.

(C) La vorto “framtlo” ne estas tre facile elparolebla pro la konsonant-sinsekvo “mtl”, kaj, kvankam tio teorie ne estas absolute malpermesebla, proponante novajn formojn oni ja atentu pri ilia prononceblo. Kion, ekzemple, vi opinius, se iu estus proponinta la vorton “zmrzlino” kun la signifo “glaciaĵo”?

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Kion indikas “ekde”?

Publikigita la 15an de Aprilo 2012 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.04.04]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————

Bonan tagon,

mi dezirus ricevi (mal)konfirmon, ke la prepozicio “ekde”
montras nur tempopunkton (komencon de periodo) kaj
ne povas indiki tempodaŭron.

Ŝajnas, ke laŭ RV kaj PMEG ĝi montras nur tempopunkton
(“Ekde 2002 firmaoj povos prepari patentajn dokumentojn
nur en la angla, franca aŭ germana”).

Tamen, mi trovis en PIV la jenan frazon : “Ekde tri jaroj
la pesto furiozis en la lando”. Mi trovis per la Tekstaro
(el “Fajron sentas mi interne”) ankaŭ alian frazon:
“… kiuj parolas Esperanton jam ekde kvin aŭ dek jaroj.”

Mi kredis, ke en tiaj frazoj nur “(jam) de” estas uzebla.
Ĉu mi eraris?
Antaŭdankon pro via respondo!

RESPONDO

Kara samideano,

Vi tute pravas: “ekde” povas indiki nur tempopunkton (komencon de tempoperiodo).

La uzado de “ekde” en la senco “(jam) de” estas evitinda. Tia misuzado fontas el la fakto, ke, ekzemple, france kaj germane (sed ne angle) oni havas saman vorton por la du signifoj.

Bonvolu noti, ke en la frazoj, kiujn vi citis, oni povas interpreti “ekde N jaroj” ankaŭ kiel indikon de komenca tempopunkto kun la signifo “ekde la tempopunkto kiu okazis antaŭ N jaroj”. Do, tiuj frazoj estas misinterpreteblaj, sed ne nepre misinterpretendaj ;) Kompreneble, oni povas tute eviti la riskon de miskompreno uzante la esprimon “ekde antaŭ N jaroj”.

Ni ne vidas kialon dilui la distingon inter tempoperiodo kaj komencopunkto de tempoperiodo – la distingon, kiu jam ekzistas kaj estas facile, regule kaj tradicie esprimembla en Esperanto.

Kial do oni uzu “ekde” anstataŭ “(jam) de” kaj tiel samtempe duobligu la rimedon por esprimi saman signifon kaj perdu la rimedon por distingi du malsamajn signifojn?!

Resume: jen do, vi havas nian ben… – pardonu! – konfirmon! ;)

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




3 km? 3 km-ojn? Tri kilometrojn?

Publikigita la 15an de Aprilo 2012 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.03.19]

Estimataj sinjor(in)oj!

Korektante tekston por Esperanto-bulteno, mi trovis
jenan frazparton: “Strando situas 3 km for de nia hotelo.”
Mi scias, ke mi povas korekti tiel: “situas je 3 km de nia
hotelo” aŭ “situas tri kilometrojn for de nia hotelo”
… sed mi vane provis trovi, ĉu eblas aldoni pluralon kaj
akuzativon al mezursimbolo: situas 3 km-ojn ; situas
3 km-jn ?

Plie, ĉu indas (aŭ ne) aldoni “for” post la mezurindiko ?

Mi antaŭdankas vin pro via respondo.

RESPONDO

Kara samideano,

Unue, tiajn mallongigojn (aŭ ‘mezursimbolojn’, kiel vi nomas ilin) oni kutime skribas sen gramatikaj finaĵoj. Alivorte, la mallongigo aŭ “simbolo” estas en si mem tia, ke leganto povas kompreni ĝin en kiu ajn sintaksa rolo. Do ne necesas aldoni ion ajn.

Due, por plia klareco evidente eblas aldoni la finaĵojn, kaj, se oni tion volas, prefere en la formo “3 km-ojn”.

Trie, en pli formala aŭ instrua teksto oni povas tute ne uzi mallongigojn kaj skribi do “3 kilometrojn” aŭ “tri kilometrojn”, se oni sekvas la principon, ke oni skribu la nombrojn de unu ĝis dek vorte – tian principon postulas de siaj aŭtoroj la periodaĵo “Monato”: vidu http://www.esperanto.be/fel/mon/mon_konv.php#nombro

Ŝajnas, ke la meza vojo estas tre malofta.

La aldono de “for” ne necesas, sed en iuj kuntekstoj ĝi povas esti utila. Ankaŭ “je tri kilometroj” ne estus erara, kvankam “tri kilomentrojn” en via frazo sonas pli kutime.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Ĉu “mitulo” aŭ “mitiluso”?

Publikigita la 14an de Marto 2012 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2012.01.24]

Salutojn, estimataj sinjor(in)oj!

Mi proponas anstataŭigi la terminon “mitulo” per “mitiluso”,
ĉar la vorto “mito” jam ekzistas, kaj mitulo ne estas “ulo” pri mito.
La Akademio jam ŝanĝis la terminon “tino” al “tinuso”,
kiu proksimigas pli bone al la latina “thynnus”, kaj tiel
evitigis konfuzon. Sammaniere “mitiluso” pli proksimus
al la latina “mytilus”.

Korajn salutojn al chiuj!

RESPONDO

Kara samideano,

Bonvolu noti, ke la unua (kaj zamenhofa) signifo de ‘tino’ estas pri speco de kuvo. La fiŝa signifo troviĝas en PV (1934) kun fontatribuo al Vérax. Verŝajne estis natura evoluo, ke kreighis formo por eviti tiun homonimecon, kaj en la Suplemento al PV aperas “tinuso”. La Akademio oficiale NE partoprenis en tiu ŝanĝo: kaj “tino” kaj “tinuso” estas neoficialaj, dum “mitulo” estas oficiala. Ŝanĝo al “mitiluso” fare de la Akademio (en la Universala Vortaro) povus okazi nur, se tiu ĉi formo unue enuziĝus kaj forpuŝus la formon “mitulo” el la praktika uzo.

Notindas, ke ekzistas multaj radikoj, kiuj samsonas kiel eblaj kunmetaĵoj de radiko kaj afikso. Pensu pri “kampanulo”, vorto, kiu signifas floron, sed kiu ankaŭ povus esti analizata kiel “kamp/an/ul/o”, sed ĉu tiu koincido sufiĉas por serĉi alian vorton por la floro?

Ni ja koncedu, ke en kelkaj okazoj, tiu ĉi faktoro estas signifa. Sendube iuj preferas la vorton “amelo” al “fekulo” pro timo, ke oni interpretus ĝin kiel “fek/ul/o”! Kaj kion diri pri la besto “forfikulo”? Ĉu ĝi estas “for/fik/ul/o”? Aliflanke: Kion ni faru pri “La Espero”, se ni ne plu povas kanti “nia diligenta KOLEGARO” pro tio, ke “kolego” devus esti nur granda kolo kiel tiu de ĝirafo? Kaj kion ni faru pri “Esperanto” unuflanke kaj “la laboro de la esperantoj” aliflanke?!

Lingvo ne estus vere homa lingvo, se ĝi ne prezentus eblon ludi per ĝi. En gentaj lingvoj vortludoj ĝenerale estas konsiderataj kiel io spica, kio tute ne malprestiĝigas ilin. Kial oni timu tiun econ en Esperanto tiagrade, ke oni strebu forigi ĉian bazon por tia spicigo? Nu, oni ne ŝatus, se unu radiko – aŭ du samsonaj radikoj – havus malsamajn signifojn en tia maniero, ke la mesaĝo povas esti miskomprenata tiom, ke la komunikado iĝus malfacila. (Ni tamen scias, ke Esperanto, kompare kun kelkaj gentaj lingvoj, havas nur neglektindan kvanton de homonimoj.)

Laste, ne eblas ne memorigi al vi, ke se ne ekzistus la vorto “mitulo”, Raymond Schwartz ne povus verki sian tre spritan humuraĵon “La Mitulo”. Tie svarmas vortludoj:

mar-mitulo / marmit-ulo konkludo / konk-ludo konklavo / konk-lavo mankas klapo en lia kapo / mankas kapo inter ĝiaj klapoj

ktp.

Ŝajnas do, ke la esperantistaro kapablas (eĉ ĝue!) vivi kun limigita nombro de tiaspecaj spicaj homonimoj.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




“Ĉitio” aŭ “ĉi tio”?

Publikigita la 14an de Marto 2012 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2012.01.24]

Salutojn, estimataj sinjor(in)oj!

Laŭ PMEG de Bertilo, oni povas krei kunvortojn per “ĉi”,
nur se la finaĵoj estas -A aŭ -E.

Tiamaniere oni ne rajtas skribi “ĉitiu” en unu vorto, sed
“ĉi tiu” per du vortoj, tamen en la malnova eldono de PV
(jaro 1964) “ĉitiu”, “ĉitiun”, “ĉitiuj” kaj “ĉitiujn” estis klare
skribitaj kunmetite; se mi bone komprenas, nun oni povas
skribi ilin nur per du vortoj, malgraŭ ke oni rajtas
skribi “ĉitia” kaj “ĉitie” per unu vorto, ĉu vere?

Korajn salutojn al ĉiuj!

RESPONDO

Kara samideano,

Evidenta tuja problemeto rilate la uzadon de “ĉitiu” anstataŭ “ĉi tiu” estas, ke tiam oni devus tuj paralele enkonduki la formojn “tiuĉi”, “tioĉi” ktp., kaj tiuj novaj formoj devas ricevi akcentojn je la antaŭlasta vokalo: “tiUĉi”, “tiOĉi” ktp. Ni tamen scias, ke tio ĉi ne reflektas la realan lingvouzon!

Evidente tiaj konsideroj kondukis al la ŝanĝo en tio, kiel tiuj ĉi formoj estas registritaj en PIV (kompare kun PV).

La detalajn klarigojn pri la uzado de tiaj formoj vi povas trovi en PMEG:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/lokaj/chi.html

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




“Kial …” kiel respondo al “Kial?”

Publikigita la 14an de Marto 2012 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2012.01.24]

Salutojn, estimataj sinjor(in)oj!

“KIAL” KIEL RESPONDO AL “KIAL?”

Ĝenerale estas la sama korelativo, kiu estas uzata kaj por demando,
kaj por respondo; kial ne por la korelativo “kial”?

Ekzemple:
Kia aĵo estas? – Estas (tia), kia…
Kiam okazos? – Okazos (tiam), kiam…
Kio estas ? – Estas (tio), kio…
Kiu estas ? – Estas (tiu), kiu…
…..

Ĉiuj adverboj, eĉ pronomoj, estas uzataj kaj por demandaj
frazoj (kiam, kie, kiom, kiu…) kaj por respondaj frazoj.

Kial do tio ne validas por “kial”, kun la signifo “pro tio, ke”?
PIV proponas anstataŭe nur la formon “ĉar”, kiu ne havas
tute la saman signifon kiel “pro tio, ke”.

En la itala lingvo, al la demando “perché?”
la respondo estas logike “perché”.

Fakte, ZAMENHOF mem, uzis “kial” kun mia propona senco:
“Ŝia patrino insultis ŝin, KIAL ŝi revenis tiel malfrue” (vidu PIV,
pri la termino “tiel”). Tiu signifo devus esti klare indikita en la
vortaroj.

Oficiale agnoski al “kial” lian signifon “pro tio, ke” riĉigus la
esperantan lingvon. Fakte, la nura vorto “ĉar” perdigas nuancojn,
kiuj ni trovas en aliaj lingvoj, en kiuj ni havas tri malsamajn
esprimojn kun tri iomete malsamaj sencoj: “ĉar” (subjektiva senco),
“tial, ke” (komparativa senco) kaj “kial” (rekta, objektiva senco).
Per mia rimarko (“kial”= “pro tio, ke”), Esperanto gajnu tian richecon,
kaj gajnu logikon, konforme kun aliaj korelativaj vortoj, kiuj havas
du signifojn (demando + respondo).

Korajn salutojn al chiuj!

RESPONDO

Kara samideano,

Via priskribo ne estas tute preciza: la ki-korelativoj estas uzataj ne por demandoj KAJ RESPONDOJ, sed demande KAJ RILATE. Rilata uzo de ki-vorto povas troviĝi en respondo al demando kun la sama ki-vorto, sed tiam ĝi resendas al alia – eldirita aŭ subkomprenita – parto de la respondo, ofte ti-vorto, kiel vi mem montras en viaj ekzemploj. Karakterizaĵo de la rilate uzataj ki-vortoj estas, ke ili plenumas du sintaksajn funkciojn: ili subordigas la propozicion, en kiu ili staras, kaj ili samtempe plenumas funkcion ene de la sama propozicio. Alivorte ili kombinas funkciojn “subjunkcian” kaj “pronoman”.

Jen ekzemplo de “kie”: “Kie vi manĝis hieraŭ?” “Mi manĝis (tie), kie mi ĉiutage manĝas” = “Mi manĝis en tiu loko, EN KIU mi ĉiutage manĝas”, do “kie” havas adverban funkcion (“loka adjekto”, laŭ la terminologio de PAG) ene de la subpropozicio.

Analogie al “kiam” = “dum tempo, dum kiu”, kaj al “kie” = “en loko, en kiu”, “kial” devas signifi “pro kaŭzo, pro kiu”: “Kial la afero agacas vin?” “Ĝi agacas min (tial), kial ĝi agacas ĉiujn” = “… pro la kaŭzo, PRO KIU ĝi agacas ĉiujn”, do “kial” havas adverban funkcion (“kaŭza adjekto, laŭ la terminologio de PAG) ene de la subpropozicio.

Via analizo de la Zamenhofa frazo verŝajne estas erara. La Zamenhofa frazo ne signifas “Ŝia patrino insultis ŝin, ĉar ŝi revenis tiel malfrue”, sed proksimume “Ŝia patrino insultis ŝin, dirante: ‘Kial vi revenis tiel malfrue?’”. Do temas pri speco de nerekta parolo, kie “kial” havas signifon nek rilatan nek subjunkcian, sed demandan. La subpropozicio estas klasebla kiel nerekta demanda subpropozicio.

Fenomeno paralela al tiu kun “kial” okazas, kiam la demando enhavas la manieran ki-vorton “kiel”.

1. La respondo enhavas rilatan subpropozicion: “Kiel vi agos?” “Mi agos (tiel), kiel vi konsilis al mi”, do “kiel” havas adverban funkcion (“maniera adjekto”, laŭ la terminologio de PAG).

2. La respondo ne enhavas rilatan subpropozicion, sed subpropozicion, kiu indikas ne kaŭzon, sed efikon aŭ rezulton:

“Kiel vi agos?” “Mi agos tiel, ke ĉiuj restos mirigitaj dum longa tempo”.

Konklude: Laŭ la sistemo de Esperanto, “kial” ne povas signifi “pro tio, ke” aŭ “pro la kaŭzo, ke”, same kiel “kiam” ne signifas “dum la tempo, ke”, nek “kie” signifas “en la loko, ke”.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Transitivaj verboj el adjektivaj radikoj

Publikigita la 9an de Marto 2012 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2012.01.24]

Salutojn, estimataj sinjor(in)oj!

En Esperanto, ĉiuj verboj, kies radikoj havas adjektivan karakteron,
estas ne-transitivaj, SED mi lernis, ke tamen estas 7 esceptoj.
Ĝis nun, mi konas nur “sperti” (tr) el spert/a radiko,
“inkluzivi” (tr) el inkluziv/a radiko, “ekskluzivi” (tr) el ekskluziv/a
radiko.

Aŭ la Akademio devu klare publikigi la 7 esceptojn, aŭ prefereble
registri verbe tiajn 7 radikojn, tiel ke ne plu estu esceptoj.
Sed por “inkluzivi” kaj “ekskluzivi” ili iĝas sinonimoj
de “inkludi” kaj “ekskludi” respektive. Kion vi decidas?

Korajn salutojn al chiuj!

RESPONDO

Kara samideano,

Vi ja pravas pri tio, ke plejparte la senpera verbigo de la radikoj kun adjektiva karaktero sekvas la “normalan” modelon

granda -> grandi = “esti granda” verda -> verdi = “esti verda”

La verba formo montras havadon de la koncerna eco, “esti tia”, kaj la verbo estas senobjekta.

Ĉe la verboj, kiuj agacas vin, tiu kutima skemo ne estas konstatebla. La bazaj formoj en la vortaroj estas A-finaĵaj, sed la verboj havas alispecan signifon (ili ne signifas “esti tia”), kaj la verboj estas objektaj.

Kredeble la nombro de tiaj verboj estas pli granda ol sep kaj al ni ne estas klare, kie vi ĉerpis la informon pri tio, ke la nombro de tiaj “esceptaj” verboj estas precize sep … Krome, ni ne vidas kialon opinii, ke tiu ĉi listo estas fermita, t.e. ke ne povas aperi novaj tiaspecaj verboj.

En kelkaj el tiaj okazoj, la A-karaktero estas verŝajne misindiko en la vortaroj. I-karaktero aŭ O-karaktero povas esti pli taŭga, t.e. pli konforma al la efektivaj vortfaraj paradigmoj de la koncernaj radikoj.

Aliflanke, la “normala” modelo de senpera verbigo de adjektivoj ne estas striktasenca “regulo” – temas pri observo, kiu ŝajnas plejparte ĝusta, sed por aserti, ke ĝi iĝu tute senescepta, kaj por konforme ŝanĝi la gramatikajn kaj vortarajn priskribojn, necesus pli serioza kaj detala kaj sistema analizo.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Pri tradukado de vortludoj

Publikigita la 9an de Marto 2012 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.12.22]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto

—————————————————————

Kiel traduki en Esperanton la portugalan frazon
“Nunca me preocupo, ocupo-me prontamente!”?
I never get worried, I promptly undertake the task.
Mi neniam maltrankviliĝas, mi tuj okupiĝas.
Mi neniam antaŭokupiĝas, mi tuj okupiĝas.
Mi neniam antaŭzorgas, mi tuj prizorgas.
Temas pri frazo de brazila artisto konata kiel Johaneto Tridek,
kiu mortis antaŭ du semajnoj.

RESPONDO

Kara samideano,

Estas interese, ke tiu ĉi ŝerca frazo povas esti pli-malpli laŭvorte tradukita en la (uson-?)anglan tute sen granda perdo de senco aŭ stilo (se mi ĝuste komprenas ĉiujn nuancojn de la frazo portugala):

“I don’t get preoccupied [with anything], I get occupied [with it] right away.”

(Mi esperas, ke mi nenion gravan preteratentas aŭ miskomprenas en la portugala frazo. Bonvolu korekti min, se mi eraras!)

Ne eblas laŭvorta traduko de tiu ĉi ŝerco en Esperanton. Tamen tre proksima laŭsence kaj eble eĉ pli eleganta (ĉar temas pri vera, produktiva prefikso “pri” anstataŭ la neproduktiva, etimologia “pre”) estas la vortludo bazita sur la paro “zorgi pri” kaj “prizorgi”. Jen kelkaj variaĵoj de tia vortludo:

Pri nenio mi zorgas, mi tuj ĉion prizorgas! Zorgojn mi ne havas, mi tuj (ĉion) prizorgas! Nenio zorgigas min, ĉe mi ĉio estas prizorgita!

aŭ simple,

Mi ne zorgas, mi prizorgas!

Vi povas apliki vian profundan komprenon de ĉiuj nuancoj de la origina portugala ŝerco por elekti la pli taŭgan formon de la Esperanta ŝerco kaj plurafini la esperantigojn.

Ĝenerale Esperanto kaj ĝia literaturo estas nekontesteble riĉegaj je diversaj specoj de vortludoj (jam la verkoj de unusola Raymond Schwartz pli ol sufiĉas por pruvi tion!). Tamen oni ne atendu, ke ĉiu vortludo el ĉiu lingvo tradukeblos en Esperanton per same eleganta vortludo.

Inverse, provu, ekzemple, traduki en la portugalan konatajn esperantajn kalemburojn “poeto sentema: sent-ema kaj sen-tema” aŭ “amuzo/am-uzo”!

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto