Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 4)

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi



Pagipova? Jukikesto?

Publikigita la 9an de Marto 2012 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.12.31]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto

—————————————————————

Min konfuzas la konstruo infinitiva verbo + alia radiko.
La plej ofta ekzemplo estas “pagipova”.
Kiel oni povas pravigi tian konstruon?
Kiel ĝi diferencas de “pagpova” aŭ “pagopova”?

Mi ludas Skrablon kontraŭ tre sperta Esperantisto,
kiu de tempo al tempo ludigas vortojn en tia konstruo.
Ekzemple, hodiaŭ li ludigis “jukikesto” kun la klarigo,
ke ĝi estas “kesto kiu jukigas”. Ĉu tia klarigo estas bona?

Mi tre dankus, se vi bonvolos doni al mi pli da ekzemploj
de tiaj vortkonstruoj. Ankaŭ, se eblas bonvolu sciigi al mi,
kie mi povas trovi klarigojn pri tia ĉi vortkonstruo en Plena
Analiza Gramatiko (UEA) kaj Plena Manlibro de Esperanta
Gramatiko (ELNA).

Mi kore antaŭdankas!

RESPONDO

Kara samideano,

Mi ne certas pri tio, kiajn precize regulojn sekvas via ludo. Se ĝi postulas pruvon, ke la vorto estu registrita en iu vortaro aŭ almenaŭ antaŭe uzita en reala teksto (estus prudente eĉ krome postuli, ke tiu teksto estu lingve respektinda), tiam dubinde, ke “jukikesto” estas taŭga elekto: interreta serĉo montras neniun spuron pri antaŭa uzado de tiu ĉi formo, mi do tre dubas, ke via ludamiko trovos pruvon de ĝia uzado.

Ĉi-sube sekvas la respondoj al viaj individuaj lingvaj demandoj.

1. Kiel oni povas pravigi tian konstruon?

Jen proksimuma logiko de tia derivado

povas pagi -> pagi povas -> [pagi povas]-A -> pagipova = tia, ke oni povas pagi.

Mi tamen atentigas, ke tiaspecaj klarigoj, kvankam utilaj psiĥologie, havas malpli firman bazon ol observeblaj lingvaj faktoj (ekzemple, ke Zamenhof multfoje uzis la formon “vivipova”).

2. Kiel ĝi diferencas de “pagpova” aŭ “pagopova”?

Inter tiuj formoj ekzistas nenia signifodiferenco.

3. Ĉu eblas uzi “jukikesto” kun la klarigo, ke ĝi estas “kesto kiu jukigas”. Ĉu tia klarigo estas bona?

Apenaŭ!

Unue, en la ĝisnuna lingva uzado oni renkontas “i” kiel ligovokalon nur tiam, kiam la fina radiko estas POV, DEV aŭ VOL. Konjektebla kialo de tio estas, ke la verboj “povi”, “devi” kaj “voli” estas tre forte asociitaj al la esprimoj de la tipo “povas fari”, “devas agi” kaj “volas plaĉi”, kvankam tia observo per si mem ne estas rigora pruvo, ke tio principe ne eblas kun aliaj radikoj.

Due, eĉ se oni provas interpreti tian kunmetaĵon sen ia ajn gramatika antaŭjuĝo, la signifo de “jukikesto” ne estas klara, ĉar oni apenaŭ povas establi ian ajn sencohavan rilaton inter la substantivo “kesto” kaj la verbo “juki”. Evidente do, ke la rilato inter la du elementoj “juki” kaj “kesto”, estas sendube multe pli nerekta ol la rilato inter “pagi” kaj “pova”, eĉ se ekzistus kunteksta aŭ cirkonstanca apogo por tia vorto.

4. Kie oni povas trovi klarigojn pri tia ĉi vortkonstruo en Plena Analiza Gramatiko (UEA) kaj Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (ELNA)?

En PAG: La lasta alineo de la paragrafo 309.

En PMEG:

http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/antauelementoj.html#i-pce

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Kiel oni ekokupiĝu pri faka terminaro?

Publikigita la 9an de Februaro 2012 de Aleksandro Shlafer

ENKONDUKO AL LA RESPONDO

Kara samideano,

Ĉi-sube vi trovos la respondon de la Konsultejo al via (iom redaktita) demando.

Krom diskutigi vian demandon en la Konsultejo de la Akademio, mi konsultis ankaŭ Christer O. Kiselman, Direktoron de la Sekcio pri Faka Lingvo de la Akademio. Liajn komentojn (kun prefikso “[COK]“) mi parte enmetis senpere post la koncernaj partoj de via demando kaj parte utiligis en la respondo mem.

Amike kaj kolege, -Aleksandro —– Alexander Shlafer, direktoro de la Konsultejo

DEMANDO [2011.11.11]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto

—————————————————————

Saluton karaj akademianoj!

Dankon al vi pro evoluo de Esperanto, tio estas vere nobla laboro!
Se vi permesas, mi provu iel partopreni la aferon.
Mi estas studento de medicina kolegio, kaj mi ankaŭ ŝatas Esperanton, do
mi tradukas kelkajn meznivelajn medicinajn tekstojn, sed tie estas multe
da nekonataj vortoj… Kaj mi havas ideon pri tio.

Entute, ekzistas tre multe da novaj, netradukitaj vortoj ĉe diversaj
fakoj.

Ĉu estus bone krei specialan retpaĝaron, por ke ĉiu homo povu
partopreni tradukadon aŭ aldoni nekonatajn vortojn laŭ la fako, kiun
li/ŝi esploras aŭ scias?

[COK] Certe estus bone. La problemo estas trovi homon por la tasko
prizorgi tian retpaĝaron. Ĉu tia homo ekzistas sur la tiea planedo?

Mia ideo konsistas en:

1. Ĉiu homo povas partopreni tradukadon kaj aldonadon de ĉiu nova,
nekonata vorto en Esperanto.

[COK] Iom riska ideo, ĉar la paĝaro devas enhavi fontindikojn,
kaj ne ĉiu homo kapablas verki kun fontindikoj kaj zorgi pri
lingvistikaj principoj. Tial necesos strikta redaktado farita de
sperta redaktoro, sen kiu la tuto estos neniomvalora.

2. Preferindas ĝusta tradukado kaj laŭvorta. Ekzemple, ekzistas
la vorto “biosfero” sed ĝi ne estas esperantigita. Ĉu estus bone
traduki ĝin kiel “vivsfero”?

Aŭ ekstirpacio (plena forigo de organo) – plenforigo;
somatoskopia – korpspekta; citostatikoj – ĉelstagniloj
k.t.p. depende de ĝia etimologio.

3. Eblo aldoni klarigon al vortoj (laŭeble, indiki la fonton)

4. Eblo diskuti pri la vortoj.

Ekzemplo de la tabelo:
| Nacia nomo | ĝusta esperanta traduko | laŭvorta esperanta traduko |
klarigo | diskuto |
———
Fako: medicino, kirurgio.
1.1 эктомия (ruse)
1.2 ectomy (angle)
1.3 ἐκτομή (greke)
———
2.1 ektomio
———
3.1 plensekco
———
4.1 Plena sekco de organo dum operacio
———
5.1 Ankaŭ ekzistas “ekstirpacio” kun signifo de “plensekco” do mi
opinias ke laŭvorta tradukado ne estas korekta.
———

Kion vi pensas pri tio? Ĉu tiu ĉi ideo estas bona?

RESPONDO

Kara samideano,

Ĝenerale via ideo sendube estas subteninda.

Bonvolu noti, ke - terminologia laboro ne konsistas en elpensado de mankantaj vortoj; - necesas konsideri ne nur la alilingvajn ekvivalentojn, sed ankaŭ la nociaron de la koncerna fako; - terminoj ne estas apartaj, sed formas sistemon; - multo jam estis skribita pri terminologia laboro en Esperanto; - valoras ekspluati la specifan karakteron de Esperanto en elektado de terminoj, kvankam tio ne ĉiam facilas.

Utila povas esti la dokumento verkita de Marc Bavant:

http://kursoj.pagesperso-orange.fr/prelegoj/ARKONES_2005_ilustraĵoj.pdf

sed la ĉefa retejo restas http://esperanto.net/tec (ŝajne ne plu tre aktiva, sed riĉenhava).

Tiel vi povas senprokraste ekrealigi vian ideon kaj instigi aliajn aliĝi al via laboro.

Christer Kiselman petis min nepre mencii la retejon

http://uea.org/dokumentoj/bibliografioj.html

kaj la jaman ekziston de pluraj terminaroj pri medicino, kaj ankaŭ la Someran Terminologian Trejnadon en Vieno:

http://esperanto.net/tec/somera-terminologia-trejnado-2012.pdf

Ĉiuokaze oni ne faru ion sen scio de la jam farita laboro.

Unu maniero por apogi terminaran kaj leksikografian agadon (kondiĉe, ke oni scias kion kaj kiel fari kaj serĉas nur la teĥnikajn rimedojn por efektivigi sian laboron) sen krei ĉion necesan mem estas interretaj kolektive redakteblaj vortaroj kaj similaj jam ekzistantaj iloj por interreta kunlaboro.

Jen ekzemplo: la Esperanta vikia vortaro,

http://eo.wiktionary.org

Ĝi havas kroman avantaĝon: oni povas facile referenci alilingvajn vortarojn, kiuj estas simile aranĝitaj. Tio ĉi memkompreneble estas nur ilo, ja praktika por registrado kaj komuna laboro, sed nur ilo.

Vi pravas konstatante necertecon de la elektoj en la faka lingvo rilate la uzadon de la fakaj/sciencaj lingvaj konstruelementoj, kiujn akceptas kaj antaŭaj kaj la novaj eldonoj de Plena Ilustrita Vortaro kaj pri kiuj kaj la lingva komunumo kaj la Akademio ankoraŭ ne havas firman, unuecan kaj definitivan vidpunkton.

Tio kreas streĉitecon inter planado kaj spontana evoluo de lingvo, kaj tamen la lingvanaro iom post iom venas al konsento pri elektoj de terminoj por individuaj fakaj nocioj.

Ni deziras al vi sukceson en via terminologia laboro!

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Denove pri “si”

Publikigita la 4an de Februaro 2012 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.11.05]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————
Chu la sekva frazo estas sen eraro?
“Eĉ akra frosto ne detenis lin de la realigo de sia intenco.”
—————————————————————

RESPONDO

Kara samideano,

Jes, tiu ĉi frazo estas senerara.

Konjekteble vian demandon kaŭzis la fakto, ke en tiu ĉi frazo “sia” referencas ne al la subjekto de la tuta frazo (akra frosto), sed al “li”. Klarigon de tio, kial tio okazas, vi povas trovi en rekomendoj de la Akademio rilate la uzadon de “si” publikigitan en “AKTOJ de la AKADEMIO II 1968-1974″, kiu legeblas ankaŭ rete:

http://www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/rekomendoj.html#prilarefleksivo

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Ĉu kuracisto uzus la esprimon “preni pilolon”?

Publikigita la 31an de Januaro 2012 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.12.26]

Ĉu kuracisto dirus en Esperanto “Prenu (aŭ manĝu aŭ glutu)
tian ĉi pilolon ĉiuvespere”?

RESPONDO

Kara samideano,

La uzado de la verbo “preni” en tiu ĉi kaj aliaj kuntekstoj en la senco proksimume egala al “uzi en la kutima, subkomprenata maniero”, kiam la uzado inkluzivas efektivan striktasencan prenadon, havas longan tradicion.

La zamenhofa “mi prenis venenon, kiu post kelke da horoj min mortigos” ilustras la uzadon, kiu tre similas al tiu, pri kiu vi demandas. Tia uzado estas akceptebla.

Eĉ pli vastan, preskaŭ arbitran, uzadon de la verbo “preni” (kaj de multaj aliaj verboj!) demonstras gentaj lingvoj, el kiuj Esperanto ĉerpis sian lingvan materialon. Ekzemple, en la franca “preni la pordon” signifas “foriri (kolere aŭ devigite)”; en la angla “preni rigardon” signifas “ĵeti rigardon” kaj “prenu vian tempon!” signifas “uzu tiom da tempo, kiom vi bezonas [por plenumi la taskon]“, ktp.

Evidente do, ke Esperanto pli zorge limigas la uzadon de verboj en vastega senco, tro for de ilia baza, kerna signifo kaj tiel preventas absurdajn, nekompreneblajn vortkombinojn.

“Manĝi pilolon” estas uzebla, sed ne ĉiam, ĉar manĝado kutime implicas maĉadon, kaj pilolojn oni ne ĉiam maĉas.

“(En)gluti pilolon” estas taŭga, kiam temas ĝuste pri glutado. Ĝi ne estas sufiĉe ĝenerala esprimo, ĉar medikamentojn oni uzas ankaŭ alimaniere: enbuŝigas aŭ sublangigas kaj tenas tie ĝis ĝi komplete dissolviĝu, dismaĉas, enanusigas, ktp. Oni do laŭbezone povas diri precize tion, kion oni celas.

Finfine, eblas ankaŭ tute ĝenerala esprimo “uzi pilolon”.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Pri la termino “sinetio”

Publikigita la 30an de Januaro 2012 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.12.17]

Kiel oni diras en la portugala la vorton SINETIO?

RESPONDO

Kara samideano,

La termino “sinetio” estis enkondukita en la Plena Analiza Gramatiko de K. Kalocsay kaj G. Waringhien (PAG). Tiu ĉi termino, laŭ PAG, difinas apartan kampon, “kiu ĝis [la apero de PAG] ne ricevis nomon ĉe la gramatikistoj”. Temas pri la situacioj, “kiam la elekton inter la diversaj formoj diktas ne la konstruo de la frazo, sed la esprimata ideo (ekz-e ĉu uzi ‘ĝia’ aŭ ‘ties’, ‘duope’ aŭ ‘po du’ ktp.)”.

Bonvolu noti, ke

(1) temas pri okaza termino, enkondukita de la aŭtoroj de PAG, kiun niascie apenaŭ uzas aliaj E-gramatikistoj kaj verŝajne neniu uzas ekster Esperanto.

(2) PAG ne havas ian ajn oficialan aprobon de la Akademio; ĝi estis verkita de du unuopaj (sed certe tre talentaj) gramatikistoj;

(3) la vorto “sinetio” estas neoficiala, kaj la Akademio ne respondecas pri vortoj inventitaj de unuopaj lingvanoj;

(4) la Konsultejo de la Akademio de Esperanto ja volonte klarigas vortojn en Esperanto, sed ordinare ne povas doni tradukojn en la proksimume ses mil parolatajn lingvojn de la mondo, krom se hazarde iu el la konsultejanoj havas profundan scion pri tiu ĉi vorto en tiu ĉi specifa lingvo.

Espereble tiuj ĉi klarigoj permesos al vi formi adekvatan opinion pri la vorto “sinetio”, pri la stato de ĝia uzado kaj pri tio, ĉu necesas traduki ĝin en la portugalan.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Sankta Marteno

Publikigita la 25an de Januaro 2012 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.12.08]

Estimataj,

mi bezonas konsilon pri la jena afero:

Ekzistas la insulo “Saint Martin”, nederlande “Sint Maarten”. La norda
parto apartenas al la franca departemento Gvadelupo.

La suda parto (nederlanda) nun (ekde la 10-a de oktobro 2010) estas
konstitucia lando ene de la reĝlando Nederlando kune kun Arubo, Kuracao
kaj Nederlando. La eksaj Nederlandaj Antiloj ne plu ekzistas. Krom la
menciitaj konstituciaj landoj ekzistas specialaj komunumoj.

Pri Arubo (ISO-3166-kodo AW) kaj Kuracao (ISO-kodo CW) laŭ mia opinio ne
estas problemoj. En Vikipedio estas taŭgaj tradukoj. Kuracao (la
likvoro) aperas en PIV, do ankaŭ la lando devus nomiĝi tiel.

Pri Sint Maarten (ISO-3166-kodo = Ŝ) mi tamen vidas etan problemon. Por
la insulo “Sankta Marteno” certe estas taŭga traduko, sed ĉu preni tiun
saman formon ankaŭ por la franca parto de la insulo kaj por la
konstitucia lando de Nederlando? Ĉu pli taŭgus “Sint-Marteno” por la
lando?

Kion la akademio rekomendus?

RESPONDO

Kara samideano,

Via demando estis tre verve pridiskutita en la Konsultejo de la Akademio de Esperanto.

Ni opinias, ke oni povas uzi la esperantigitan formon “Sankta Marteno” kaj por la insulo, kaj por ĝia franca parto, kaj por la konstitucia lando, kiu estas parto de la ŝtato Nederlando.

Se en iuj tekstoj necesas pli granda precizeco, oni povas uzi pli specifajn formojn: “la insulo Sankta Marteno”, “la konstitucia lando Sankta Marteno”, “la franca parto de la insulo Sankta Marteno” aŭ simile.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Ĉu Israelo aŭ Izraelio?

Publikigita la 25an de Januaro 2012 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.11.21]

Saluton!

Karaj membroj de la Akademio de Esperanto, la nomon de la ŝtato Israelo
mi preferas en la formo “Izraelio” pro la nomo de la biblia reĝo.

Anticipan dankon!
Longan vivon kaj prosperon!

RESPONDO

Kara samideano,

Bonvolu noti, ke la formo “Israelo” estas oficiala kaj troviĝas en la 9-a Oficiala Aldono (9OA):

Israel/o. Ŝtato en okcidenta Azio, ĉe Mediteraneo, sude de Libano, fondita en 1948. Internacia landokodaĵo: IL.

La Akademio akceptis tiun ĉi decidon post diskutado, en kiu partoprenis ankaŭ israelaj esperantistoj.

Longan vivon kaj prosperon ankaŭ al vi!

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Alia nomo por aidoso?

Publikigita la 14an de Januaro 2012 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.11.23]

Kara samideano, por la nomo de la malsano aidoso mi sugestas la sinonimon
hivozo: H.I.V estas la komenco de la virusnomo, kaj -oz- estas sufikso de malsano
kaŭzita per viruso, laŭ la ekzemplo en la portugala: “leishmaniose”.
Anticipan dankon pro via atento.

RESPONDO

Kara samideano,

Responde al via mesaĝo, mi sciigas vin, ke en sia 9a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, la Akademio de Esperanto, post zorga konsiderado, oficialigis la nomon de tiu ĉi malsano en la formo “aidoso”. Tiu ĉi formo estas delonge kutime kaj vaste uzata.

La koncerna dokumento estas interrete atingebla:

http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/9oa.html

Mi esperas, ke tio forigas la neceson inventi ion kroman.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Ĉu eblas diri “El kie vi estas?”

Publikigita la 28an de Decembro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.10.15]

Kiu estas la plej ĝenerala kaj utila maniero demandi personan
originon por komencantoj? Mi instruas Esperanton kaj planis
instrui

- El kie vi estas?
- Mi estas el Barcelono/Madrido/Katalunio/Irlando…

tamen trovis tiajn frazojn nenie skribitaj kaj dubas, ĉu tio estas
paŭso de la kataluna kaj hispana: respektive,

- D’on ets?
- Soc de Barcelona/Irlanda…”

kaj

¿De dónde eres?
- Soy de Barcelona/Irlanda…”.

En la Plena Ilustrita Vortaro, tiaj frazoj ŝajne indikas nur
konsistigantan materialon (“statuo el marmoro”), same kiel
en la hispana-esperanta vortaro de De Diego (“la tablo estas
el ligno”), kvankam mi pensas, ke eĉ kaze de objektoj tute ne
estiĝus dubsenceco: “marmoro el Carrara”, “mebloj el Svedio”.

En De Diego nur troviĝas “De kie vi venas?” kaj “Kie vi naskiĝis?”,
kiuj miaopinie estas samtempe tro dubsencaj kaj tro precizaj:
ja vere naskiĝloko estas ofte malgrava; tiel pensas ekzemple
usonanoj, kiuj anstataŭe ofte demandas “Where did you grow up?”.

La tradicia esprimo “De kie vi devenas?” ŝajnas al mi io alia:
laŭ la Universala Vortaro ‘deveni’ tradukiĝas ‘descendre’ al
la franca kaj ‘descend’ al la angla, kaj pli taŭgas al diasporaj
grupoj kiel judoj aŭ elmigrintaj familioj. Kion mi serĉas, tamen,
estas demando kiu lasu kiel eble plej grandan eblecon al persona
memelekto de origino, ĉu geografie vasta aŭ malvasta, ne
antaŭfavorante familian devenon aŭ gentajn kategoriojn kiuj
ekskludas unu la alian. Ne ĉiuj homoj naskitaj aŭ edukitaj en
Katalunio kaj parolantaj la katalunan sin rigardas katalunoj,
same kiel denaskaj katalunoj povas sin rigardi hispanoj aŭ ne.
Tamen la tradicia Esperanto distingas nur hereditan gentecon
kaj civitanecon, kiuj estas tute apartaj kaj el kiuj la unua neniam
estas memelektebla, kaj praktike ankaŭ la dua ne: “Germanoj
kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne
estas rusoj” (el Ekzercaro, alineo 37, Fundamento de Esperanto).

Do, ĉu mi rajtas instrui “El kie vi estas?”?

RESPONDO

Kara samideano,

Vi rimarkis interesan fenomenon: en la tradicia Esperanto estas tute normale diri “Mi estas el Barcelono/Madrido/Irlando”, tamen ne estas kutime diri “El kie vi estas?”.

Tio ne povas esti simple la rezulto de imitado de gentolingva modelo, ja, kiel vi prave rimarkis, kelkaj gentaj lingvoj favoras kombinon, kiun tiulingvaj esperantistoj evitas en Esperanto.

Kio do povas kaŭzi tian ŝajnan nekoherecon?

En tiaspecaj demandoj-respondoj rolas multaj faktoroj. Ekzemple, la demando ‘El kiu lando vi venas?’ estas komprenebla (sed ne ĉiam tiel komprenata!) kiel specifa informiĝo pri la veturvojo, laŭ kiu la persono alvenis (respondo: Mi estas brito, sed hieraŭ mi alvenis el Brazilo); inverse, la demando ‘De kiu lando vi estas?’ povas esti taŭga ĝuste pro tio, ke “de” estas tre vastasenca.

“El” verŝajne estas tro specifa (proksimume priskribebla kiel “de en” kaj tro loka por tiu ĉi sufiĉe elasta rilato. Konjekteble, ĝuste tial oni diras “deveni/deveno”, sed ne “elveni/elveno” pri la origino de persono. En pli ĝenerala senco, oni diras “De kie venis tiu ĉi demando?”, sed ne “El kie …”, kaj la respondo povas esti “El Katalunio”, “De unu pensema lingvano”, ktp. Konsiderante la vastan sencon de “de” kaj tre specifan lokan signifon de “el” oni povas konstati, ke estas logike uzi malprecizan esprimon en demando, kiu venas de tiu, kiu ne havas kaj serĉas informojn, kaj eventuale pli precizan en la respondo de tiu, kiu ja havas detalan scion. El tiu ĉi vidpunkto la paro ‘De Kie?’/'El x-o’ ne estas malkohera.

Resume: La deziro strebi al kohera sistemeco estas ĝenerale laŭdinda, tamen konsciencaj lingvanoj, kiuj volas ŝanĝi ian lingvan tradicion, unue nepre certiĝu, ke farante tion oni ne preteratentus ian gravan faktoron, kiu ne estas evidenta unuavide kaj kiu povas malvalidigi ilian teorian modelon.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Botanika nomo: “Cordyline fruticosa”

Publikigita la 5an de Decembro 2011 de Aleksandro Shlafer


DEMANDO [2011.09.19]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————
Mi serĉas (vane ĝis nun) esperantan nomon (se ĝi ekzistas)
por la planto-specio “Cordyline fruticosa”:

http://en.wikipedia.org/wiki/Cordyline_fruticosa

http://www.biolib.cz/en/taxon/id200277/

Komunaj nomoj inkluzivas Cabbage Palm, Good Luck Plant,
Palm Lily, Ti Plant (Angle) kaj eble “Lignum” kaj Kī, La’i
(Hawaiian), Tī Pore (Māori), Sī (Tongan), “Lauti” (Samoan),
ʻAutī (Tahitian).

Eble ĝi estas membro de la genro “Keulenlilie” germane,
se tio helpas. Verŝajne ĝi iam estis membro de la Dracenoj
sed ne plu estas klasigita tiel, se tio helpas.

La en-eo-vortaro CEED de Benson havas “cabbage palm” =
“basikarbo” (?), sed temas pri tute alia specio “Livistona
australis” (tiu komunuma nomo estas ambigue uzata por
diversaj specioj).


RESPONDO

Kara samideano,

Same kiel vi, ni ne sukcesis trovi aŭtoritatajn precedencojn por la nomo de tiu ĉi planto en Esperanto.

La nomoj de la malpli komunaj plantoj kaj bestoj estas ofte bazitaj sur la latina nomo, do supozeble la formala esperanta traduko devus esti “kordilino”.

Laŭ Vikipedio, tiu ĉi planto apartenas al la agavacoj (antaŭe oni konsideris ĝin membro de la familio asparagacoj, kiuj nun mem estas subfamilio de agavacoj).

Oni do povus imiti popolnomojn de tiu ĉi planto kaj nomi ĝin “brasikagavo”, “brasikarbusto”, “havaja spinaco” (laŭ unu el la popolnomoj menciitaj en la franclingva vikipedio) aŭ simile. La propraokula sperto pri la planto devas doni pli definitivan elekton de taŭga “popola” nomo.

Bonvolu noti, ke neniu inter la konsultejanoj havas fakan scion pri botanika nomenklaturo. La konsideroj, kiujn ni prezentis, estas do faritaj el pure lingva vidpunkto.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto