Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 3)

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi



Esperanto cirile kaj plibonigo de la Fundamento

Publikigita la 5an de Decembro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.10.22]

Estimataj membroj de la akademio!

1. Ĉu oni rajtas uzi ankaŭ la cirilajn literojn aŭ la Fundamento
devigas uzi nur la konatajn? Kaj ĉu ‘c, š ktp., se teknike ne
eblas uzi la kutimajn esperantajn literojn?

2. Ĉu oni ĝenerale povas plibonigi la Fundamenton, se ekzistas
vasta konsento?

RESPONDO

Kara samideano,

1. Laŭ la akademia decido de 2007,

“Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ĝustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj. Tian anstataŭigon, kiam ĝi estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon de la ortografio de Esperanto, kaj kiam ĝi neniel kaŭzas konfuzon, oni ne rigardu kiel kontraŭ-Fundamentan.”

2. Tuj, post kiam aperis la Unua Libro en 1887, ekaperis ankaŭ proponoj de ĝiaj reformoj. Neniu el tiuj reformoj estis akceptita. Male, la esperantistaro akceptis la Fundamenton por gardi la unuecon kaj sanan evoluon de la lingvo. La unua alineo de la Antaŭparolo al la Fundamento trafe respondas al via demando:

“Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, ― estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto.”

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Ĉu o-participoj enhavas per si mem la signifon “persono”?

Publikigita la 13an de Novembro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.09.06]

Estimataj Akademianoj, mi vin salutas.

En iuj tre gravaj gramatikoj pri Esperanto, mi legis, ke [ŝajne]
ekzistas speciala regulo, laŭ kiu la o-participoj (ĉu aktivaj, ĉu
pasivaj) enhavas per si mem la signifojn “ulo” kaj “persono”.

Mi trovis nenion, en la Fundamento kaj en la Akademiaj dokumentoj,
kio pravigus tian aserton. Cetere en la Antaŭparolo (kvankam,
se mi bone komprenas, la Antaŭparolo ne estas parto de la
“Fundamento”, do ĝi ne estas lingve leĝodona) mi legis:

“Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese,
ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto
por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko.”

el kio ŝajnas al mi tute klare ke, en EO, eblas uzi o-participojn,
ĉu por personoj (“leĝodonanto = persono”), ĉu nepersonoj
(“leĝodonanto = verko”).

Cetere, en la Deklaracio pri la esenco de Esperantismo
(kvankam lingve ne leĝodona) estas skribite:

“Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj
dependas de neniu aparta homo.”

el kio kompreneblas ke en la vorto “leĝodonanto” (denove tiu vorto)
ne estas per si mem enhavata la signifo “persono” (alie, estus
malobeita la principo de “Aktoj I”: “En la konstruo de la vorto oni
devas enkonduki chiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom
sufichas, por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan”).

Do: ĉu vere estas regulo de la lingvo, laŭ kiu o-participoj enhavas per
si mem la signifon “ulo”, “persono”? Aŭ, male, ĉu o-participoj povas
tute egale rilati ĉu al homoj, ĉu al nehomoj?

Mi vin dankas.

RESPONDO

Kara samideano,

Zamenhof traktis tiun aferon en Lingvaj Respondoj 114 A kaj 114 B laŭ la aranĝo de Waringhien, respektive respondo 46, OFICIALA GAZETO, III, 1911, p. 291, kaj respondo 50, OFICIALA GAZETO, IV, 1911, p. 1.

Jen esencaj partoj rilataj al via demando:

114 A:

Participsubstantivo en Esperanto signifas ordinare personon (aŭ objekton, kiu plenumas ian funkcion); [...]

114 B:

[...] sed la sufikso de participo enhavas en si mem la ideon pri io KONKRETA (IU aŭ IO, kiu …as), sekve verbo, substantivigita per participa sufikso, povas esprimi nur konkretaĵon (ulon aŭ aĵon). Kaj ĉar en la grandega plimulto da okazoj la participa sufikso, laŭ sia senco mem, esprimas ulon, tial laŭ la principo de sufiĉo ni ne bezonas konstante aldonadi al ĝi la sufikson “ul”, kaj nur en tiuj maloftaj okazoj, kiam per la dirita sufikso ni volas esprimi ne ulon, sed aĵon, ni aldonas la sufikson “aĵ”.

El tio dedukteblas, ke substantivigita AKTIVA participo povas signifi nur AGANTON, ĉu personan, ĉu ne-personan, kiel vi mem montris per la ekzemplo de “leĝodonanto”. En matematika lingvaĵo participsubstantivoj ofte signifas ne-personajn agantojn: “dividanto” ja dividas, sed ne estas persono.

Substantivigita PASIVA participo ja ne povas signifi aganton; ĝi signifas “trafaton de ago”. Analoge al la tendenco ĉe la substantivigitaj aktivaj participoj, ankaŭ la pasivaj ordinare montras al persono.

La Lingvaj Respondoj ne havas la saman “leĝodonan” statuson, kiel la Fundamento; tamen en ĉi tiu okazo ili prezentas klaran rekomendon – kvankam ne REGULON, kiel vi prave diras.

Ni aliĝas al tiu ĉi rekomendo.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Kiel nomi mitan maran monstron?

Publikigita la 13an de Novembro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.09.02]

Kiel oni esperantigu la vorton “Kraken”,
la skandinava mitologia polpego-monstro?

RESPONDO

Kara samideano,

La origina norvega vorto, “kraken” aŭ “krakjen” enhavas postmetitan difinan artikolon: “krake” (“krakeo”), “kraken” (“la krakeo”).

Ĝi estas fabelbesto el norvega popola kredo en formo de grandega mara monstro aŭ giganta fiŝo, kiun fiŝkaptistoj laŭdire vidis laŭ la marbordoj de Norvegujo, Islando kaj Irlando.

Laŭ la klarigoj de norvega vikipedio, tian monstron sub tiu ĉi nomo unuafoje priskribis la Bergena episkopo Erik Pontoppidan meze de la 18a jarcento. Li komparas ĝin kun insulo havanta brakojn kaj mastojn. Aliaj similigis ĝin al levjatanecaj drakoj, “lindorm”-oj (drakecaj serpentoj) kaj mar-serpentoj (kiel tiu de la skota lago Loch Ness). Ankoraŭ aliaj, precipe en la 19a jarcento, interpretis “kraken” kiel polpegon, kaj la anglalingva mondo uzas la norvegan nomon kiel propran nomon por tia monstro. Ĉi tio plifortiĝis en moderna, uson-angla populara kulturo. Do intermiksiĝas diversaj tradicioj, ankaŭ imagoj pri aliaj marmonstroj. Tamen la konstanta trajto de kraken estas ĝia grandeco, senkonsidere de tio, ĉu temas pri fiŝo, baleno, testudo aŭ polpo.

Al ni ne ŝajnas evidente, ke Esperanto nepre havu apartajn substantivojn por nomi la apartajn mitologiajn estaĵojn de ĉiuj partoj de la mondo. La estaĵon ĉi tie diskutatan oni povus komunuze nomi “marmonstro”.

Konsiderante, ke la signifo de la jam ekzistanta Fundamenta vorto “krakeno” en Esperanto estas speco de biskvito, por eviti evidentan komikan kalemburecon (“Subite aperis giganta krakeno” aspektas kvazaŭ epizodo de freneza tetrinkado en Mirlando), ni rekomendas uzi la formon “krakeo” por nomi la mitan gigantan maran monstron, se oni entute uzu tian esperantigitan nomon. Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Predikativo en akuzativo

Publikigita la 13an de Novembro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.08.26]

Mi ne certas pri la reguloj pri akuzativo.
Ĉu la sekvontaj frazoj estas seneraraj?
(Se ne, bonvolu plibonigi kaj klarigi la regulon.)

1. Mi farbis la blankan muron blua.
2. Mi trovas ŝin alloga.
3. Oni elektis lin prezidanto.
4. Li distingis sin kiel plumpan mokanton.
5. Mi havas pli ol 21 jaroj.

RESPONDO

Kara samideano,

La unuaj tri frazoj estas tute neriproĉeblaj.

La kvara frazo ne havas gramatikajn erarojn, sed ĝi estas konfuza kaj malklara. Kion povus signifi “plumpa mokanto”? Estas por ni malfacile imagi kuntekston, en kiu tiu ĉi frazo akirus klaran sencon.

La kvina frazo estas gramatike erara. Evidente via intenco estis diri “Mi havas pli ol 21 jarojn”.

Komparu tion ĉi kun zamenhofaj ekzemploj

ili ĉiuj kune okupus ne pli ol unu malgrandan folieton prezentas ne pli ol iajn 10% Mi havas ne pli ol kvindek spesmilojn kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn oni bezonis por tio pli ol tutan tagon kaj tutan nokton ŝi amas lin pli ol ĉiujn belegaĵojn de Weimar pli ol dek fojojn mi aŭdis, kiel li laŭte ilin legis al si.

Plej simple eblas klarigi, kial oni diras tiel, jene: “ne”, “jam”, “ankoraŭ”, “ankaŭ”, “(mal)pli ol” aŭ “ne (mal)pli ol” k.s. ne ŝanĝas la gramatikan rolon de la sintagmo al kiu ili rilatas.

Jen alia maniero esprimi la saman sencon:

Mia aĝo estas pli ol 21 jaroj.

Ankaŭ tia ĉi modelo estas trovebla en la verkoj de Zamenhof:

la aĝo de ambaŭ knabinoj povis esti ne pli ol kvar jaroj kiu certe havis la aĝon de ne pli ol ses jaroj

Memkompreneble, oni povas trovi modelojn de imitinda stilo ankaŭ en verkoj de multaj aliaj “bonaj aŭtoroj”.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Akcento en mallongigoj

Publikigita la 13an de Novembro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.08.16]

Kiamaniere (sur kiu parto) akcenti siglon, kiu kvazaŭ vortiĝis (ekz. ktp
=> kotopo, IJK => ijoko), kaj kial estas aŭ estus nekonsilinde akcenti
la antaŭlastan vokalon? Ĉu ekzistas science klarigeblaj reguloj pri
akcentado de sigloj?

Kialoj de la demando:
- PMEG paĝo 30: “Ĉiu litero tiam elparoliĝas kiel aparta vorto.” [...]
“Se oni elparolus unuvorte, oni devus akcenti la antaŭlastan vokalon,
*kotOpo*, *ijOko*. Tia elparolo iafoje aperas, sed ĝi ne estas normala,
nek konsilinda.” [PMEG, paĝo 30].

RESPONDO

Kara samideanino,

Ni tuj avertas, ke ĉi-suba respondo ne pretendas proponi science klarigeblajn regulojn, sed argumentitajn klarigojn pri la konstatebla lingvouzo.

1. Se literkombino havas tian strukturon, ke oni povas trakti ĝin, kvazaŭ ĝi estus unu Esperanta vorto (el la vidpunkto de oportuna prononceblo), kutime tiel okazas. Ekzemplo de tio estas “TEJO”.

2. Se, male, la literkombino ne havas tian strukturon, oni traktas ĝin kiel sinsekvon de literoj kaj elparolas kiel sinsekvon de liternomoj konsidereblaj kiel unuopaj vortoj. Ekzemple, “ktp”, tri konsonantoj, neniel povas konsistigi vorton enkadrigeblan en la strukturon de Esperanto (ni lasu flanke eblajn interjekciojn de la tipo “pst”). Ankaŭ “IJK”, malgraŭ tio, ke ĝi havas unu vokalon, evidente havas fonetikan strukturon neoportunan por lego kvazaŭvorta.

La elekto inter tiuj du ebloj ne ĉiam estas evidenta. Ekzemple, la strukturo de “UEA”, nur tri vokaloj, estus teorie ebla en Esperanto: ekzistas ja la duvokalaj “ia”, “ie”, “io” kaj “iu”, kaj tri sinsekvaj vokaloj ekzistas en “tiea” (kvankam ilin antaŭas konsonanto). Tamen, kombino de tri vokaloj estas sentata kiel tiom nekutima, ke oni preferas elparoli “UEA” kiel sinsekvon de tri vokalnomoj. Atentu, ke se oni enŝovas konsonanton inter du el la vokaloj, unuvorta trakto tuj eblas, kiel en “UMEA” aŭ “ILEI”.

Por kelkaj mallongigoj okazas ŝanceliĝo inter la du ĉi-supraj modeloj.

Ekzistas ankaŭ mallongigoj kun hibrida prononco pro specialaj cirkonstancoj. Ekzemple, “PMEG”, kiun vi citas, oni kutime prononcas kiel vorton pomeg’ (aŭ eĉ “pomego”, kio, laŭ la aŭtoro, estas la “oficiala” lego); kaj sur la kovrilpaĝo de ĝia papera eldono aperas grandega pomo, kiu subtenas tiun ĉi vortludon. Simile, siatempe oni prononcis GDREA kiel “godorea”.

Bonvolu noti, ke en la mallongigoj de la dua speco la akcento falas sur la lastan silabon, dum tiuj de la unua speco obeas la kutiman regulon pri akcentado de vortoj en Esperanto.

Evidente en Esperanto oni emas percepti, ke en sinsekvo de egalstatusaj unusilabaj vortoj la lasta havas la ĉefan akcenton.

Kvankam oni elparolas la nomojn de du aŭ pli da literoj sinsekve, ne estas iu kaŭzo rigardi tiun sinsekvon kiel unu vorton. Ja oni skribas IJK au UEA sen interspacoj, sed tiel oni skribas, ekzemple, 1887 sen interspacoj, kvankam evidente temas pri pli ol unu vorto (“mil okcent okdek sep”). Do oni povas simple respondi, ke estas kutimo skribi tiajn mallongigojn sen interspacoj, kiel oni skribas nombrojn sen interspacoj, sed temas pri pli ol unu vorto kaj tial la akcenta regulo pri la antaŭlasta silabo ne validas.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Gramatiko el la Fundamento: en Esperanto, en la reto

Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.07.14]

Ĉu ekzistas versio de gramatiko nur en esperanto?
Mi trafis en la paĝaro de la Akademio version
kvarlingvan, sed ne esperantan.

RESPONDO

Kara samideano,

Evidente vi parolas pri la baza gramatiko de Esperanto, kiu aperas en la Fundamento de Esperanto en la lingvoj angla, franca, germana, pola kaj rusa (la ordo estas ne laŭ la tempo de ilia publikigo sed alfabeta – la unua, kiu aperis, estis la rusa).

Sendube estus dezirinde publikigi akademie aprobitan Esperantan tradukon de la Fundamenta Gramatiko en la paĝaro de la Akademio, sed dume tio ne okazis.

Tamen neoficialaj variantoj de Esperanta versio, ne sankciitaj kaj ne kontrolitaj de la Akademio, troveblas en la interreto. Jen retligoj al kelkaj el ili:

http://bertilow.com/pmeg/aldonoj/fundamenta_gramatiko.html#i-z6c

http://www.bonalingvo.org/index.php/La_Fundamenta_Gramatiko

http://ia700400.us.archive.org/25/items/8espr10/8espr10.txt

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Ĉu “eĥi” kaj “ankri” estas transitivaj?

Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.08.07]

Temas pri transitiveco de “eĥi” kaj “ankri” – la literaturo
kaj vortaroj estas nekonsekvencaj pri tiuj verboj. 

Estis iom da diskuto lanĉita ĉi tie:
http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message/13902
kaj sekve.
(Krome, laŭ mia memoro, mi demandis pri “ankri” en ĉi tiu
akademia konsultejo tiutempe sed ne ricevis respondon.)


RESPONDO

Kara samideano,

Kiel vi vidas, ĉi-foje vi ja ricevas respondon! ;)

En via observo vi tute pravas – kaj vortaraj priskriboj kaj specimenoj troveblaj en la Interreto enhavas nekongruajn ekzemplojn de transitiva kaj netransitiva uzado de tiuj ĉi verboj.

Ĝenerale, la transitiveco aŭ netransitiveco de verboj derivitaj de substantivoj (aĵ-radikoj) estas malfacile antaŭvidebla afero en Esperanto.

Laŭ PIV-2002, kaj “ankri” kaj “eĥi” estas transitivaj, tamen la ses akademianoj, kiuj analizis kaj pridiskutis vian demandon, unuanime diras, ke por ili la transitiva “eĥi” sonas strange.

Do, la malfacila demando estas, ĉu ekzistas metodo por determini la “ĝustan” regadon de tiaj verboj kaj kiuj estas la faktoroj, kiuj determinas, ĉu la substantivo verbigeblas, kaj, se jes, kia estas la senco de tiel derivita verbo?

Serioza pristudo de tuta ĉi tiu kampo fare de la Akademio estas evidente bezonata.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Kial “malliberejo” sed ne “malsanejo”?

Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.08.05]

kial oni diras “malsanulejo” sed “malliberejo” kaj ne “malliberulejo”?

RESPONDO

Kara samideano,

Por ambaŭ ideoj oni povas principe uzi la longajn formojn: “malsanulejo” kaj “malliberulejo”.

La mallonga formo estas tamen sencohava nur en la dua okazo: Malliberejo efektive estas ejo, en kiu oni estu mallibera, ejo por mallibero. Malsanulejo tamen ne estas ejo por malsano, nek ejo por esti malsana. Male, ĝi estas ejo por liberiĝi de malsano! Tial en tiu okazo vere taŭgas nur la longa formo.

Oni nature emas uzi mallongajn formojn – kiam ili eblas! Oni do ĝenerale elektas la adekvatan mallongan formon “malliberejo”, sed tute ne uzas la netaŭgan, miskompreneblan mallongan formon “malsanejo”. Por tiu ideo restas nur la longa formo “malsanulejo”.

La originan elekton de la kutimaj nomoj por tiuj ĉi socie gravaj nocioj en Esperanto evidente influis la preferataj nomoj en gentaj lingvoj: la formoj “kuracejo” aŭ “sanigejo” estus same – eble eĉ pli – taŭgaj; tamen, post la establiĝo de la unua formo, la lingvo jam ne emas anstataŭigi ĝin per alia(j), sen grava kialo.

Tio estas aparte rimarkebla en lingvo internacia, kies komunumo kolektive strebas eviti nenecesan balaston. La uzateco de kromaj formoj (prizono, karcero, arestejo, kaptitejo, bagno; hospitalo, kliniko, lazareto, ambulatorio, preventorio, dispensario) konjekteble estas dependa de tio, ĉu ili enkondukas gravan sencodistingon. Se ne, tiaj vortoj – speciale tiuj el ili, kiuj trudas enkondukon de novaj radikoj, – estas apenaŭ uzataj, eĉ se ili estas registritaj en gravaj vortaroj.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




“Estas bonan tagon”?

Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.08.22]

Se oni ne uzas la pronomon (“mi”, “ĝi”) kun “esti”,
ĉu oni devas uzi akuzativon? Ĉu oni diru

“Estas bona tago”
aŭ
“Estas bonan tagon”?

Dankon pro via helpo!

RESPONDO

Kara samideano,

Via frazo

Estas bona tago!

laŭsence similas al jenaj frazoj

Tio estas bona tago! Tiu ĉi estas bona tago! Jen estas bona tago! Venis/okazas bona tago! Hodiaŭ estas bona tago!

Bonvolu noti, ke en neniu el tiuj ĉi frazoj aperas formoj kun akuzativo (“bonan tagon”). Tio estas tute natura: neniu el la vortoj sintakse ligitaj kun “estas” uzita en iu ajn senco de la verbo “esti” postulas (aŭ eĉ permesas) akuzativon:

(Mi pensas, do) mi estas. Lundo estas tago de la semajno. Estas tempo por foriri. Sen regalo ne estas balo. Kio mi estas?

Cetere ekzistas multaj frazoj, pri kiuj oni unuavide povas pensi, ke en ili oni ellasis la subjekton, sed fakte tiel ne estas – en esperanto verbo povas esti principe sensubjekta, ekzemple,

Pluvas. Vesperiĝas. Estas varme. Al mi estas komforte.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Kio estas krispo?

Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.06.05]

Estas eraro en la vortaro. Mi ne opinias,
ke “krispo” estas “mesentery” en la angla.

RESPONDO

Kara samideano,

Dankon pro via atentigo. Konjekteble vi celas la Anglan tradukon de “krispo” en la Universala Vortaro, t.e. ĝian Anglan tradukon laŭ la Akademiaj Korektoj de la Fundamenta Universala Vortaro:

http://akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/?serchas=1&ve=krisp&tradukoj=1

La tiea traduko per “mesentery” tamen estas tute ĝusta. La vorto havas du signifojn: unu rilatas al speco de kolumo kun vico de mallarĝaj paralelaj faldoj; la alia estas anatomia. La Franca, Germana, Pola kaj Rusa tradukoj de la Universala Vortaro indikas tiun anatomian signifon, aldone al la vesta signifo.

http://fr.wikipedia.org/wiki/Fraise

http://en.wikipedia.org/wiki/Mesentery

http://de.wikipedia.org/wiki/Gekr%C3%B6se

http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%91%D1%80%D1%8B%D0%B6%D0%B5%D0%B9%D0%BA%D0%B0

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto