Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 2)

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi



Kiel traduki la anglan “ultrabiking”?

Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.08.08]

Kiel traduki en Esperanton la anglalingvan vorton
“ultrabiking”? Ĉu taŭgas por tio “senĉesa biciklado”
aŭ “granddistanca biciklado”?

RESPONDO

Kara samideano,

Al ni ne estas tute klare kion precize vi celas. La provo serĉi “ultrabiking” per Google rezultas en suspektinde malgranda kvanto de (plejparte obskuraj) rezultoj, kio montras, ke ne temas pri vaste uzata nocio.

El pure lingva vidpunkto, jenaj variantoj de traduko estas principe konsiderindaj:

ekstrema biciklado longedaŭra aŭ long(eg)daŭra biciklado grand(a)distanca biciklado daŭrega biciklado eltena biciklado

Tian liston eblas daŭrigi imagante pliajn nociojn, kiujn oni teorie povus nomi “ultrabiking” en la angla lingvo.

Bonvolu noti, ke la nocion de angla “ultra” oni plej ofte povas esprimi en Esperanto per “ekstrema”.

La formo “senĉesa biciklado” estas dubinda, ĉar ni ne povas imagi, kion oni nomu tiel. Eĉ se (hipoteze) temas pri bicikla konkuro, kiu daŭras ĝis almenaŭ unu el la konkurantoj mortas, ĝi verŝajne nomiĝus ne “senĉesa”, sed, pli trafe kaj klare, “ĝismorta biciklado”.

Memkompreneble, la definitiva elekto dependas de la specifa nocio, por kiu oni serĉas nomon. Ĉar el via mesaĝo ne estas klare, pri kio temas, ni povas indiki nur tian ĉi ĝeneralan lingvan direkton.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Kiel nomi konkludan sumon de financa kalkulado?

Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.07.02]

Kiel oni nomu la konkludan sumon de financa kalkulo aŭ tabelo?
Ĉu vi uzus, ekzemple, “Totale Kostoj Oficejo” aŭ
“Sume Kostoj Oficejo” – aŭ ion trian?

RESPONDO

Kara samideano,

Bonvolu noti, ke viaj du ekzemploj, sen kroma interpunkcio, ne estas gramatike koheraj: gravas, ke estu “tutA kosto” (kun A-finaĵo ĉe la vorto rilata al “kosto”) k.s., aŭ nura adverbo (“entute” aŭ alia) sen rekta sintaksa rilato kun la vorto “kosto”. Ĝenerale ekzistas multaj diversaj tute kutimaj formoj kaj rearanĝoj:

Oficejo: tuta/suma/plena kosto Oficejo: tutaj/sumaj/plenaj kostoj/elspezoj Oficejaj elspezoj: entute/sume

Se oni serĉas tre mallongan formon, rekomendindas io simila al “Oficejo: entute/sume”.

Eblas uzi ankaŭ la neoftan vorton “ĉiomo”. Ĝia ekzisto eĉ pli substrekas la superfluecon de la neoficiala vorto “totalo”, kiun ni opinias en tiaj ĉi kuntekstoj nepre evitinda.

La finan, definitivan sumon de antaŭaj partaj sumoj oni povas nomi “sumsumo”. En alia sintaksa rolo uzeblas la formo “sumsume”.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Kiel esperantigi la anglan “to manage”?

Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.04.23]

Bonan tagon,

Mia demando koncernas ekvivalenton al la angla-usona vorto “manage”, kiu miaopinie nur malprecize tradukeblas per la vorto “estro”, kiu ne ŝajnas indiki la aspekton de “animado aŭ enkadrigo
de grupo aŭ aro da homoj”, kiu troviĝas en la angla-usona termino.
Ĉu la nova radiko “manaĝ-” ne taŭgus tiukaze ?
Antaŭdankon pro via respondo.

RESPONDO

Kara samideano,

Unue, ni opinias, ke la anglalingva vorto “to manage” ĝenerale havas signifon pli vastan ol la signifo de ĝiaj asimilitaj formoj en aliaj gentaj lingvoj (kiel, ekzemple, la franca).

Bonvolu noti, ke tiaspeca signifo-specialiĝo (aŭ eĉ rimarkinda modifiĝo) de la signifo de pruntitaj vortoj okazas en gentaj lingvoj tre ofte kaj eĉ igas tiajn vortojn t.n. “falsaj amikoj”. Tio ofte gvidas al miskompreno, kaj la uzado de radiko “manaĝ-” kun la signifo, kiun vi atribuas al ĝi, sendube kaŭzus konfuzon kaj miskomprenon inter esperantistoj, grupo multlingva kaj kulture varia. Tial ni forte malrekomendas tion.

Laŭ ni, por traduki la anglalingvajn formojn “to manage, manager, management” sufiĉas respektivaj derivaĵoj de la radikoj “administr-”, “mastrum-” kaj “estr-”, depende de la nuanco, kiun oni volas esprimi.

Por esprimi la nocion de agado pli inspira ol simpla administrado (ĉu tion vi aludas per “animado”?) eblas diri “direkti” aŭ “gvidi”.

Por esprimi la sencon de la franca “encadrer” (rilate grupon de homoj) eblas uzi la vortojn “prizorgi”, “respondeci (pri)”, “estri” aŭ “gvidi”, depende de la nuanco, kiun oni volas esprimi.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer <lolozido-AdE [ĉe] yahoo [punkto] com> Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Ĉu adjektivo aŭ genitivo?

Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.05.28]

Ĉu oni povas uzi adjektivon kiel genitivon?
Ekzemple, ĉu la frazo “la raŭpo de la pomo” estas
samsenca kiel “la poma raŭpo” ?

RESPONDO

Kara samideano,

La esprimo “la raŭpo de la pomo” estas neklara senkuntekste. Ĉu temas pri tipo de raŭpo, kiu normale atakas pomojn, aŭ pri konkreta raŭpo, kiu hazarde troviĝas en unu pomo, raŭpo el (la) pomo?

Por bone respondi al via origina demando, necesas kompreni, kion vi volis esprimi per “genitivo”. En la lingvoj, kiuj posedas la kazon “genitivo”, tiu kazo estas uzata por subordigi unu substantivon (kiun ni nomu “suba”) sub alian substantivon (kiun ni nomu “ĉefa”).

Ofte, sed ne ĉiam, la ĉefa substantivo montras al posedaĵo de, aŭ apartenaĵo al tiu, al kiu montras la suba substantivo, kiu staras en genitivo. Esperanto ne havas la kazon genitivo, kaj ĝi esprimas la ĉi-supre priskribitan subordigon per prepozicio – ordinare “de” sed ankaŭ “el”, “pri”, “al” k.a. - antaŭ la suba substantivo.

En Esperanto oni povas subordigi unu substantivon sub alian almenaŭ en du aliaj manieroj: adjektivigante la suban substantivon aŭ kunmetante ĝin kun la ĉefa. La signifoj de la tri subordigaj manieroj parte interkovriĝas, sed ĝenerale eblas difini ilin jene:

Ĉe subordigo per prepozicio la suba substantivo povas montri al la posedanto de la ĉefa (la domo de UEA), al tio, al kio la ĉefa apartenas (la Akademio de Esperanto), al la destino, celo aŭ “celgrupo” de la ĉefa (taso de teo, ludiloj de infano), al origino aŭ deveno (ŝinko de Parma, ringo el oro), al aganto – iasence deveno – de la ago, kiun esprimas la ĉefa (la inventoj de Edison); principe, ĝi povas indiki _ajnan_ rilaton de subordigo.

Adjektivo esence karakterizas la substantivon, al kiu ĝi estas subordigita. Tial, ĉe subordigo per adjektivigo la suba substantivo iel karakterizas la ĉefan, sed oni ne specifas, _kiel_ (infanaj ludiloj, ora ringo, Edisonaj inventoj). Oni notu, ke, se suba substantivo post prepozicio ne estas difinita, ankaŭ ĝi karakterizas (ludiloj de infano); sed se la suba substantivo estas difinita, la subordigo tendencas esprimi posedon aŭ apartenon (ludilo de la infano = ludilo apartenanta al aŭ posedata de tiu infano).

Kunmetita vorto esence indikas firman rilaton inter la eroj: tetaso estas aparta tipo de taso kaj infanludilo estas ludilo alispeca ol, ekzemple, ludilo por teknikemaj plenkreskuloj.

Kiel montras ĉi tiu klarigo, en kelkaj okazoj oni povas elekti inter pluraj manieroj de subordigo. Do, se en la pridemandita frazo la difiniteco de “la pomo” ŝajnas indiki, ke “pomo” ne iel karakterizas “raŭpo”n, en ĉi tiu frazo ne estas konsilinde uzi adjektivon anstataŭ frazkonstruon kun prepozicio. Se temas pri la tipo de raŭpo karakterizebla per tio, ke ĝi nutras sin per pomoj, konsilindas ĝin nomi “pom-raŭpo”.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Belorusio? Belarusio? Bjelarusio? Blankrusio?

Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.04.04]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————
1) Laŭ la Listo de Rekomendataj Landnomoj la nomo de mia lando estas
Belorusio. Tamen multaj opinias, ke ĝi estas maltaŭga, kaj anstataŭe
proponas la formon Belarusio aŭ Bjelarusio. Ĉu la Akademio havas iujn
argumentojn por kaj kontraŭ? Ĉu la menciita Listo estas definitiva, aŭ
eblas nova decido kun antaŭa pridiskuto?

2) Entute ekzistas problemo pri landnomoj en Esperanto, rezulte de kio
aperas divido je landobazaj nomoj kaj gentobazaj nomoj, uzo de
sufiksoj -uj- kaj -i- (-uj- estas oficiala, sed malpli uzata) k.t.p. Mi
proponas alian sistemon, kiu, laŭ mi, estas pli facila. Laŭ ĝi,
landonomoj konsistas el unu radiko sen sufiksoj: Belarusi-o, Franci-o,
Irland-o, Nederland-o k.t.p. Gentonomoj restas la samaj: rusoj, poloj,
japanoj. Ankaŭ la sama restas derivado de civitannomoj: rusi-an-o,
aŭstrali-an-o. Multaj gentoj ne havas siajn nomojn, ili koincidas kun
civitannomoj: uson-an-oj, nepal-an-oj. Vere, ni tion vidas en ĉiuj
lingvoj, kie landonomoj ne estas derivataj rekte el gentonomoj, sed
havas proprajn nomojn. Do mia propono estas jena: oficialigi
landonomojn, unuradikajn (sensufiksajn), kaj do sufikso -i- jam ne estos
sufikso, sed parto de radiko. La zamenhofa derivo de landonomoj el
gentonomoj (polo — Pol-uj-o) ne estos malpermesita, kvankam certe iĝos
arĥaika. Ĉi tiuj ŝanĝoj preskaŭ ne estas videblaj perokule, tamen esence
plifaciligas kaj pribeligas la tutan sistemon de landonomoj. Mia
demando: kia estas opinio de la Akademio pri ĉi-propono, kaj ĉu ĝi iel
kontraŭas al la Fundamento de Esperanto?

Koran antaŭdankon,

Eŭgeno

RESPONDO

Kara samideano,

1) La ĉefa argumento en la diskutoj en la Sekcio, kiu preparis la Liston de Rekomendataj Landnomoj, estis, ke ni havas unuflanke sufiĉe bone establitan, eĉ tradician, formon “Belorusujo/Belorusio”, kiu estas, laŭ ni, ankoraŭ uzata de la plimulto, kaj aliflanke plurajn malsamajn alternativojn, el kiuj neniu estas klare establita kiel alternativo al la tradiciaj formoj: iuj uzas “Belarusujo/Belarusio”, aliaj uzas “Bjelarusujo/Bjelarusio”, kaj aperas ankoraŭ aliaj proponoj: ekzemple, “Blankrusujo/Blankrusio”. En tia situacio ne ekzistas sufiĉa kialo por ŝanĝi la jaman rekomendon. Jam en la antaŭa versio de tiu dokumento aperis la formo “Belorusujo/Belorusio”. Por ŝanĝi tion necesus klaraj kaj fortaj kialoj. Se en la antaŭa versio tute ne aperus nomo de tiu lando, eble ni rezonus alie. Aldonindas, ke en niaj gravaj vortaroj oni trovas niascie nur la formon, kiun rekomendis la Akademio. Tiu listo de rekomendoj estas ŝanĝebla kaj ĝisdatigebla. Se la lingva praktiko iam klare ŝanĝiĝos al io alia ol tio, kion la Akademio rekomendas, estas tute eble, ke la Akademiaj rekomendoj estos ĝisdatigitaj laŭe. Ĝuste tiel okazis en la Listo de Rekomendataj Landnomoj, en kiu la antaŭa “Koreo” fariĝis “Koreujo/Koreio”

2) Tiun ideon detale analizis unu el la konsultejanoj, Bertilo Wennergren, en sia artikolo “Landanoj, gentoj kaj kategorioj” en Lingva Kritiko, kiun ni kolektive subtenas. Ĝi estas atingebla rete: http://lingvakritiko.com/2009/06/13/landanoj-gentoj-kaj-kategorioj/

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer <lolozido-AdE [ĉe] yahoo [punkto] com> Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Ĉu nur ciklopoj ciklopadas?

Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.03.14]

Cikloturismo koncernas ne nur turismon per BIcikloj, sed ankaŭ per
TRIcikloj – ne nur por etuloj kaj handisportuloj (t.e. handikapuloj kiuj
sportas per ekz. tricikloj, angle: TRIKE)!
Kial ni ne uzu en esperanto la pli larĝan koncepton “ciklo” anstataŭ
biciklo en, ekzemple, ciklopado (sekurigita trako por tiaj sportemuloj)
kaj ciklovojo (rapidvojo por bickloj, tricikloj kongrue al aŭtovojo,
rapidega vojo por aŭtoj, angle: highway.
cikloturismo (eo), vélotourisme (fr), fietstoerisme (nl),
cycle tourism (en); ciklo-itinero (eo), véloroute (fr),
fietsroute (nl), (Fah)radtour (de);
ciklopado (eo), piste cyclable (fr), bike path, cycleway (en),
Radweg (de), cyklostezka (cs), cykelsti (dk), fietspad (nl);

RESPONDO

Kara samideano,

Menciindas, ke vortaristaj provoj enkonduki/registri tian signifon de la vorto “ciklo” jam ekzistas (vidu, ekzemple, “cikl-” en PIV). Tamen via demando mem, t.e. la fakto, ke vi, same kiel multaj aliaj lingvanoj, eĉ ne rimarkis ĝian registritecon, montras, ĝi probable estas, “kabineta” elpensaĵo sen vasta reala uzado.

Bonvolu noti, ke ekzistas ankaŭ la oficiala “velocipedo” (1a Oficiala Aldono), kiun (la vorton, ne la veturilon!  ;) oni ial uzas tre malofte.

Tiuj ĉi observoj montras, ke temas pri iom komplika temo. Unu rimarkindaĵo estas, ke – se oni ekirus la vojon uzi la formon “ciklo” kiel bazan vorton por tiaspecaj radoveturiloj kun aldonaj precizigaj elementoj, kiuj montras la nombron da radoj – tiam certe “ciklo” mem ne estu baze _biciklo_, sed pli vere tute ĝenerala vorto, kiu ne indikas la nombron da radoj. Tiam estus iom strange, se nura “ciklo” indikus du radojn, dum oni devus diri “unuciklo” pri unurada veturilo, kaj “triciklo” pri trirada. Menciindas ankaŭ, ke “ciklo” jam havas aliajn signifojn.

En la reala lingvo-uzado “bicikl-” estas neanalizebla radiko kaj ne nepre implicas la koncepton de “du radoj”. Ĉar la plej ofta tipo de biciklo estas durada, oni povas precizigi dirante, ekzemple, “trirada biciklo” – sed ankaŭ “durada biciklo”, se la kunteksto postulas tian precizigon. “Bicikla vojo” estas vojo por bicikloj unu-, du-, tri-, (kaj eventuale eĉ kvar-)radaj.

Tiuj, kiujn ĝenas la etimologia ligiteco de “biciklo” kun du radoj, povas uzi la oficialan formon “velocipedo”. Mi devas mencii, ke Iuj inter la konsultejanoj opinias, ke la la vorto “velocipedo” en Esperanto, same kiel en iuj gentaj lingvoj, havas arĥaikan kromguston aŭ uzeblas nur por nomi malnovegajn specojn de bicikloj. Tamen en aliaj lingvoj, ekzemple en la rusa kaj la franca, samradikaj vortoj signifas ĝuste tion, pri kio vi demandas. Nur la praktiko povos montri, kiu el la tendencoj efektive dominos en Esperanto – tia distingo, kompreneble, havas signifon nur kondiĉe, ke la formo “velocipedo” estos sufiĉe ofte uzata.

Tion, por kio vi proponas la vorton “ciklopado”, oni povas nomi “bicikla pado” aŭ “bicikla koridoro” (angle: bike/bicycle lane) plene konsciante, ke tie okaze povas aperi ankaŭ tricikloj kaj kelkaj aliaj tipoj de veturiloj.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer <lolozido-AdE [ĉe] yahoo [punkto] com> Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




“Ennovigismo”? “Rusofilio”?

Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer


DEMANDO [2011.04.14]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
————————————————————— 

Estimataj,
mi havas demandojn pri ĝusta formado de kelkaj neologismoj rilate al
sociaj temoj kaj eblaj sociaj projektoj.
* INOVACIO / NOVENKONDUKO / NOVIGADO / ENNOVAĴO
[en:][fr:] innovation
Mi ne certas pri uzebleco kaj sufiĉa komprenebleco de la natur(al)isma
vorto INOVACIO aŭ ĝia pli adaptita versio INOVO.
Ĝi troveblas ie en la reto – ekzemple jen –
esperantlingva Vikipedio, kiel alternativo de “novigo” :
http://eo.wikipedia.org/wiki/Novigo
la angla Viki-vortaro, surprize, sed ne en tiu Esperanta:
http://en.wiktionary.org/wiki/inovacio
ekzemple en alia Vikipedia artikolo: “armeaj inovacioj”
http://eo.wikipedia.org/wiki/Francaj_revoluciaj_militoj
kaj aperis iuj diskutoj pri ĝi kaj “la bona lingvo”, ankaŭ pri la ebla
adaptaĵo INOVO :
https://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/2375ffc912806413
https://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/c3981925670b646b
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/browse_thread/thread/95d947b259b20972
Vortaroj kutime mencias pli sĥemismajn alternativojn:
“novenkonduk(ad)o”, “novigado”, “ennovaĵo”, “ennovigema”
- ekzemple la Vikivortaro:
http://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_angla-Esperanta_i
Uzante la neologismon INOV(AC)IO, mi certus pli pri la vortfarado, ekz.
de adjektivoj kaj verboj.
Uzante la sĥemismajn variantojn, mi havus iajn dubojn. Ekzemple laŭ la
Vikivortaro oni tradukas la anglan “innovate” : “enkonduki nova(j)n
praktiko(j)n”. Tio estas mallerte uzebla, mi bezonus unuvortan esprimon: “novenkonduki”, “ennovigi” ?
Kaj kiel nomi eblan tiurilatan doktrinon aŭ politikon: ĉu eblas
“novenkondukismo”, “ennovigismo” ?
* KOINONIO kaj la morfemo KOINO-
“koinonia” = malnov-greka / helena vorto: “komunumo”, “socio”, “asocio”
Iam estus bezonate uzi vortojn derivitajn el tiu origina radiko.
Verŝajne ne eblas uzi la morfemon “kojno-”, ĉar ĝi jam havas sian
signifon en E-o.
Ĉu eble “koinonio”, “koino-” ?
Proponita socia unuo estas KOINOSFERO. Ĉu la morfemoj estus tiel
kunmeteblaj?
* POLITEIA
malnov-greka / helena vorto
ekzemple en kelkaj nacilingvaj Vikipedioj:
http://en.wikipedia.org/wiki/Politeia
http://pt.wikipedia.org/wiki/Politeia
http://sv.wikipedia.org/wiki/Politeia
Mi ne havas ideon kiel traduki ĝin en Esperanton.
– politio – politejo – politeo – politeio ?
* -FILIO
= inklino al certa kulturo
[en:]/[fr:] anglophilia/anglophilie, francophilia/francophilie,
russophilia/russophilie, germanophilia/germanophilie,
lusophilia/lusophilie
Ĉu eblas same aŭ simile uzi tiajn formojn en Esperanto?
– anglofilio, frankofilio (aŭ francofilio?), rusofilio, germanofilio,
lusofilio?
* ASOCI(IST)IKO
= proponota scienco pri asocioj, societoj, interna funkciado de
organizoj, civitanaj asocioj
Ĉu estas pli taŭga “asociistiko”, “asociiko” aŭ alia formo?


RESPONDO

Kara samideano, Bonvolu noti, ke la unua nocio en via listo havas kelkajn proksimajn (sed apartajn!) signifojn:

(1) enkonduk(ad)o de io nova; (2) tia novaĵo mem; (3) la strebo, tendenco aŭ emo enkonduki ion novan.

Jen kion ni proponas uzi por tiuj signifoj:

(1) novenkonduk(ad)o, novigado, enkonduk(ad)o de novaj metodoj k.s., ŝanĝo; (2) novaĵo, novenkonduk(aĵ)o, nova [...]-o; (3) novigado, ŝanĝo.

La formoj “ennov(ig)aĵo”, “ennovigema”, “ennovigi” per si mem, laŭ ni, ne esprimas sufiĉe klare tion, pri kio vi demandis.

La formon “inovacio” ni opinias balasta kaj nenecesa, ĉar la signifon de tiu ĉi nocio ja eblas esprimi uzante la vortelementojn jam ekzistantajn en Esperanto.

Kvankam la respektivaj vortoj iĝis en la lastaj jardekoj popularaj en multaj lingvoj, la rilataj nocioj mem ne estas novaj, kaj esprimi ilin eblas ankaŭ alimaniere: “revoluciigi”, “radikale ŝanĝi”, ktp.

Tio kondukas nin al la ĝenerala observo: tiu ĉi, kaj, kiom ni povas juĝi, la aliaj vortoj, pri kiuj vi demandas (krom “-filio”), ne estas terminoj (neambiguaj, klare difineblaj fakvortoj), kaj enkondukante ilin oni evitu tro “novigadi” la lingvon.

Ni rekomendas unue kontroli la uzadon de la “bonaj aŭtoroj”; sekve – se tiaj precedencoj ne ekzistas – provi esprimi la nocion per la jam ekzistantaj vortelementoj aŭ per ĉirkaŭskribo.

Nur escepte (kaj se temas pri efektive grava kaj klara nocio) Esperanto absorbas pruntadon de fremda “internacia” vorto. Tion oni prefere evitu rilate la modajn (pseŭdo)terminojn, kiuj iĝas popularaj en malvasta rondo kaj post kelka tempo iĝas malfavorataj pro tro- kaj mis-uzado.

La formoj “anglofilio”, “francofilio” (aŭ “frankofilio”), “rusofilio”, “germanofilio”, “lusofilio” ŝajnas al ni evitindaj, kaj eĉ pli evitindaj ŝajnus al ni formoj “anglofilo”, “francofilo” “rusofilo”,”germanofilo”, “lusofilo” – pro evidentaj kialoj.

Se ni devus esprimi tiujn nociojn, ni dirus “ŝato/adoro de aŭ simpatio pri/por francaj lingvo aŭ/kaj kulturo”, “ŝatanto/adoranto de /simpatianto pri ĉio franca”, “francemulo” k.s.

Bonvolu noti, ke niaimprese tiaj vortoj estas ĉiam malpli ofte uzataj en la gentaj lingvoj pro ambigueco: Ĉu “anglofilo” adorus ĉion anglalingvan aŭ nur britan, sed ne usonan, aŭ nur ĉion rilatan al Anglujo? Kio do pri aliaj anglalingvaj landoj? Kio pri la landoj, kie la angla estas unu el la kutimaj aŭ oficialaj lingvoj? Ĉu temas pri adoro de ĉio angla aŭ nur de lingvo aŭ ankaŭ/nur de la koncerna kulturo? Ĉu “grekofilo” amas grekan lingvon/kulturon/popolon/ tradiciojn de ĉiuj epokoj aŭ nur tiujn de klasika antikva (aŭ iu alia, ekzemple, nuna) periodo? La listo de tiaj ambiguaĵoj estas neelĉerpebla. Ĉu eble ĝuste tial la esperantistoj, plejparte erudiciaj kaj kosmopolitaj, apenaŭ sentas bezonon uzi tiajn malklarajn vortojn?

Pri KOINONIO, POLITEIA kaj ASOCI(IST)IKO neniu el ni estas tre informita, sed traduko laŭ la senco en la unuopa okazo ŝajnas la plej bona solvo por “Koinonio” (“komunumo” ŝajnas la plej ĝenerala) kaj “Politeia” (baza leĝo, reg-formo, ktp.). “Asoci(o)-scienco” ŝajnas esti tio, kion vi serĉas por “Asoci(ist)iko”.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer <lolozido-AdE [ĉe] yahoo [punkto] com> Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Kiel oni akordigu tempojn?

Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.04.20]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————

Kiu estas la ĝusta formo:

1)
a) Morgaŭ, kiam vi legos tiun artikolon, vi konstatos ke…;
b) Morgaŭ, kiam vi legis tiun artikolon, vi konstatos ke…

2)
a) Morgaŭ, kiam vi estos leginta tiun artikolon, vi konstatos ke…;
b) Morgaŭ, kiam vi estas leginta tiun artikolon, vi konstatos ke…

RESPONDO

Kara samideano,

La formoj (1a) kaj (2a) estas gramatike ĝustaj. La formoj (1b) kaj (2b) estas kontraŭregulaj kaj kontraŭtradiciaj.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer <lolozido-AdE [ĉe] yahoo [punkto] com> Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Kiel esperantigi proprajn nomojn?

Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.02.20]

Estimata samideano de la Akademio de Esperanto,

Mi kaj aliaj tri esperantistoj de urbo Manaus verkis la historion de
E_movado en tiu ĉefurbo kaj menciis kelkajn faktojn koncerne aliajn
urbojn de la ŝtato Amazono.

Bonvolu helpi nin rilate la esperantigadon de la portugallingvaj nomoj
de kelkaj urboj de la ŝtato Amazono:

Jen la originalaj nomoj:

Balbina (Esperante: Balbino);
Benjamin Constant (Benĵamin_Konstanto);
Careiro (Karejro);
Coari (Koario);
Eirunepe’ (Ejrunepeo);
Fonte Boa (Font-Boo);
Iranduba (Irandubo);
Itacoatiara (Itakoatiaro);
Manacapuru (Manakapuruo);
Manaus (Manaŭso);
Presidente Figueiredo (Prezidento_Figejredo);
Tefe’ (Tefeo).

Rimarko: presidente = prezidanto, ekzemple, de respubliko)

Ĉu ni esperantigis la supre menciitajn urbnomojn ĝuste?
Mi provis reteni la originalajn sonojn de la fonemoj.

RESPONDO

Kara samideano,

Niaimprese viaj esperantigoj de brazilaj urbonomoj estas ĝenerale taŭgaj.

La formo “Prezidento-Figejredo” estas iom kaporompa. Ĉu estas bone tiel nomi urbon? Urbo ne estas prezidento (nek prezidanto …) Ĉu eble indas uzi netradukan esperantigon “Presidentefigejredo” (aŭ “Prezidentefigejredo”)? Ni ne certas …

Bonvolu noti, ke inter la konsultejanoj, kiuj partoprenis en la preparado de tiu ĉi respondo, ne estis portugal-lingvano. Sekve nia opinio baziĝas nur sur ĝeneralaj principoj. Ni rekomendas, ke vi konsultu spertajn brazilajn esperantistojn kaj ricevu aprobon de viaj samlingvanoj.

Menciindas, ke ne estas klare, kial en la teksto de via demando aperas la signo “_” anstataŭ la pli kutima divido-streko “-”: ekzemple, “E_movado” anstataŭ la kutima mallongigo “E-movado”. Ni rekomendas uzi la kutiman formon de divido-streko (ekzemple, Benĵamin-Konstanto).

Cetere estas menciinde, ke la uzado de esperantigitaj propraj nomoj estas grava (kaj natura) en iuj kuntekstoj, sed ne en ĉiuj situacioj nepra, kaj en kelkaj eĉ evitinda (ekzemple, se oni sciigas sian nomon por aĉeto de flugbiletoj). Preskaŭ ĉiam (speciale, por neloka publiko) utilas mencii kaj la “oficialan” (neesperantan) formon de la nomo kaj la esperantigitan (aŭ almenaŭ proksimuman prononcon).

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer <lolozido-AdE [ĉe] yahoo [punkto] com> Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Ĉu “peti/demandi al iu” estas akceptebla?

Publikigita la 31an de Oktobro 2011 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2011.01.28]

Ĉu “peti al iu” / “demandi al iu” en la nuna lingvouzo estas jam
akcepteblaj? Kiam mi lernis Esperanton, oni insistis pri “peti ion de
iu”, “peti iun pri io”, kaj tiun uzon registras NPIV. Tamen, en
Kongreso de ILEI (Kubo, 2010), mi ofte aŭdis “peti al”/”demandi al”,
kaj eĉ skribis pri tio en Internacia Pedagogia Revuo. Lernolibroj
(Sartorato, McGill) uzas “demandi al”. Ĉu valoras la penon ankoraŭ
insisti ĉe miaj gelernantoj de Esperanto pri tiu punkto?
Ĉu tiujn uzojn oni baldaŭ en-PIV-igos, aŭ ne?

Mi scias, ke PIV ne estas la vortaro de la Akademio, sed ĝi fariĝis
aŭtoritato en nia internacia lingvo; ĝi estas LA referenco, kiun mi
uzas, kiam mi havas dubojn.

Dankon!

RESPONDO

Kara samideano,

En Esperanto, malkiel en lingvoj gentaj, la prepozicioj uzataj por verba regado ne estas rigide (kaj ofte arbitre) fiksitaj. La esperantaj prepozicioj havas multe pli klaran bazan signifon, tiel ke la elekto de sintaksa formo atribuas certan semantikan interpreton al la esprimo.

Tiurilate Esperanto estas pli elasta ol la gentaj lingvoj, ebligante specon de nuancigo ne kreeblan same facile en etnolingvoj. En unu Lingva Respondo Zamenhof deklaris, ke “instrui iun pri io” kaj “instrui ion al iu” estas same ĝustaj esprimmanieroj.

En petado rolas, krom la subjekto, la persono, al kiu la peto estas direktata, kaj la petaĵo. Oni povas doni al la persono la rolon de rekta komplemento, kaj al la petaĵo la rolon de “pri”-komplemento: peti iun pri io. Sed egale oni povas doni al la petaĵo la rolon de rekta komplemento, kaj al la persono la rolon de “al”-komplemento: peti ion al iu. Se ni komparas “peti” kun verbo, kiu esprimas ion pli fortan ol peto, nome “postuli”, ni trovas, ke ĝia plej normala konstruo estas “postuli ion DE iu”; alivorte, la postulaĵo estas esprimata kiel io, kio “de-iru” de la plenumonto. Tiel eblas konstrui ankaŭ “peti”: peti ion de iu. Eĉ eblas peti informon ĈE persono aŭ instanco.

Similan elekteblecon principe prezentas pluraj aliaj verboj: demandi iun pri io / demandi ion de/al iu; respondi demandon / respondi personon / respondi al demando / respondi al persono; danki iun pro io / danki iun por io / danki ion al iu.

Kaj, efektive, multaj el tiaj malpli kutimaj formoj aperas jam en la verkoj de Zamenhof (“peti ion de iu”, “demandi de iu ion”, “danki al iu”) kaj eĉ en la Fundamento de Esperanto (“peti de iu”).

La nuancigo tiel atingebla en Esperanto ebligas nuanco-riĉecon malgraŭ la relativa malmulteco de radikoj en Esperanto. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, la eblo elekti inter diversaj frazkonstruoj ne estas signo de ne-firmeco de la lingvo, sed de ĝia fleksebleco, elasteco kaj esprimpovo.

Kompreneble, ekzistas multaj faktoroj, kiuj influas tian kombineblon kaj la sencon de la kombinaĵoj. Jen, ekzemple, zamenhofaj ekzemploj, kiuj montras, ke “peti al iu” povas havi signifon tute alian ol “peti iun”:

“Se li jam venis, petu lin al mi.” (Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto)

“Mi petas vin sinjoroj, se vi estos en Peterburgo, mi petas, mi petas al mi.” (La Revizoro)

“Iru, petu al vi vazojn ekstere, de ĉiuj viaj najbaroj” (Malnova Testamento)

Tiaj ekzemploj ilustras, ke “peti al iu”, depende de la kunteksto, povas havi almenaŭ tri malsamajn signifojn! Tio estas unu el la eblaj klarigoj, kial “peti ion al iu” estas relative malofte uzata: ne temas pri apriora tabuo, tamen “bonaj aŭtoroj” senkonscie elektas formon, kiu subtenas klaran esprimadon de la intencita senco kaj malebligas misinterpreton.

Konklude: oni estu tre singardaj rilate pedantan insistadon pri la ĝusteco de nur unu frazkonstruo, anatemante ĉiujn aliajn eblajn konstruojn; tamen oni memoru, ke la libero de elekto ne estas absoluta: por klare esprimi sin oni devas eviti konfuzajn, misinterpreteblajn formojn.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer <lolozido-AdE [ĉe] yahoo [punkto] com> Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto