Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 11)

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi



Demando pri 'k' kaj 'ĥ'

Publikigita la 2an de Marto 2018 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2017-09-23]

Estimataj akademianoj,

Mi turnas min al vi pri la jena scivolaĵo.
Ekde mia esperantiĝo antaŭ du jaroj, mi renkontis vortojn uzatajn jen kun ĥo, jen kun ko.

Multon mi rekonas el la ĉeĥa lingvo, kie ĥo estas normale uzata. En Esperanto ambaŭ formoj ŝajnas esti akceptataj, 
kaj oni povas ilin trovi kune en la Akademia Vortaro (ĥemio kaj kemio, arĥeologio kaj arkeologio, arĥaismo kaj 
arkaismo).

Foje mi vidas pli novajn vortojn, kies ĥoaj formoj estas foje uzataj kaj troveblas ankaŭ en aliaj naciaj lingvoj.  
Tamen, serĉante la akademian vortaron, mi trovas nur la koajn formojn.  Jen kelkaj ekzemploj (kune kun la koncernaj 
fontoj):

Ĥloro (ReVo)
Ĥromosomo (ReVo)
Sĥemo (Gramatiko de Esperanto, M. Malovec, 1999)

Ĉu vi malrekomendus la uzon de tiuj ĉi vortoj, aŭ ĉu ili estas akcepteblaj?

La Akademio ja oficialigis koajn vortojn malgraŭ la longa ĉeesto de ĥoaj variaĵoj (ekzemple, arĥaismo, ĥemio). 
Ĉu oni povas uzi la ĥoajn variaĵojn kun la sama taŭgeco kiel la oficialigitaj koaj?

Aldone, unu samideano diris al mi, ke tia agado estus kontraŭ-fundamenta.  Ĉu tio estas vera?  
Se jes, ĉu tio ne validas ankaŭ pri la nun oficialaj koaj variaĵoj?

RESPONDO

Kara samideano,

Dankon pro via tre interesa kaj utila demando, kiu igas nin kunmeti sufiĉe da koncernaj informoj en unu loko kaj per tio, espereble, igi la aferon pli klara!

Unue, akceptu nian komplimenton pri la evidenta kaj impona progreso en via lingvoposedo en nur du jaroj!

Nin impresas ankaŭ tio, ke vi, tiel frue en via esperantisteco, rimarkis kaj ekesploris la nekoherecon, kiun granda parto de la lingvanaro ne rimarkas aŭ ignoras.


Ni komencu per skizo pri la historio de la fenomeno, kiun vi rimarkis.


En la komencaj jaroj de publika disvastiĝo de Esperanto la litero ĥo estis tute nature akceptata kaj uzata.

Granda plimulto de la tiamaj uzantoj sendube perceptis ĝin natura rimedo por konservi rekoneblon de internaciaj vortoj bazitaj sur antikvaj aŭ mezepokaj grekaj vortoj kaj morfemoj, kiujn la tiamaj rapide evoluantaj sciencoj kaj teĥnologio abunde uzis por krei novajn terminojn.

Tiu ĉi litero estas natura ankaŭ por esperantistoj, kies unua lingvo estas rusa, pola kaj aliaj slavaj, germana (kaj kelkaj aliaj ĝermanaj), hebrea, araba, persa, ĉina k.a.

Eĉ en la lingvoj angla kaj franca (kaj aliaj latinidaj) al tiu litero ekvivalentas literkombino "ch", kiu en multaj pruntitaj vortoj konvencie servas por indiki grekan, germanan, rusan, hebrean, gaelan ekvivalenton de la esperanta [ĥ].

Tamen iam en la evoluo de Esperantaj lingvo kaj komunumo, post la eklipso de periodo "rusa" per la periodo "franca", la litero kaj la sono "ĥ" rimarkeble malfavoriĝis.

Ne estas tute klare, kio plej efikis tion - ĉu nekutima kaj tipografie maloportuna aspekto de la litero "ĥ", aŭ tio, ke ĝi ne ekzistas en la baza "latina" kaj aliaj konataj alfabetoj kaj do ne ŝajnas sufiĉe "internacia", aŭ tio, ke ĝi estas malfacile kaj konfuze prononcebla por franclingvanoj (kaj iuj aliaj) aŭ relativa malofteco de tiu ĉi litero.

Tamen estas klare, ke iuj el tiuj faktoroj (aŭ ĉiuj kune) iom post iom kondukis al la eksmodiĝo de la litero ĥo: eksmodiĝo, laŭ ni, nur provizora, sed kun daŭro de kelkdek jaroj.

Dum la periodo de malfavoro okazis provoj anstataŭigi kelkajn esperantajn vortojn kun "ĥ" per vortoj, kiuj ne havas tiun literon: ekzemple, "kaoso" anstataŭ "ĥaoso", "koruso" anstataŭ "ĥoro" ktp.

Oni provis ope transformi tutan grupon da gravaj vortoj kun "ĥ", nome tiujn, kiuj enhavas la kombinon "rĥ" (arĥaismo, arĥitekturo, anarĥio ktp) sub la preteksto, ke tiu ĉi literkombino estas malfacilega por franclingvanoj, kiuj prononcas "r" en multaj pozicioj tre simile al la Esperanta sono [ĥ], kio efektive kreas malfacile prononceblan kaj malfacile distingeblan sonkombinon [ĥĥ].

Ĉar multaj el la koncernaj Esperantaj vortoj apartenas al la (tiutempe jam netuŝebla) Fundamento de Esperanto, tiamaj (kaj nunaj!) akademianoj ne povas proponi anstataŭigon.

Tamen en la koncerna akademia decido aperis permeso paralele kun rĥ-formoj (arĥaismo, arĥitekturo, monarĥo ktp) uzi rk-formojn (arkaismo, arkitekturo, monarko ktp).

Pli-malpli paralele okazis oficialigo de la k-variaĵoj de fundamentaj kaj jam oficialaj ĥ-vortoj, samtempa oficialigo de ambaŭ variaĵoj de ĥ-vortoj (kun "ĥ" kaj "k") kaj eĉ oficialigo de nur k-variaĵo (psikologo, psikologio, anaĥronismo).

Tio daŭris niaimprese ĝis la mezo aŭ fino de 1980aj jaroj (kvankam oni povas diskuti pri tiu ĉi takso), kiam komenciĝis pli kaj pli intensa reago kontraŭ la k-igado de ĥ-vortoj.

Nuntempe la obseda strebo eviti la literon kaj sonon "ĥ" siavice iĝis eksmoda, tamen ĝi lasis multajn spurojn en vortaroj, dokumentoj de la Akademio kaj en la vortuzado asimilita de la lingvanoj.

Ekzemple, la formoj "teĥniko" kaj "tekniko" estis samtempe oficialigitaj per la 3a Oficiala Aldono [3OA] al la Universala Vortaro, kaj tiel ili estas prezentitaj en la reta Akademia Vortaro.

Tamen, se oni konsultas la retan version de PIV, oni trovas la kapvorton "tekniko", dum la formo "teĥniko" eĉ ne estas menciita. Esence do, ĉi-rilate eĉ la plej popularaj vortaroj ne estas fidindaj.

Estas notinde, ke la distingo inter "ĥ" kaj "k" gravas por scienca nomenklaturo, ĉar ĝi povas ludi sencodistingan rolon inter la vortoj derivitaj de la grekaj " χ" kaj "κ" kaj tiel alporti etimologian rekoneblon kaj plian internaciecon.

Ekzemple,

χολή [ĥole] = galo: ĥolato, ĥoleata acido, ĥolecisto, ĥoledoĥo, ĥolesterolo ktp;

κóλλα [kolla] = gluaĵo: kolageno, kolodio, kolofono, kolojdo, kolostro ktp.

La greka χαλκός (ĥalko-) estas kupro, tute senrilata al la latindevena "kalko" (latine, "calx"); ĥalkolitiko estas kupra-ŝtona epoko, ne kalka-ŝtona (kiel pensigus "kalkolitiko"). La ĥalkogenoj aludas la kupran ercon, ĉar la ĥalkogenidojn oni trovas en metalaj ercoj (interalie en la kupra); la asociaĵo kun la kalcia karbonato, kiun kreas "kalkogeno", estas misgvida.

Ĥoreo estas la malsano "chorea" (latine); "koreo" estas genta nomo.

Bonvolu noti, ke ni ne insistas pri la aparta graveco de ĝuste tiuj ĉi ekzemploj, sed pri la principa sencodistinga valoro de apartigo de ĥo kaj ko.


La rezulto estas sufiĉe ĥaosa, kiam samtempe ekzistas


- vortoj, kiujn oni uzas senkondiĉe kun ĥo: ekzemple, fundamenta "ĥolero" (ĉar la fundamenta "kolero" jam havas tute alian sencon), "ĉeĥo" (pro la jam ekzistanta oficiala [1OA] "ĉeko"), fundamenta "eĥo" (ĉar "eko" estus homonimimo de derivaĵo de la fundamenta morfemo "ek"), fundamenta "ĥimero", Ĥamo (biblia nomo), Psiĥo (el greka mitologio) ktp;

- vortoj, kiujn oni uzas preskaŭ ĉiam kun ko (kvankam, etimologie, ĥ-formo estus tute natura): "karaktero" (eble pro tio, ke la franca vorto "caractère" ne konservis historian ekvivalenton de "ĥ", malkiel vortoj alilingvaj, ekzemple, rusa kaj angla); "psikologo" kaj "psikologio" (ambaŭ oficialigitaj per la 2a OA), "skemo" kaj "kloro" (ambaŭ oficialigitaj per la 4a OA), kiujn vi menciis ktp;

- vortoj, kiujn iuj uzas kun ĥo, aliaj kun ko: ĥemio/kemio, teĥniko/tekniko, meĥanismo/mekanismo ktp;

- ĥ-vortoj, kiuj ekhavis paralelan k-formon, tamen kun plia diferenco (ĥoro/koruso).


Cetere, la stato de oficialeco de tiuj paroj, kiuj ja ekzistas paralele, estas kaprica kaj unuavide arbitra:


   "ĥemio" estas fundamenta,
   "kemio" - oficialigita signife poste [8OA];
   "ĥaoso" estas fundamenta,
   "kaoso" - neoficiala;
   "ĥoro" estas fundamenta,
   "koruso" - neoficiala;
   "psikologo" estas oficiala [2OA],
   "psiĥologo" - ĝis nun ne oficialigita;
   kaj same pri "psikologio"/"psiĥologio"

ktp.


Kiel konscia lingvano uzu tiujn vortojn?


Eblas kelkaj pli-malpli logikaj sintenoj:

(A) Ĉiam uzi ĥ-formon, kiam eblas.

Tiu ĉi sinteno iĝas iom post iom pli populara en la lastaj ĉ 30 jaroj. Ĝia avantaĝo estas, ke plejparto de fundamentaj formoj estas ĥ-formoj.

Estas notinde, ke ne ĉiam eblas blinde sekvi la etimologian indikon. Kiel jam estas menciite, la vorto "karaktero" estas oficiala, dum "ĥaraktero" estas neoficiala kaj malofte renkontata. Ne estas klare, kion oni faru kun "psiĥo-vortoj" (tamen notindas, ke la sola koncerna fakulo-esperantisto, kiun ni konas, nomas sin "psiĥolingvisto", sed ne "psikolingvisto").

Necesas do esti iom singarda kaj atenta pri kelkaj periferiaj detaloj. Tamen se la lingva komunumo ĝenerale aŭ la Akademio unuecigus tiudirekte la uzadon kaj la nunan staton de oficialigo de la koncernaj vortoj, tia sinteno iĝus tre facila.

(B) Ĉiam uzi k-formon, kiam eblas.

Tiu ĉi sinteno, niaimprese, ĉiam pli eksmodiĝas. Eble eĉ pli grave, ĝi kondukas al amasa malprefero de fundamentaj radikoj, kio, verŝajne, estas neakceptebla al plejmulto de konsciencaj lingvanoj - inter ili, speciale akademianoj.

Havi tian sintenon tute konsekvence ne eblas, ĉar kelkaj ĥ-vortoj ne havas (kaj konjekteble jam neniam ekhavos) paralelan k-formon (bv vidi ĉi-supre);

(C) Por ĉiu individua vorto elekti la formon, kiu estas plej konvena laŭ certa logiko/strategio.

Tiu ĉi estas eble la plej nuancita sinteno, tamen, unue, ĝi estas ankaŭ la plej malfacila (ĉar necesas aparte parkerigi la elekton por ĉiu vorto), kaj, due, ankoraŭ ne ekzistas komune akceptita strategio aŭ sufiĉe plena listo de preferindaj formoj por ĉiuj radikoj: prepari tiujn estas tasko malfacila, konsiderante, ke diversaĝaj kaj diverstempe esperantistiĝintaj lingvanoj asimilis la uzadon tipan por diversaj fazoj de la kontraŭ-ĥoa tajdo kaj ke reviziado de propra lingvouzo, vorto post vorto, estas afero pena kaj malfacila.


Kion povus fari la Akademio de Esperanto?

Ĉu la Akademio povus iel plibonigi la situacion per prudentaj kaj pesitaj rekomendoj? Principe, jes.

La Lingva Konsultejo transdonas la rezultojn de sia analizado de la afero al la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro de la Akademio, kiu plu studos tiun ĉi aferon kun la celo eventuale aperigi novan rekomendon aŭ almenaŭ publikan klarigon, por instigi la esperantistojn fari konscian elekton de informitoj anstataŭ ensorbi hazardan kaj nekonsekvencan uzadon.


Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto


Kompleksa esprimo de reciprokeco

Publikigita la 22an de Januaro 2018 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2017-12-07]

Kiel vi esperantigus la sekvan anglalingvan frazon?

    ''We have never been to each other's country.''

Dankon pro via helpo!

RESPONDO

Neniu el ni iam vizitis la landon de la alia.

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Pri la vorto "selekto"

Publikigita la 22an de Januaro 2018 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2017-12-23]

Laŭ NPIV, "selekto" indikas nur ian genetikan elekton/apartigon aŭ nur teknikan elekton de frekvencondoj; male, mi vidis plurfoje "selektrespondo" kiam oni faras krucon sur la elektita respondo, antaŭselekto kiam oni el amaso elektas areton, el kiu poste oni elektas unu; selekto kiam oni kunigas teamon el multaj kandidatoj.

Mi vin demandas, ĉu "selekto" estas ĝusta en tiuj okazoj, aŭ ĉu oni devas uzi ĉiam nur "elekto".

Dankon pro la konsilo!

RESPONDO

La detala pridiskutado de tio, kiu(j)n senco(j)n la membroj de la Lingva Konsultejo atribuas al la vortoj "selekti" aŭ "selekto" evidentigis, ke temas pri tuta spektro da sencoj parencaj al diversaj sencoj de la verboj "(antaŭ)elekti", "filtri", "apartigi", "distingi", "determini", "nomumi" k.a.

Plej ofte menciitaj estis la sencoj, kiuj aperas en la evolu-teoria termino "natura selekto", agrikultura "selektado", anticipa elektado de kandidatoj por dungado, por sporta teamo aŭ elekto-kampanjo, "selektado" de varoj (ekzemple, vinoj) por proponi al kliento liston de plej taŭgaj rekomendindaĵoj.

Estas notinde, ke diversaj konsultejanoj opinias pli utilaj kaj konserveblaj malsamajn sencojn - probable, pro la influo de siaj fortaj lingvoj kaj pro aliaj faktoroj. Ne estas klare eĉ tio, ĉu la uzado de la verbo "selekti" implicas ĉefe elekton de io plej taŭga aŭ ne.

Post iom vigla diskuto pri tio, kio povus esti koncepte kohera kerna senco de tiu ĉi verbo, tiel, ke ĝi servu utilan sencodistingan semantikan funkcion, evidentiĝis, ke eĉ pri tio ne ekzistas komuna aŭ nature akordigebla interkonsento.

Kelkaj konsultejanoj emfaze asertis, ke ili entute ne vidas bezonon uzi tian kroman radikon, ĉar, laŭ ili, tute sufiĉas la verbo "elekti" kaj, laŭbezone, aliaj kutimaj esprimoj. Neniu energie oponis tiun ĉi vidpunkton.

Ni do ne vidas tendencon uzi la radikon "selekt-" en klara, kohera, sencodistinga maniero, kiu povus nature igi ĝin parto de la ĝenerala vortaro de Esperanto en koncepte klara rekomendinda senco. Male, tiu ĉi radiko plej verŝajne estus por multaj ŝajnamiko ("falsa amiko"), miskomprenota kaj misuzota pro malsimilaj sencoj de tiu ĉi "internacia" vorto en diversaj lingvoj.

Konforme al la mandato de la Lingva Konsultejo, tiu ĉi respondo ne estu interpretebla kiel iaspeca kategoria verdikto. Se, ekzemple, la sekcio pri ĝenerala vortaro estontece decidos pli profunde studi la uzadon por "selekti" (kion ajn tio signifu! ;) rekomendinda(j)n senco(j)n de la radiko "selekt-", oni ne konsideru tiun ĉi respondon precedenca obstaklo por tiaj studado kaj decido.

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto


Esperantigo de la nocio "rohinĝo"

Publikigita la 11an de Januaro 2018 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2017-12-18]

La redaktoroj kaj lingvaj reviziantoj de Monato ĝis nun ne venis al komuna starpunkto pri la esperantlingva nomo de tiu popolo:
Rohinjoj-rohingoj-rohinĝoj-rohingjoj ...

Ĉu la Lingva Konsultejo havas starpunkton ĉi-prie?

RESPONDO

La Lingva Konsultejo prikonsideris kelkajn eblajn esperantigojn (rohino, rohinjo, rohingo, rohingjo, rohinĝo, ruajngo...), inter kiuj du estis klare favorataj: "rohingoj" kaj "rohinĝoj" (neniun el la ceteraj serioze konsideris pli ol unu konsultejano).

La formo "rohingoj" enhavas ŝajnsufikson "-ing", kio por kelkaj konsultejanoj (sed ne ĉiuj) estas grava malavantaĝo (speciale, ĉar temas pri vorto malofta kaj malbone konata), sed la konsonanto /g/ aŭdeblas en pluraj nacilingvaj tradukoj de la popolnomo.

La formo "rohinĝoj" sonas kaj aspektas sufiĉe internacie, interalie pro proksimeco al la angla (kaj aliaj lingvoj), sed ĝi konjekteble devenas de la lingvo de popolo je la alia flanko de nuna konflikto.

La voĉdonado pri la prefero inter tiuj du formoj inter la membroj de la Lingva Konsultejo alportis jenajn rezultojn:

Por "rohinĝo": 7 voĉoj Por "rohingo": 5 voĉoj Sindetenis: 2

Jam post tio, al ni venis jena raporto de Bertilo Wennergren, konsultejano kaj la aŭtoro de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko:

"Mi nun estas en la Junulara Esperanto-Semajno, kie mi interalie aŭskultis prelegon pri sudorient-Aziaj lingvoj de la lingvisto kaj poligloto André Müller, kiu specialiĝis pri tiaj lingvoj. Li parolis interalie pri la Rohinĝa lingvo, nomante ĝin ĝuste tiel. Tio por mi metis finon al la diskuto."

Do, bazite sur la ĝisnunaj informoj kaj konsideroj je nia dispono, la radiko, kiu plej taŭgas por unuecigi uzadon, estas "rohinĝ-".

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Esperantigo de "lollipop"

Publikigita la 08an de Novembro 2017 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2017-09-23]

Ĉu ekzistas en Esperanto vorto por nomi platbombonon, kiun oni tenas per stangeto kaj kiu estas konata en la angla 
kiel "lollipop", en Kubo kiel "chambelona" kaj en Hispanio kiel "piruleta"? Ĉu eble "platbombono" aŭ eĉ "lolipopo"?

RESPONDO

Kara samideano,

La konsultejanoj estas unuecaj en tio, ke ne valoras rekte kopii alilingvan nomon kiel "lolipopo", kiu ne estas senpere komprenebla. Tro facilanima pruntado de alilingvaj vortoj por vasta nombro da neesencaj variaĵoj de ĉiutagaj realaĵoj rapide igus nian lingvon rubejo plena je efemeraj balastaĵoj.

Inter kelkaj pure esperantaj formoj, kiujn ni renkontis, "lekbombono" ŝajnas la plej taŭga, mallonga kaj elvoka formo, kiun ni rekomendas al vi.

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Ĉu eblas uzi la vorton vokacio?

Publikigita la 19an de Majo 2017 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2016-04-12]
Estimataj,

Mia demando:

Ĉu eblas uzi la vorton “vokacio” anstataŭ “alvokiĝo”; mi legis, ke ĝi estis uzata en la revuo “Dia Regno”.

Mi antaŭdankas al vi!
Tutkore via!

RESPONDO

Kara samideano,

Principe, neniu povas malpermesi al vi uzi tiun ĉi vorton. Tamen, se vi demandas, ĉu la Konsultejo de la Akademio de Esperanto rekomendas tiun ĉi radikon, tiam mi volas informi vin, ke neniu konsultejano esprimis subtenon por ĝi.

Ni havas la impreson, ke tiu ĉi vorto ne alportas ian valoron: ĝi ne enkondukas gravan sencodistingon kaj ne estas pli klara ol la kutimaj vortoj "(al)vok(iĝ)o", "vokiteco" ks. La fakto, ke ĝi estas apenaŭ uzata, eĉ se ĝi eventuale aperis en iu periodaĵo relative ofte, apogas nian opinion.

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Ĉu adjektivo aŭ adverbo kun frazo?

Publikigita la 14an de Aprilo 2017 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2016-03-25]

Saluton estimataj!

Kiu el la jenaj du frazoj estas ĝusta?

       (A) Estas strangA, ke li restis tiom trankvila.
       (E) Estas strangE, ke li restis tiom trankvila.

Mi antaŭdankas vin pro la respondo!

RESPONDO

Kara samideanino,

Ĝusta estas la frazo (E).

La modelon por la uzado de adverbo en tiaspecaj frazoj diktas la Fundamento de Esperanto, kie, en §7 de la Ekzercaro, aperas frazo "Resti kun leono estas danĝere", kaj la reala lingvouzado, kiu estas tute stabila kaj sendisputa pri "X-i estas Y-e" kaj "estas X-e, ke ...". Ekzemple, parolturno "estas necese, ke", gramatike identa al via frazo (E), dufoje aperas en la Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto.

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Propono pri landnomoj

Publikigita la 1an de Marto 2017 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2016-11-15]

Gekaraj,

Mi sendas al vi proponon cele al pli logika sistemo de landnomoj.
La nunan nelogikan sistemon bazitan sur naciaj lingvoj mi trovas ĝena.
Bonvolu konsideri mian proponon!  Mi scias, ke tiu ĉi listo ankoraŭ
povas esti plibonigita, sed se ĝi instigos al pripensado pri la nuna
sistemo, mi jam estos kontenta.  Kaj mi certas, ke esperantistoj
plu plendos kaj eĉ pli terure ĝenos vin ĝis establiĝos pli logika solvo.

RESPONDO

Kara samideano,

Bedaŭrinde via propono estas nur unu el multegaj similaj proponoj, kiuj aperadis dum pli ol jarcento, kaj, kiel vi ĵus demonstris, plu aperadas. Ĉiu proponinto opinias sian proponon definitiva solvo por raciigi la sistemon de landnomoj. Tiaj proponoj, eĉ se bonaj en si mem, neniam estas akceptataj de ĉiuj esperantistoj.

Estas ekstreme malprobable aŭ eĉ tute maleble, ke via propono ĝuos pli bonan sorton ol la multaj antaŭaj proponoj, kiuj ĉiuj malsukcesis. Eĉ se ĝi gajnus kelkajn adeptojn, ĝi nur aldonus plian tavolon de konfuzo al la jam konfuza situacio, ĉar iuj homoj aplikus ĝin, dum la plejmulto certe preferus resti ĉe la jam uzata sistemo.

Tial ni bedaŭras, ke ni ne povas preni vian proponon en konsideron. Anstataŭe ni ĝentile konsilas al vi legi la lastan rekomendon de la Akademio pri la landnomoj, kaj konsekvence apliki ĝin:

http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html

En tiu ĉi dokumento vi trovos analizon de la problemo, detalajn rekomendojn kaj pravigon de la kialoj por ĝuste tiaj rekomendoj.

Fine, ni volas atentigi vin pri tio, ke la ekzisto-celo de la Lingva Konsultejo de la Akademio estas respondi demandojn pri la efektive ekzistanta kaj uzata lingvo, sed ne konsideri proponojn pri ŝanĝoj, reformoj aŭ plibonigoj. Alivorte, la Lingva Konsultejo helpas per konsiloj, sed ne faras decidojn.

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer, Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Interjekcioj, sonimitoj kaj humor-vinjetoj

Publikigita la 10an de oktobro 2016 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2016.02.08]

Karaj samideanoj,

1. Mi ofte komunikas per retaj babilejoj aŭ per mallongaj
mesaĝoj en vatsapo, tvitero aŭ per sms. Oni tie foje
uzas bildetojn (ekzemple de dezegnitaj vizaĝoj) por
komprenigi per kiu emocio oni intencas diri la skribitan.
Tion oni evidente povas uzi ankaŭ en Esperanto.

2. Krome oni ofte uzas literkombinon por esprimi, ekzemple,
ridon. En la brazil-portugala por tio oni uzas "kkkkkkkkkk",
en la hispana "jejejejeje", en la angla "hehehe", en la
germana aŭ sveda "hahahaha" ktp.  Kion oni uzas en
Esperanto? La tradiciaj interjekcioj ho kaj ha ja havas aliajn
signifojn.

3. Ĉu ie ekzistas superrigardo pri aliaj tiaj esprimoj?
Ekzemple, la angla aŭ germana "blablabla", kio
signifas tro adan kaj eble sensencan paroladon.


RESPONDO

Kara samideano,

1. La bildetoj, pri kiuj vi parolas, plejparte ne apartenas al normala lingvaĵo kaj servas kiel apartaj signaj sistemoj ekster la tradiciaj homaj lingvoj; kutime la samaj bildetoj estas uzataj per lingvanoj de malsamaj lingvoj. Tiaj signaj sistemoj apenaŭ havas ian gramatikon en la kutima senco aŭ normigitan prononcadon. La Akademio ne okupiĝis pri tiaj sistemoj, kaj estas dubinde, ke estas dezirinde, ke ĝi oficiale okupiĝu pri ili.

Tamen estas oportune havi nomojn por iuj el la plej kutimaj inter tiaj bildetoj. Kelkaj tiaj nomoj estis proponitaj en la jam klasika Komputada Leksikono de akademiano (kaj membro de la Lingva Konsultejo) Sergio Pokrovskij:

- mienvinjeto (emoticon)
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/ME.html#MIENVINJETO
- ridmieno (smiley) = :-), Unikode ☺
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/RI.html#RIDMIENO
- vemieno, frowney face, ☹ :-(
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/V.html#VEMIENO
- grimac(vinjet)o, wry face, :-/ (tordita buŝo)
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/G.html#GRIMACVINJETO
- palpebrumo ;-) (half-smiley, semi-smiley, winkey face)
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/P.html#PALPEBRUMO

2. Pri iuj el la literkombinoj de la tipo, kiun vi mencias, ne estas klare, ĉu ili entute apartenas (aŭ apartenu) al normala lingvaĵo aŭ servas nur kiel konvenciaj nurskribaj bildigoj. (Ĉu, ekzemple, la brazila "kkkkkkkkkk", kiun vi citas, entute estas prononcebla?)

Tamen multaj aliaj estas aŭ internacie kompreneblaj aŭ simple jam tradiciiĝintaj sonimitoj aŭ interjekcioj, kaj ili aperas en Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj.

3. Jes, tiaj superrigardoj de interjekcioj ekzistas. Unu tia listo aperas en la 17a leciono de la tre populara "Vojaĝo en Esperanto-lando". Jen ĝi, kompleze de la aŭtoro, akademiano (kaj membro de la Lingva Konsultejo) Boris Kolker:

Interjekcioj estas ekkrioj, kiuj esprimas sentojn. Jen la listo de multaj interjekcioj: aĉ! (malkontento), a ha! (ekrimarko de io), aĥ! (forta miro aŭ bedaŭro), aj! (subita sufero aŭ tre viva ĝojo), ba! (nekredemo), baj... baj... (endormigo de infano), brr! (frostiĝo aŭ abomeno), ĉit! (silentigo), eh! (alvoko de atento; bedaŭro, riproĉo), e he! (ekkompreno), ej! (dubeto aŭ milda malaprobo), ek! (alvoko al komenco de ago), fi! (naŭzo aŭ mallaŭdo), for! (forpelo), fu! (laciĝo), ha! (ekmiro), ha ha! (kompreno, viva doloro, ironio, rido), ha lo! (telefona alvoko), he! (alvoko de atento aŭ ironia kontraŭdiro), hej! (kuraĝigo), hi hi (nerva aŭ knabina rido), hm! (dubo, pripensemo), ho! (viveco de sento), ho-la! (alvoko de atento), hop! (subita salto), hot! (antaŭenirigo de ĉevalo), hu! (ektimo aŭ tediĝo), huj! (subita sufero), hura! (tre viva ĝojo aŭ aprobo), huŝ! (fortimigo de besto), mm! (pripensemo, serĉo de konvena vorto), nu! (instigo al parolo, plifortigo de esprimivo, koncedo, konsento, surprizo), nu-nu! (miro aŭ dubo), o ho! (surprizo), oj! (bedaŭro aŭ subita sufero), o kej! ("en ordo", "bone"), pa, pa! (senzorgeco), stop! (haltigo), ts! (silentigo), ve! (bedaŭro, doloro).

Aliaj listoj troveblas en la Interreto: vidu, ekzemple, jenan artikolon en Esperanta Vikipedio:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Mallongigoj_uzataj_en_babilejo

Tamen bonvolu atenti, ke niasperte tiuj ĉi mallongigoj apenaŭ estas uzataj.

"Blablabla!" aŭ "blabla!" (tiel ĝi aperas en PIV), pri kiu vi demandas, estas niaopinie akceptebla sonimito, kvankam ne estas tute klare kiom vaste ĝi estas uzata kaj komprenata.

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Subjekta predikativo kun infinitivo

Publikigita la 26an de Septembro 2016 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2016.03.13]
Estimata Prezidanto, estimataj Akademianoj,

Mi skribas al vi pri gramatika dubo. Por prezenti ĉi tiun dubon, mi volus citi unu frazon eltiritan el PIV:

(1)  "Rubikon/o: Rivereto, inter la Roma teritorio k la Cisalpa Gaŭlio (12°26’E, 44°10’N), kiun transpaŝi estis malpermesite al armitaj legioj"

En la subfrazo aperas subjekta predikativo kun infinitivo. Nu, la Fundamento de Esperanto enhavas jenan ekzemplon, sed kiel
sendependan frazon: Resti kun leono estas danĝere (§7)

Ĉu oni rajtas uzi subjektan predikativon kun infinitivo ene de subfrazo?
Kia estas la opinio de la Akademio?

Ĉu ne estus pli bone anstataŭigi la PIV-an difinon jene:

(2)  "[...], kies transpaŝo estis malpermesita al armitaj legioj"?

Mi antaŭdankas vin por via atento.
Korajn salutojn!


RESPONDO

Kara samideano,

La frazo el PIV, kiun vi citas, estas iom malsimpla, sed gramatike plene ĝusta.

Ne ekzistas regulo, kiu limigas la eblon uzi tiajn konstruojn al ĉeffrazoj. Pli ĝenerale ŝajnas, ke en Eo ne ekzistas reguloj, kiuj aplikiĝas specife al subfrazoj. La sola distinga trajto de subfrazo, kiu ebligas tiel nomi iun vortgrupon, estas la subordiga vorto, kiu enkondukas ĝin.

Zamenhof uzis en Dua Libro frazon samspecan kun frazo (1):

(3) Anstataŭ provi praktike (KION FARI ESTAS TRE FACILE), ĉu la lingvo [...] taŭgas por internacia kompreniĝo [...]

La frazo (2), kiun vi proponas, principe estas malpli klara, ĉar ne eblas senplie scii, ĉu "kies" (= "de kiu") esprimas la sencan subjekton aŭ la sencan objekton de "transpaŝo". La origina formo kun "kiun transpaŝi" estas tiurilate tute senduba. Praktike tamen ambaŭ manieroj estas pli-malpli egale uzeblaj, kiam ili ne kaŝas plursencecon.


Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto