Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 11): Malsamoj inter versioj

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi
(Forviŝis la tutan enhavon el la paĝo)
Linio 1: Linio 1:
* Reiru al la [[Ĉefpaĝo]]

=== Kiu mordas kiun? ===

Publikigita la 19an de Majo 2015 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2015.05.09]

Kiam oni diras “la mordo de la hundo”, ĉu tio signifas,

ke la hundo estas mordanta au mordata?

Dankon!

'''RESPONDO'''

Kara samideano,

La prepozicio “de” estas tre vastasenca. Principe, depende

de la kunteksto kaj situacio, eblas ambaŭ signifoj, pri kiuj

vi demandas. Ekzistas pluraj manieroj eviti tian ambiguecon,

se oni celas klarecon.

Estas notinde, ke tiaspeca plursignifeco ekzistas ne nur

en Esperanto, sed en multegaj aliaj lingvoj. Ĝi estis bone

konata jam dum la klasika antikveco.

Preskaŭ ĉiu gramatika priskribo de Esperanto traktas tiun

ĉi temon. Jen referenco al la koncerna loko en la rete

konsultebla Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de

akademiano (kaj membro de la Lingva Konsultejo) Bertilo

Wennergren:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/de/aga_o-vorto.html

Amike,

-Aleksandro

Alexander Shlafer

Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

=== “Mia amiko”? “Amiko mia”? ===

Publikigita la 24an de Aprilo 2015 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.10.05]

1. Ĉu oni povas uzi posedan pronomon post substantivo

en ordinara Esperanto (ne en beletristiko)?

2. Ĉu la sekvanta frazo estas ĝusta?

Amiko mia venu al mi!

'''RESPONDO'''

1. Jes, oni povas meti posedan pronomon post substantivo.

Inter la formoj “mia amiko” kaj “amiko mia” ekzistas stila

aŭ fokusa diferenco, kiun oni povas uzi ne nur en beletristiko,

sed ankaŭ en ĉiutaga, scienca kaj aliaj parol-formoj.

2. La frazo

''Amiko mia venu al mi!''

estas gramatike senerara.

Ni ne povas konfirmi, ke ĝi estas “ĝusta” en la senco, ke ĝi

esprimas la intencitan sencon, ĉar ni ne scias, kion oni

intencis esprimi per tiu ĉi frazo.

Ekzemple, la frazo, pri kiu vi demandas, kaj la frazo

''Amiko mia, venu al mi!''

havas malsamajn sencojn. La senco-diferenco estas simila

al la diferenco inter la frazo

''Dio savu nin!''

kiu esprimas ĝeneralan deziron, ke io okazu, kaj la frazo

''Dio, savu nin!''

kiu esprimas rektan peton/postulon (aŭ preĝon).

Amike,

-Aleksandro

Alexander Shlafer

Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

=== Kiel esperantigi la anglajn terminojn “hydrogen peroxide” kaj “shungite” ===

Publikigita la 24an de Aprilo 2015 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2015.02.22]

Mi ne povas trovi Esperanto-tradukon de la anglaj vortoj

“hydrogen peroxide” (kemia substanco uzata en medicino)

kaj “shungite” (mineralo de Karelio). Ĉu vi povus helpi al mi?

'''RESPONDO'''

La respondo pri H2O2 troveblas kaj en Vikipedio kaj en la (reta) PIV2:

PEROKSIDO. oksido, kies oksigen-enteno estas pli granda ol tiu

de la plej kutima oksido: hidrogena peroksido (aŭ oksigena

akvo), H2O2; natria oksido (Na2O), natria peroksido (Na2O2);

peroksidoj estas ofte malstabilaj k facile malkomponiĝas al

normala oksido k libera oksigeno.

La mineralo klare devas esti “ŝungito”, laŭ la loknomo «Шуньга́»,

bg Шунгит

cs Šungit

de Shungit

en Shungite

fr Shungite

hu Sungit

pl Szungit

ro Shungit

ru Шунгит

uk Шунгіт

Amike,

-Aleksandro

Alexander Shlafer

Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

=== Kiel esperantigi la anglajn esprimojn ''“Wellness Center”'' kaj ''“wellness weekend”''? ===

Publikigita la 16an de Oktobro 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.10.03]

Kio estas la Esperanta traduko de “Wellness Center” aŭ

“wellness weekend”?

'''RESPONDO'''

“Centro de Bonfartigo” (aŭ “Bonfartiga Centro”) kaj

“bonfartiga semajnofino” respektive. Tiaj tradukoj

estas, laŭ ni, lingve ekvivalentaj al la anglalingvaj

esprimoj el via demando, kvankam evidente malpli kutimaj.

Eble indas mencii, ke oni ne opiniu, ke tiaj mallongaj esprimoj

estas (aŭ devas esti) plenaj kaj detalaj priskriboj de la nocioj,

pri kiuj vi demandas kaj kiuj, krome, signife varias laŭ landoj

kaj (sub)kulturoj. Ili ja povas servi kiel konvenciaj etikedoj

same en Esperanto, kiel en la angla.

Amike,

-Aleksandro

Alexander Shlafer

Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

=== Pri “do” kaj “ja” ===

Publikigita la 17an de Septembro 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.09.04]

D-ro Alexander Shlafer

Sekcio Lingva Konsultejo de la AdE

Saluton, estimata s-ano!

Mi kontaktas vin pro la afero, pri kiu mi tre bezonas helpon:

kiam kaj kiel mi devas uzi la konjunkcion “do” kaj la adverbon “ja”?

Mi scias la signifon de tiuj du vortetoj hispanlingve,

sed, kiam mi provas ekuzi ilin mi sentas min malkomforta

kaj sendecida; mi ne trovas la ĝustan momenton

por aligi ilin al mia parolado aŭ skribado; estas malfacile

por mi enigi ilin en frazon – tio okazas neglate al mi.

'''RESPONDO'''

Kara samideano,

La uzado de tiuj du vortetoj estas bone klarigita en Plena Manlibro

de Esperanta Gramatiko (PMEG) de Bertilo Wennergren:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/ceteraj/do.html

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/ceteraj/ja.html

Amike,

-Aleksandro

Alexander Shlafer

Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

=== Kial ĉapelitaj literoj ne havas apartajn sekciojn en la vortaro de la Fundamento? ===

Publikigita la 17an de Septembro 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.08.31]

Saluton!

Mi havas demandeton, kiun vi espereble povos respondi.

En la unua libro, unuaj vortaretoj kaj lernolibroj la ĉapelitaj

literoj ĉiam kiel estas en memstaraj sekcioj en la vortaroj

aŭ vortaretoj. Kial do en la Fundamento ili estas kunigitaj

en la sama sekcio kun la respektivaj neĉapelitaj literoj?

'''RESPONDO'''

Kara samideano,

Tio efektive ŝajnas stranga – eĉ kaprica! – unufoja elekto

de Zamenhof.

En ĉiuj versioj de la Unua Libro Zamenhof rezervis por ĉiu

Esperanta litero apartan sekcion. Poste en la Universala

Vortaro li uzis la sistemon, pri kiu vi demandas, kaj post

tio nek Zamenhof, nek iu alia apenaŭ revenis al tiu nekonvena

vortaranĝo.

Ni povas nur konjekti, kial okazis tiu unufoja decido, tamen

nun la afero apenaŭ gravas – ĝi estas nur historia kuriozaĵo.

Amike,

-Aleksandro

Alexander Shlafer

Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto

== '''Al la [[Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 10)]] ->''' ==

Kiel registrite je 07:58, 17 Aŭg. 2016