Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 10)

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi


Kiu mordas kiun?

Publikigita la 19an de Majo 2015 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2015.05.09]

Kiam oni diras “la mordo de la hundo”, ĉu tio signifas,
ke la hundo estas mordanta au mordata?

Dankon!

RESPONDO

Kara samideano,

La prepozicio “de” estas tre vastasenca. Principe, depende de la kunteksto kaj situacio, eblas ambaŭ signifoj, pri kiuj vi demandas. Ekzistas pluraj manieroj eviti tian ambiguecon, se oni celas klarecon.

Estas notinde, ke tiaspeca plursignifeco ekzistas ne nur en Esperanto, sed en multegaj aliaj lingvoj. Ĝi estis bone konata jam dum la klasika antikveco.

Preskaŭ ĉiu gramatika priskribo de Esperanto traktas tiun ĉi temon. Jen referenco al la koncerna loko en la rete konsultebla Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de akademiano (kaj membro de la Lingva Konsultejo) Bertilo Wennergren:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/de/aga_o-vorto.html

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Kiel certigi kiu kiun mortigas

Publikigita la 15an de Majo 2015 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2015.04.22]

Estimataj,

“Tiu estas la viro, kiun mi vidis lin mortigi.”

Ŝajne la ĉi-supra frazo estas ambigua
(ĉu la viro mortigis lin, aŭ li mortigis la viron?),
kaj ankaŭ estas fremda strukturo al pluraj lingvoj,
ekzemple la slavaj.
Do, ĉu ĝi estas bona kaj konsilinda Esperanto?
Se ne, kiajn alternativojn ni uzu?

Antaŭdankon pri eventuala respondo!

RESPONDO

Kara samideano,

Ĉiuj gramatikaĵoj en la frazo, pri kiu vi demandas, estas, per si mem, tute akcepteblaj.

La fakto, ke iu Esperanta gramatikaĵo estas fremda al pluraj lingvoj (eĉ se temas pri lingvoj, kiuj havis fortan influon je la formiĝo de Esperanto), ne signifas, ke ili ne estas plene akcepteblaj en Esperanto. Jam delonge Esperanto estas matura kaj aŭtonoma lingvo.

Iom modifita vortordo igus vian frazon klara:

Tiu estas la viro, kiun mi vidis mortigi lin.

Tion oni kutime faras por elimini ŝancon de ambigueco, pri kiu vi demandas, t.e. la malprobablan (sed teorie eblan) interpreton

Tiu estas la viro, kiun mi vidis mortigata de la akuzito.

alivorte (samsence, sed pli elegante):

Mi vidis, ke li mortigas tiun ĉi viron.

Estas ankaŭ multaj aliaj manieroj klare esprimi tiun ĉi sencon. Via origina frazo estus tre mallerta (kaj evitinda) maniero esprimi tiun ĉi sencon – plej probable, la aŭskultanto/leganto eĉ ne konjektus, ke tiu ĉi estas la intencita senco, sed aŭtomate komprenus la frazon kiel

Tiu estas la viro, kiun mi vidis mortigi lin.

Memkompreneble, la implicitaj kunteksto kaj situacio devus esti tiaj, ke ne estas dubo, kiu estas “li” en la frazo.

Se oni havas dubon pri tio, ĉu la frazo klare esprimas la intencitan sencon, oni ĉiam povas igi la sencon pli eksplicita. Ekzemple,

Tiu estas la viro, kiun mi vidis mortigi preterpasanton. Mi mem vidis, kiel tiu ĉi viro mortigas mian amikon. La akuzito mortigis tiun ĉi viron en mia ĉeesto.

ktp.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Kiel esperantigi la anglan verbon “to survive”?

Publikigita la 13an de Majo 2015 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2015.03.24]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————
Saluton!
Mi nenie povas trovi tradukon de la angla vorto “survive”.
Ĉu “vivresti” taŭgas?

RESPONDO

Kara samideano,

La angla vorto “survive” havas plurajn signifojn kaj povas, depende de kunteksto, akiri pliajn kromsignifojn. Vi ne klarigas pri kiusenca uzo de la vorto “survive” kaj en kiu kunteksto temas. Demando tiom ĝenerala igus nian respondon nedigesteble longa.

Jen, anstataŭe, kelkaj esperantigoj de la angla “survive” sen detala klarigado pri sencodistingoj:

transvivi postvivi plu vivi / vivi plu

Estas facile trovi multajn ilustrajn ekzemplojn en rete haveblaj vortaroj kaj tekstoj, kaj tiel lerni kiel la bonaj aŭtoroj lerte nuancigas siajn pensojn per trafa elekto de unu el la haveblaj esprimoj. Unu oportuna loko por serĉado estas la korpuso de Esperantaj tekstoj (kun propra rafinita serĉilo) disponigita de nia kolego-konsultejano akademiano Bertilo Wennergren:

http://tekstaro.com/

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Kiel esperantigi la anglajn terminojn “hydrogen peroxide” kaj “shungite”

Publikigita la 24an de Aprilo 2015 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2015.02.22]

Mi ne povas trovi Esperanto-tradukon de la anglaj vortoj
“hydrogen peroxide” (kemia substanco uzata en medicino)
kaj “shungite” (mineralo de Karelio). Ĉu vi povus helpi al mi?

RESPONDO

La respondo pri H2O2 troveblas kaj en Vikipedio kaj en la (reta) PIV2:

PEROKSIDO. oksido, kies oksigen-enteno estas pli granda ol tiu
de la plej kutima oksido: hidrogena peroksido (aŭ oksigena
akvo), H2O2; natria oksido (Na2O), natria peroksido (Na2O2);
peroksidoj estas ofte malstabilaj k facile malkomponiĝas al
normala oksido k libera oksigeno.

La mineralo klare devas esti “ŝungito”, laŭ la loknomo «Шуньга́»,

bg Шунгит
cs Šungit
de Shungit
en Shungite
fr Shungite
hu Sungit
pl Szungit
ro Shungit
ru Шунгит
uk Шунгіт

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Gramatika eraro

Publikigita la 25an de Aprilo 2015 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.12.07]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————

Karaj gesinjoroj,

mi ĵus legis la enkondukon al “La Mortula Shipo”
(esperantigita de Hans-Georg Kaiser kaj eŝutebla kiel e-libro).
Leginte la frazon “Mi ne pensas, ke tiuj romanoj plej bone estas,
kiuj postlasas…” (p. 19) mi iomete miris, ĉar oni ja atendus ne
adverbon, sed adjektivon (plej bonaj estas), pro tio, ke la rilata
vorto estas “romanoj”. Mi serĉis en mia gramatiklibro kaj rete,
ĉu tiu ĉi uzo estas iu speciala kazo, sed mi trovis nenion.
Chu Vi povus klarigi la uzon au ĉu vi opinias, ke la frazo estas
erara? Mi ege ĝojus ricevi vian respondon retpoŝte.

Koran dankon kaj la plej bondezirajn salutojn!

RESPONDO

Kara samideano,

Vi tute pravas. La frazo, kiun vi citas enhavas eraron, kiun vi tute ĝuste diagnozis.

La gramatike ĝusta formo de la erara parto de tiu ĉi frazo devus esti “plej bonaj estas tiuj/tiaj romanoj, kiuj …”.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Akuzativo nedeviga?

Publikigita la 24an de Aprilo 2015 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.12.05]

Al la Konsultejo de Akademio de Esperanto
—————————————————————

Karaj respektindaj samideanoj, saluton!

Jen mia demando: por la akuzativa kazo en Esperanto,
ĉu oni ne povus uzi aliajn gramatikajn formojn anstataŭ
la N-finaĵo? Ekzemple, oni povas diri “mi amas al vi”
anstataŭ “mi amas vin”. Por multaj esperantistoj ne estas
facile memori, kiu verbo estas transitiva kaj kiu netransitiva.

Se oni diras: “Li konfesis la vero al sia patro”, ĉu tiu frazo
ne estas komprenebla? Mi akceptas, ke la N-finaĵo estas
necesa en kelkaj kazoj, sed, ĉu ne estas eble simpligi
la aferon?

RESPONDO

Kara samideano,

Unue, bonvolu noti, ke, lernante verbon, oni komprenu ĝian sencon, inkluzive tion, kio estas la rola senco de ĝia subjekto, kiujn aliajn rolojn povas regi la verbo kaj kiuj estas iliaj respektivaj sencoj. La scio, ke la verbo estas transitiva (aŭ netransitiva) per si mem ne rivelas ĝian sencon kaj modelo(j)n de ĝia uzado.

Due, ni devas kategorie diri, ke la uzado de la akuzativo laŭ la normo difinita en la Fundamento de Esperanto estas senkondiĉe deviga. Tial la frazo

  • Li konfesis la vero al sia patro

estas tutsimple gramatike erara kaj neniel akceptebla. Kial? Ni provu klarigi tion.

Estas vere, ke ekzistas verboj, kiuj permesas plurajn modelojn de regado (kun aŭ sen malsamaj sencoj aŭ senconuancoj): “sciigi iun pri io” aŭ “sciigi ion al iu”; “kredi iun”, “kredi ion pri io”, “kredi je iu/io”; “peti ion”/”peti iun pri io” ktp.

Ĉi tie temas pri alternativoj, neniam pri simpla ellaso de la akuzativa finaĵo.

Ni opinias, ke, serioze pripensinte la aferon, oni neeviteble konkludas, ke la ideo igi la akuzativan finaĵon nedeviga ne nur ne povus “simpligi la aferon”, sed neeviteble igus nian lingvon malpli klara kaj malpli simpla. En la lingvoj, kiuj ne markas frazrolojn per apartaj rol-markiloj (kiel akuzativo aŭ prepozicioj), grandparte mankas simpla kaj eleganta sintaksa esprimriĉeco, kiun vole-nevole anstataŭas pli arbitraj kaj konfuzaj rimedoj.

Cetere, ne estas klare, kial iu opinius, ke la uzado de prepozicio anstataŭ akuzativo estus plisimpligo, ja oni devus memori ne nur tion, ke por la koncerna rolo necesas prepozicio (tutsame kiel oni devas memori, ke necesas akuzativo), sed ankaŭ tion, kiun konkretan prepozicion oni uzu.

Amike, -Aleksandro —– Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto



“Mia amiko”? “Amiko mia”?

Publikigita la 24an de Aprilo 2015 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.10.05]

1. Ĉu oni povas uzi posedan pronomon post substantivo
en ordinara Esperanto (ne en beletristiko)?

2. Ĉu la sekvanta frazo estas ĝusta?

Amiko mia venu al mi!

RESPONDO

1. Jes, oni povas meti posedan pronomon post substantivo. Inter la formoj “mia amiko” kaj “amiko mia” ekzistas stila aŭ fokusa diferenco, kiun oni povas uzi ne nur en beletristiko, sed ankaŭ en ĉiutaga, scienca kaj aliaj parol-formoj.

2. La frazo

Amiko mia venu al mi!

estas gramatike senerara.

Ni ne povas konfirmi, ke ĝi estas “ĝusta” en la senco, ke ĝi esprimas la intencitan sencon, ĉar ni ne scias, kion oni intencis esprimi per tiu ĉi frazo.

Ekzemple, la frazo, pri kiu vi demandas, kaj la frazo

Amiko mia, venu al mi!

havas malsamajn sencojn. La senco-diferenco estas simila al la diferenco inter la frazo

Dio savu nin!

kiu esprimas ĝeneralan deziron, ke io okazu, kaj la frazo

Dio, savu nin!

kiu esprimas rektan peton/postulon (aŭ preĝon).

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Kiel esperantigi la anglajn esprimojn “Wellness Center” kaj “wellness weekend”?

Publikigita la 16an de Oktobro 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.10.03]

Kio estas la Esperanta traduko de “Wellness Center” aŭ
“wellness weekend”?

RESPONDO

“Centro de Bonfartigo” (aŭ “Bonfartiga Centro”) kaj “bonfartiga semajnofino” respektive. Tiaj tradukoj estas, laŭ ni, lingve ekvivalentaj al la anglalingvaj esprimoj el via demando, kvankam evidente malpli kutimaj.

Eble indas mencii, ke oni ne opiniu, ke tiaj mallongaj esprimoj estas (aŭ devas esti) plenaj kaj detalaj priskriboj de la nocioj, pri kiuj vi demandas kaj kiuj, krome, signife varias laŭ landoj kaj (sub)kulturoj. Ili ja povas servi kiel konvenciaj etikedoj same en Esperanto, kiel en la angla.

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Pri “do” kaj “ja”

Publikigita la 17an de Septembro 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.09.04]

D-ro Alexander Shlafer
Sekcio Lingva Konsultejo de la AdE
Saluton, estimata s-ano!

Mi kontaktas vin pro la afero, pri kiu mi tre bezonas helpon:
kiam kaj kiel mi devas uzi la konjunkcion “do” kaj la adverbon “ja”?

Mi scias la signifon de tiuj du vortetoj hispanlingve,
sed, kiam mi provas ekuzi ilin mi sentas min malkomforta
kaj sendecida; mi ne trovas la ĝustan momenton
por aligi ilin al mia parolado aŭ skribado; estas malfacile
por mi enigi ilin en frazon – tio okazas neglate al mi.

RESPONDO

Kara samideano,

La uzado de tiuj du vortetoj estas bone klarigita en Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) de Bertilo Wennergren:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/ceteraj/do.html

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/ceteraj/ja.html

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Kial ĉapelitaj literoj ne havas apartajn sekciojn en la vortaro de la Fundamento?

Publikigita la 17an de Septembro 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.08.31]

Saluton!

Mi havas demandeton, kiun vi espereble povos respondi.
En la unua libro, unuaj vortaretoj kaj lernolibroj la ĉapelitaj
literoj ĉiam kiel estas en memstaraj sekcioj en la vortaroj
aŭ vortaretoj. Kial do en la Fundamento ili estas kunigitaj
en la sama sekcio kun la respektivaj neĉapelitaj literoj?

RESPONDO

Kara samideano,

Tio efektive ŝajnas stranga – eĉ kaprica! – unufoja elekto de Zamenhof.

En ĉiuj versioj de la Unua Libro Zamenhof rezervis por ĉiu Esperanta litero apartan sekcion. Poste en la Universala Vortaro li uzis la sistemon, pri kiu vi demandas, kaj post tio nek Zamenhof, nek iu alia apenaŭ revenis al tiu nekonvena vortaranĝo.

Ni povas nur konjekti, kial okazis tiu unufoja decido, tamen nun la afero apenaŭ gravas – ĝi estas nur historia kuriozaĵo.

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto