Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 10): Malsamoj inter versioj

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi
(aldono de demando 2016.03.13)
Linio 3: Linio 3:
 
<hr>
 
<hr>
 
<br>
 
<br>
 +
 +
=== Subjekta predikativo kun infinitivo ===
 +
 +
<span style="font-size:80%">Publikigita la 26an de Septembro 2016 de Aleksandro Shlafer</span>
 +
 +
<pre>DEMANDO [2016.03.13]
 +
Estimata Prezidanto, estimataj Akademianoj,
 +
 +
Mi skribas al vi pri gramatika dubo. Por prezenti ĉi tiun dubon, mi volus citi unu frazon eltiritan el PIV:
 +
 +
(1)  "Rubikon/o: Rivereto, inter la Roma teritorio k la Cisalpa Gaŭlio (12°26’E, 44°10’N), kiun transpaŝi estis malpermesite al armitaj legioj"
 +
 +
En la subfrazo aperas subjekta predikativo kun infinitivo. Nu, la Fundamento de Esperanto enhavas jenan ekzemplon, sed kiel
 +
sendependan frazon: Resti kun leono estas danĝere (§7)
 +
 +
Ĉu oni rajtas uzi subjektan predikativon kun infinitivo ene de subfrazo?
 +
Kia estas la opinio de la Akademio?
 +
 +
Ĉu ne estus pli bone anstataŭigi la PIV-an difinon jene:
 +
 +
(2)  "[...], kies transpaŝo estis malpermesita al armitaj legioj"?
 +
 +
Mi antaŭdankas vin por via atento.
 +
Korajn salutojn!
 +
</pre>
 +
 +
 +
'''RESPONDO'''
 +
 +
Kara samideano,
 +
 +
La frazo el PIV, kiun vi citas, estas iom malsimpla, sed gramatike plene ĝusta.
 +
 +
Ne ekzistas regulo, kiu limigas la eblon uzi tiajn konstruojn al ĉeffrazoj.  Pli ĝenerale ŝajnas, ke en Eo ne ekzistas reguloj,
 +
kiuj aplikiĝas specife al subfrazoj.  La sola distinga trajto de subfrazo, kiu ebligas tiel nomi iun vortgrupon, estas la
 +
subordiga vorto, kiu enkondukas ĝin.
 +
 +
Zamenhof uzis en Dua Libro frazon samspecan kun frazo (1):
 +
 +
(3)  Anstataŭ provi praktike (KION FARI ESTAS TRE FACILE), ĉu la lingvo [...] taŭgas por internacia kompreniĝo [...]
 +
 +
La frazo (2), kiun vi proponas, principe estas malpli klara, ĉar ne eblas senplie scii, ĉu "kies" (= "de kiu") esprimas
 +
la sencan subjekton aŭ la sencan objekton de "transpaŝo". La origina formo kun "kiun transpaŝi" estas tiurilate tute
 +
senduba. Praktike tamen ambaŭ manieroj estas pli-malpli egale uzeblaj, kiam ili ne kaŝas plursencecon.
 +
 +
 +
Amike,
 +
-Aleksandro
 +
—–-
 +
Alexander Shlafer
 +
Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
 +
 +
 +
----
 +
  
 
=== Kiu mordas kiun? ===
 
=== Kiu mordas kiun? ===

Kiel registrite je 07:30, 26 Sep. 2016



Subjekta predikativo kun infinitivo

Publikigita la 26an de Septembro 2016 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2016.03.13]
Estimata Prezidanto, estimataj Akademianoj,

Mi skribas al vi pri gramatika dubo. Por prezenti ĉi tiun dubon, mi volus citi unu frazon eltiritan el PIV:

(1)  "Rubikon/o: Rivereto, inter la Roma teritorio k la Cisalpa Gaŭlio (12°26’E, 44°10’N), kiun transpaŝi estis malpermesite al armitaj legioj"

En la subfrazo aperas subjekta predikativo kun infinitivo. Nu, la Fundamento de Esperanto enhavas jenan ekzemplon, sed kiel
sendependan frazon: Resti kun leono estas danĝere (§7)

Ĉu oni rajtas uzi subjektan predikativon kun infinitivo ene de subfrazo?
Kia estas la opinio de la Akademio?

Ĉu ne estus pli bone anstataŭigi la PIV-an difinon jene:

(2)  "[...], kies transpaŝo estis malpermesita al armitaj legioj"?

Mi antaŭdankas vin por via atento.
Korajn salutojn!


RESPONDO

Kara samideano,

La frazo el PIV, kiun vi citas, estas iom malsimpla, sed gramatike plene ĝusta.

Ne ekzistas regulo, kiu limigas la eblon uzi tiajn konstruojn al ĉeffrazoj. Pli ĝenerale ŝajnas, ke en Eo ne ekzistas reguloj, kiuj aplikiĝas specife al subfrazoj. La sola distinga trajto de subfrazo, kiu ebligas tiel nomi iun vortgrupon, estas la subordiga vorto, kiu enkondukas ĝin.

Zamenhof uzis en Dua Libro frazon samspecan kun frazo (1):

(3) Anstataŭ provi praktike (KION FARI ESTAS TRE FACILE), ĉu la lingvo [...] taŭgas por internacia kompreniĝo [...]

La frazo (2), kiun vi proponas, principe estas malpli klara, ĉar ne eblas senplie scii, ĉu "kies" (= "de kiu") esprimas la sencan subjekton aŭ la sencan objekton de "transpaŝo". La origina formo kun "kiun transpaŝi" estas tiurilate tute senduba. Praktike tamen ambaŭ manieroj estas pli-malpli egale uzeblaj, kiam ili ne kaŝas plursencecon.


Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Kiu mordas kiun?

Publikigita la 19an de Majo 2015 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2015.05.09]

Kiam oni diras “la mordo de la hundo”, ĉu tio signifas,
ke la hundo estas mordanta au mordata?

Dankon!

RESPONDO

Kara samideano,

La prepozicio “de” estas tre vastasenca. Principe, depende de la kunteksto kaj situacio, eblas ambaŭ signifoj, pri kiuj vi demandas. Ekzistas pluraj manieroj eviti tian ambiguecon, se oni celas klarecon.

Estas notinde, ke tiaspeca plursignifeco ekzistas ne nur en Esperanto, sed en multegaj aliaj lingvoj. Ĝi estis bone konata jam dum la klasika antikveco.

Preskaŭ ĉiu gramatika priskribo de Esperanto traktas tiun ĉi temon. Jen referenco al la koncerna loko en la rete konsultebla Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de akademiano (kaj membro de la Lingva Konsultejo) Bertilo Wennergren:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/de/aga_o-vorto.html

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




“Mia amiko”? “Amiko mia”?

Publikigita la 24an de Aprilo 2015 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.10.05]

1. Ĉu oni povas uzi posedan pronomon post substantivo
en ordinara Esperanto (ne en beletristiko)?

2. Ĉu la sekvanta frazo estas ĝusta?

Amiko mia venu al mi!

RESPONDO

1. Jes, oni povas meti posedan pronomon post substantivo. Inter la formoj “mia amiko” kaj “amiko mia” ekzistas stila aŭ fokusa diferenco, kiun oni povas uzi ne nur en beletristiko, sed ankaŭ en ĉiutaga, scienca kaj aliaj parol-formoj.

2. La frazo

Amiko mia venu al mi!

estas gramatike senerara.

Ni ne povas konfirmi, ke ĝi estas “ĝusta” en la senco, ke ĝi esprimas la intencitan sencon, ĉar ni ne scias, kion oni intencis esprimi per tiu ĉi frazo.

Ekzemple, la frazo, pri kiu vi demandas, kaj la frazo

Amiko mia, venu al mi!

havas malsamajn sencojn. La senco-diferenco estas simila al la diferenco inter la frazo

Dio savu nin!

kiu esprimas ĝeneralan deziron, ke io okazu, kaj la frazo

Dio, savu nin!

kiu esprimas rektan peton/postulon (aŭ preĝon).

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Kiel esperantigi la anglajn terminojn “hydrogen peroxide” kaj “shungite”

Publikigita la 24an de Aprilo 2015 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2015.02.22]

Mi ne povas trovi Esperanto-tradukon de la anglaj vortoj
“hydrogen peroxide” (kemia substanco uzata en medicino)
kaj “shungite” (mineralo de Karelio). Ĉu vi povus helpi al mi?

RESPONDO

La respondo pri H2O2 troveblas kaj en Vikipedio kaj en la (reta) PIV2:

PEROKSIDO. oksido, kies oksigen-enteno estas pli granda ol tiu
de la plej kutima oksido: hidrogena peroksido (aŭ oksigena
akvo), H2O2; natria oksido (Na2O), natria peroksido (Na2O2);
peroksidoj estas ofte malstabilaj k facile malkomponiĝas al
normala oksido k libera oksigeno.

La mineralo klare devas esti “ŝungito”, laŭ la loknomo «Шуньга́»,

bg Шунгит
cs Šungit
de Shungit
en Shungite
fr Shungite
hu Sungit
pl Szungit
ro Shungit
ru Шунгит
uk Шунгіт

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Kiel esperantigi la anglajn esprimojn “Wellness Center” kaj “wellness weekend”?

Publikigita la 16an de Oktobro 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.10.03]

Kio estas la Esperanta traduko de “Wellness Center” aŭ
“wellness weekend”?

RESPONDO

“Centro de Bonfartigo” (aŭ “Bonfartiga Centro”) kaj “bonfartiga semajnofino” respektive. Tiaj tradukoj estas, laŭ ni, lingve ekvivalentaj al la anglalingvaj esprimoj el via demando, kvankam evidente malpli kutimaj.

Eble indas mencii, ke oni ne opiniu, ke tiaj mallongaj esprimoj estas (aŭ devas esti) plenaj kaj detalaj priskriboj de la nocioj, pri kiuj vi demandas kaj kiuj, krome, signife varias laŭ landoj kaj (sub)kulturoj. Ili ja povas servi kiel konvenciaj etikedoj same en Esperanto, kiel en la angla.

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Pri “do” kaj “ja”

Publikigita la 17an de Septembro 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.09.04]

D-ro Alexander Shlafer
Sekcio Lingva Konsultejo de la AdE
Saluton, estimata s-ano!

Mi kontaktas vin pro la afero, pri kiu mi tre bezonas helpon:
kiam kaj kiel mi devas uzi la konjunkcion “do” kaj la adverbon “ja”?

Mi scias la signifon de tiuj du vortetoj hispanlingve,
sed, kiam mi provas ekuzi ilin mi sentas min malkomforta
kaj sendecida; mi ne trovas la ĝustan momenton
por aligi ilin al mia parolado aŭ skribado; estas malfacile
por mi enigi ilin en frazon – tio okazas neglate al mi.

RESPONDO

Kara samideano,

La uzado de tiuj du vortetoj estas bone klarigita en Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) de Bertilo Wennergren:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/ceteraj/do.html

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/ceteraj/ja.html

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto




Kial ĉapelitaj literoj ne havas apartajn sekciojn en la vortaro de la Fundamento?

Publikigita la 17an de Septembro 2014 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2014.08.31]

Saluton!

Mi havas demandeton, kiun vi espereble povos respondi.
En la unua libro, unuaj vortaretoj kaj lernolibroj la ĉapelitaj
literoj ĉiam kiel estas en memstaraj sekcioj en la vortaroj
aŭ vortaretoj. Kial do en la Fundamento ili estas kunigitaj
en la sama sekcio kun la respektivaj neĉapelitaj literoj?

RESPONDO

Kara samideano,

Tio efektive ŝajnas stranga – eĉ kaprica! – unufoja elekto de Zamenhof.

En ĉiuj versioj de la Unua Libro Zamenhof rezervis por ĉiu Esperanta litero apartan sekcion. Poste en la Universala Vortaro li uzis la sistemon, pri kiu vi demandas, kaj post tio nek Zamenhof, nek iu alia apenaŭ revenis al tiu nekonvena vortaranĝo.

Ni povas nur konjekti, kial okazis tiu unufoja decido, tamen nun la afero apenaŭ gravas – ĝi estas nur historia kuriozaĵo.

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto