Renato Corsetti

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi


Biografio de d-ro Renato Corsetti

Post unua doktoriĝo en 1964-a pri Ekonomio en la Universitato de Romo, “La Sapienza”, kaj post kromaj studoj en la Universitato de Torino pri organizado, ek de la jaro 1974-a okupiĝis pri studoj pri lingvoj kaj aparte pri soci-lingvistiko, pri lingvo-planado kaj pri lingvo-politiko.

Laboris intertempe en itala banko.

Poste, ekde la jaro 1980-a, okupiĝas pri esploroj pri infana dulingveco kunlabore kun profesorino T. Taeschner de la Fakultato pri Psiĥologio de la sama universitato. De 1992 ĝis 2000 kunlaboras en la Eǔropa Kunlabor-Projekto por modelo de instruado de fremdaj aǔ duaj lingvoj al infanoj. De la universitata jaro 1991-92 kunlaboras kun la Fakultato de Psiĥologio de la universitato "La Sapienza" de Romo kun instru-taskoj por la temoj: Observado de la Infana Konduto, Laboratorio pri Lingvo kaj Komunikado, Psiĥolingvistiko, kaj fine kiel profesoro pri Psiĥopedagogio de Lingvo kaj Komunikado.

Verkis en Esperanto kaj en la itala pri Esperanto kaj pri socilingvistikaj kaj psiĥolingvistikaj temoj.