Ma Young-tae

El Akademio de Esperanto
Redakto de 04:50, 4 Jul. 2016 de 77.179.83.191 (Diskuto)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Biografio de Ma Young-tae (馬榮泰)

Li naskiĝis en 1946 en la provinco Kyongki-do en Sud-Koreujo, kaj loĝas nun en Yong-In sude de Seulo.

Li eniris en la universitaton Konkuk en 1964, kie li esperantistiĝis en 1966. En 1970 li eklaboris en Korea Esperanto-Asocio kiel ĝenerala sekretario. En 1986 li eklaboris en la Esperanto-Instituto de la Universitato Dankook. Ekde 2005 li denove fariĝis la docento de Esperanto en Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj, kaj instruas Esperanton ĝis hodiaŭ.

Verkis i.a. lernolibrojn por la niveloj baza (Unua paŝo al Esperanto), meza (Laŭ-tema konversacio de Esperanto) kaj alta (stilo de Esperanto), kaj vortarojn Esperanta-Korea kaj Korea-Esperanta. En novembro 2007 li verkis Manlibron de Esperanto (290-paĝa, en korea lingvo), kaj laste li verkis English-Esperanto Conversation (Angla-Esperanta Konversacio, 296-paĝa, Angla-Korea-Esperanta) en aprilo, 2008.

En la jaro 2002, li ricevis la premion Deguĉi. Li estas dumviva membro de UEA ekde 2002, kaj en aprilo de 2007, li fariĝis membro de Akademio de Esperanto.

Li kontribuis al la revizia laboro por La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.

Ligiloj

Vikipedia paĝo: http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ma_Young-tae