Kiel fariĝi membro de la Akademio?

El Akademio de Esperanto
Redakto de 17:52, 6 Jun. 2016 de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Kiel fariĝi Kandidato al posteno en la Akademio de Esperanto?

Por fariĝi Kanditato al la Akademio, Esperantisto devas plenumi plurajn kondiĉojn. La plej multaj rezultas el du artikoloj de la Statuto. Unu rezultas el la praktiko kaj tradicio.

Tiuj kondiĉoj estas jenaj:

El la artikolo 8:

1. Li/Ŝi devas esti proponita de almenaŭ kvin Akademianoj.

2. Tiuj kvin Akademianoj devas reprezenti almenaŭ tri malsamajn lingvojn.

El la praktiko kaj tradicio:

3. La Kandidato sendu al iu Estrarano (precipe al la Prezidanto) mesaĝon, en kiu li deklaras esti Kandidato. (Pli ol unu fojon montriĝis, ke iu ŝatata amiko ricevis la necesajn subtenojn, sed tamen poste ne deziris partopreni en niaj laboroj kaj nete rifuzis la kandidatiĝon tiel afable proponitan. Tio estas agrabla por neniu!)

El la artikolo 9:

4. En la sama mesaĝo li deklaru, ke li estas "fidela al la Fundamento" kaj konsentas "konstante kunlabori en la Akademio".

Kiam iu Esperantisto plenumis tiujn kvar kondiĉojn, li fakte transiris la unuan etapon por esti efektiva Kandidato. Sed nenio urĝas: la limo estas la 31-a de Decembro antaŭ la elekto-jaro, post kiu dato neniu plu povas kandidatiĝi.

Tamen ni kutime ne atendas la unuajn kandidatiĝojn antaŭ la 1-a de Oktobro; ĝis tiam la alvenintaj kandidatiĝoj provizore dormos en dosiero ĉe nia Sekretario. Estas konsilinde sendi la tutan dosieron en unu fojo: 5 konformaj kandidatigoj, plus unu deklaro. Oni rajtas aldoni unu-paĝan priskribon de faritaj laboroj pri Esperanto kaj de la intencita labor-programo en la Akademio.

Ekde la 1-a de Oktobro antaŭ la elekto-jaro la Sekretario sendos demandaron al ĉiu Esperantisto, kiu sendis kompletan dosieron. En la komenco de Oktobro li sendos alian demandaron al la Kolegoj de la Eliranta Triono kun la peto, ĉu ili pretas rekandidatiĝi. Ĉiuj demandaroj devos reveni al li plej malfrue la 31-an de Decembro. Ĉiuj respondintoj ekde tiam fariĝos Kandidatoj por la elekto: iuj estos novaj Kandidatoj, aliaj estos niaj reelekteblaj Kolegoj (artikolo 4).

En taŭga tempo speciala Akademia Cirkulero konigos la nomojn de la Kandidatoj kaj prezentos la respondojn de la Kandidatoj al la demandaroj. (Pro tio necesas, ke la materia prezento de tiuj respondoj estas kiel eble plej bona: la Sekretario nur kopios, kion oni sendos al li!)

Iom pli poste la deĵorantaj Akademianoj de la tri Trionoj estos invititaj al sekreta baloto.

Aliparte estus bone, ke ĉiu deziranta fariĝi Kandidato havigu al si la tekston de la pli fruaj Akademiaj decidoj (almenaŭ la Aktoj de la Akademio I, II kaj III) kaj ankaŭ la lastan redakton de la Statuto de la Akademio: ĝi troviĝas en Aktoj III, sed ĝi estas ankaŭ aparte havebla ĉe la Sekretario).

La ĉi-antaŭa teksto estas el "Aktoj de la Akademio, III, 1975 - 1991 (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11)". La teksto estas tamen en kelkaj lokoj ĝisdatigita.