D-ro Paul Gubbins

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi


Biografio de d-ro Paul Gubbins

Naskiĝdato: 1949-11-08 Mortodato: 2016-08-05

Paul Gubbins, brito, studis lingvojn kaj doktoriĝis pri germana literaturo ĉe Queen's University, Kanado. Li trejniĝis kiel ĵurnalisto sed dum multaj jaroj instruis la germanan ĉe universitato en nord-okcidenta Anglujo. Nuntempe li instruas ĵurnalismon ĉe Staffordshire University, Anglujo.

Ĉefaj esperantaj verkoj: Kunvojaĝu! (lernolibro: 1993; repr. 2006); Konto de l' vivo (teatraĵoj: 1998); Pasporto al la tuta mondo (vidbendo-dramo kaj instruilo: 1998-2005); Heksakloro unu komo tri (teatraĵo: 2005); La Verda Ranaro prezentas ... (teatraĵoj: 2006); Zam- Zam- Zamenhof (teatraĵo: 2006). Artikoloj pri E-literaturo aperis i.a. en Fonto; recenzoj i.a. en la revuo Esperanto.

Li redaktas la revuon de Esperanto-Asocio de Britio, La Brita Esperantisto, kaj kunredaktas la sendependan magazinon Monato. Li estas plurfoje premiita en la belarta konkurso LIRO (branĉo “originala prozo”) kaj en la Belartaj Konkursoj de UEA (ĉefe en la branĉo “teatro”). Li nun membras en la juĝkomisiono de la BK-oj. Li respondecas pri staĝoj kaj seminarioj en Barlaston, Britujo, kaj instruis ĉe la Nord-Amerika Somera Kursaro en Vermonto kaj Kalifornio.

Ekster Esperantujo li interesiĝas pri katoj, fervojoj, muziko (klarnet-, saksofon- kaj bekflut-ludado; ankaŭ la operoj de Gilbert kaj Sullivan), teatro kaj dormado.