Boris Kolker

El Akademio de Esperanto
(Alidirektita el D-ro Boris Kolker)
Iri al: navigado, serĉi


Biografio de d-ro Boris Kolker

Boris Grigorjeviĉ Kolker naskiĝis la 15-an de Julio 1939 en Tiraspol (Moldavio, Sovet-Unio).

Diplomiĝis pri la rusa kaj franca lingvoj en Kiŝineva Ŝtata Universitato. Laboris kiel instruisto en superaj pedagogiaj institutoj kaj tradukisto de scienc-teknika literaturo. Defendis doktoran disertacion en la Instituto de Lingvoscienco en Moskvo pri la temo “Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto”. Ekde 1993 loĝas en Usono. Aŭtoro de interlingvistikaj artikoloj kaj de tri popularaj Esperanto-lernolibroj, inkluzive la perfektigan kurson Vojaĝo en Esperanto-lando. Lernis Esperanton en 1957.

Membro de la Akademio de Esperanto kaj Direktoro de ĝia Konsultejo. Honora membro de UEA. Kunredaktoro de Monato. Vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI/UEA. En diversaj tempoj kunfondinto kaj kungvidanto de landaj Esperanto-organizaĵoj de Sovet-Unio kaj Rusio, komitatano kaj ĉefdelegito de UEA. Multe instruis Esperanton, precipe koresponde kaj rete.

Ligiloj

Vikipedia pao: http://eo.wikipedia.org/wiki/Boris_KOLKER