Cyril Robert Brosch

El Akademio de Esperanto
Redakto de 06:57, 29 Jun. 2016 de Kirilo (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Biografio de d-ro Cyril Brosch

Naskiĝis en 1981 en Wertheim (Germanujo).

Studis hindeŭropan lingvosciencon, malnovorientalan filologion kaj interlingvistikon en Würzburg, Berlino kaj Poznano (magistro resp. diplomo en 2008). Doktoriĝis en Berlino per disertaĵo pri la esprimo de spaco en la hitita lingvo (2011, summa cum laude). 2011-2013 laboris kiel universitata asistanto kaj esploristo en universitatoj de Würzburg, Marburg kaj Berlino. Nun partoprenas kadre de la universitato de Lepsiko en eŭropa esplorprojekto pri multlingveco, esplorante lingvafrankaojn.

Esperantistiĝis en 1994, ekaktivis en 2001. De 2002 membro de la germanlingva Gesellschaft für Interlinguistik, nuntempe vicprezidanto. Edukas siajn du gefilojn denaske en Esperanto.

Ĉefaj verkoj en/pri Esperanto:

  • 2008. Vortfarado el la vidpunktoj de la hindeŭropa lingvoscienco kaj de esperantologio. Nepublikigita diplomlaboraĵo, Poznano
  • (kun Sabine Fiedler, eld.). 2011. Florilegium Interlinguisticum. Festschrift für Detlev Blanke zum 70. Geburtstag. Frankfurt/M. et al.: Lang.
  • 2014. Kelkaj pensoj pri la Esperanta verbosistemo (la ĉiama -ata/-ita). Lingva Kritiko. Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo. Esperantologio Interreta.
  • Artikoloj „Esperanto“, „Ido“, „Interlingua“, „natürliche Sprache“, „Novial“, „Occidental-Interlingue“, „Plansprache“, „Universalsprache“, „Volapük“. En: Wörterbücher zur Sprach- und Kommunikationswissenschaft Online.