Cyril Robert Brosch

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi


Biografio de d-ro Cyril (Kirilo) Robert Brosch

Naskiĝis en 1981 en Wertheim (Germanujo).

Studis hindeŭropan lingvosciencon, malnovorientalan filologion kaj interlingvistikon en Würzburg, Berlino kaj Poznano (magistro resp. diplomo en 2008). Doktoriĝis en Berlino per disertaĵo pri la esprimo de spaco en la hitita lingvo (2011, summa cum laude). 2011-2013 laboris kiel universitata asistanto kaj esploristo en universitatoj de Würzburg, Marburg kaj Berlino. 2014-2018 partoprenis kadre de la universitato de Lepsiko en eŭropa esplorprojekto pri multlingveco, esplorante lingvafrankaojn, precipe Esperanton. De 2019 laboras kiel leksikografo en Interreta Vortaro Germana.

Esperantistiĝis en 1994, ekaktivis en 2001. De 2002 membro de la germanlingva Gesellschaft für Interlinguistik, nuntempe vicprezidanto. Edukas siajn du infanojn denaske en Esperanto.

Ĉefaj verkoj en/pri Esperanto:

Ligiloj

Persona TTT-paĝo: https://www.cyrilbrosch.net/bd/

TTT-paĝo ĉe academia.edu: https://dwds.academia.edu/CyrilBrosch

Vikipedia paĝo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Cyril_Brosch