Anna Löwenstein

El Akademio de Esperanto
Redakto de 04:41, 4 Jul. 2016 de 77.179.83.191 (Diskuto)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Biografio de s-ino Anna Lowenstein

Anna LÖWENSTEIN naskiĝis en Britujo en 1951.

Ŝi laboris en la Centra Oficejo de UEA 1977-1981, kie ŝi redaktis la Jarlibron de UEA en 1981. Ŝi iĝis membro de la Virina Komisiono de UEA en 1979. Ŝi estis fondinto kaj redaktoro de la revuo Sekso kaj egaleco 1979-1988, redaktoro de la facila parto de Kontakto (kaj krome verkinto de la listo de 1000 morfemoj uzataj en la facila parto) 1983-6. Ŝia plej konata verko estas La Ŝtona Urbo, historia romano, kiu aperis kaj en la angla kaj en Esperanto en 1999. En 2006 ŝi tradukis en Esperanton la humuran libron Ksenofobia gvidlibro al la italoj, kaj en 2007 ŝi redaktis la libreton Rusoj loĝas en Rusujo kun kontribuoj de 17 esperantistoj pri landonomoj en Esperanto.