Amri Wandel

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi


Biografio de prof. Amri Wandel

Amri WANDEL naskiĝis en 1954. Li loĝas en Israelo.

Li estas doktoro pri astrofiziko en la universitato de Jerusalemo. Specialisto pri aktivaj galaksioj nigraj truoj kaj astrobiologio. Li doktoriĝis pri astrofiziko en Stony Brook, Novjorko, estis docento en la universitatoj de Princeton, Maryland kaj Stanford kaj gastprofesoro en UCLA.

Wandel aktivis en la junulara Esperanto-Ligo en Israelo en la 1970aj jaroj, estis estrarano de TEJO (de 1977) kaj TEJO-prezidanto (1981-83) kaj honora prezidanto. Prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo (1990-1996). Komitatano de UEA de 1989, estrarano de UEA 1995-1998 kaj 2004-2007, Sekretario de IKU. Organizanto kaj prezidanto de la LKK de la UK en Telavivo en la jaro 2000.

Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1992. Profesoro en la Akademio Internacia de la Sciencoj.

Verkoj: Venis Vespero (Infanlibro, tradukita el la hebrea, Palo Alto 1988), La Krabo kiu ludis kun la Maro (infanlibro, tradukita de Rudyard Kipling, Edistudio 1993, premiiĝis "infanlibro de la jaro"), La Kosmo kaj Ni (baza lernolibro pri astronomio, kun D. Galadi-Enriquez, FEL 2001 dua eldono 2005, gajnis la premion Pirlot), kunverkinto de la Hejma Vortaro (hebrelingvaj terminoj), kunverkinto de La Nova PIV (terminoj pri astrofiziko), redaktis la librojn de la Internacia Kongresa Universitato en 1998, 2005, 2006 kaj 2007.

Ligiloj

Vikipedia paĝo: http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Amri_Wandel