Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 12)

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi


Demando: [2018-03-20]

Publikigita la 7an de Julio 2018 de Aleksandro Shlafer Kiel oni esperantigu la anglajn esprimojn "surrogate mother" kaj "egg donor"?

Bonvolu noti ankaŭ jenajn rilatajn nociojn:

"traditional surrogacy" - ĉe ĉi tiu procedo, virino konsentas gravediĝi uzante sian ovolon kaj la spermon de viro (ĝenerale per artefarita fekundigo); la bebo estos do biologie ŝia kaj de la viro. Naskinte la bebon, ŝi fordonas ĝin al la "intended parents".

"gestational surrogacy" - ĉe ĉi tiu procedo, virino konsentas gravediĝi uzante jam kreitan embrion; la bebo do tute ne estas biologie ŝia. Naskinte la bebon, ŝi fordonas ĝin al la "intended parents".

"surrogate mother" estas la virino, kiu konsentis al iu el ĉi tiuj procedoj.


Mi rimarkigu tamen la jenajn aferojn:

"intended parents" (ĉu "celitaj gepatroj" taŭgas?) ne nepre estas la biologiaj gepatroj de la bebo: eble ili ambaŭ ja estas, eble nur unu el ili, aŭ eĉ eble (kvankam malverŝajne) neniu el ili. Ankaŭ eblas, ke estas nur unu "intended parent".

La plej grava afero por taksi virinon "surrogate" estas tio, ke ŝi konsentis gravediĝi por alia(j) gepatro(j); virino kiu gravediĝas kaj poste interkonsentas fordoni sian bebon al aliaj gepatroj ne estas "surrogate mother".

</pre>

RESPONDO

La plej taŭga esperantigo de "intended parents" ŝajnas al ni "juraj gepatroj", nomataj tiel en la kunteksto de kontrakta gravedeco kontraste kun naturaj, genaj gepatroj. Antaŭ la nasko, la juraj gepatroj nomeblas "estontaj juraj gepatroj".

La esperantigo "ovoldonantino" ŝajnas al ni taŭga esperantigo de la angla esprimo "egg donor". Anstataŭ la neoficiala, faklingva radiko "ovol-", eblus uzi ankaŭ la formon "ovoĉel-".

Rilate la terminon "surrogate mother", notindas, ke uzi la vorton "patrino" por iu, kiu laŭplane ne funkcios kiel patrino postnaske, ŝajnas neoportune.

Pli taŭgaj esprimoj estus, laŭ ni, "lu-naskantino" aŭ "(laŭ)kontrakta naskantino"; en taŭga kunteksto, oni povus diri neformale "anstataŭa naskantino" (kaj, laŭbezone, "-intino"/"-ontino").

La terminoj "traditional surrogacy" kaj "gestational surrogacy" ŝajnas al ni, eĉ en la angla lingvo, speco de fakaj slangaĵoj, kiuj ne estas senpere kompreneblaj kaj sufiĉe internaciaj por pli-malpli laŭvorte traduki ilin. Tial por komprenebleco, oni uzu iom detalajn priskribajn esprimojn kiel "lu-naski uzante propran ovolon", "lu-naski uzante enplantitan embrion" ks.

Notindas ankaŭ, ke la jura situacio kaj opinioj pri moraleco de tiaj proceduroj varias laŭ landoj kaj kulturoj, oni do aparte klare esprimu sin, celante internacian publikon, kiel normale okazas en Esperanto. La esence metafora uzado de la internacia vorto "surogato" ne ŝajnas al ni taŭga en tiu ĉi delikata afero.

P.S. Signifan prokraston de la respondo al via demando kaŭzis nerilata (kaj neatendita!) verva diskuto pri tio, ĉu en la vorto "ovoldonant-in-o" la sufikso -in- nepre necesas aŭ estas ellasebla, kaj ĉu oni povu samsence uzi la vorton "ovoldonanto" (aŭ la esprimon "donanto de ovoĉelo").

Kelkaj el ni firme opinias, ke ĝuste en tia kunteksto (kie povas temi nur pri ino) ellaso de la sufikso -in- estas neakceptebla/misgvida kaj rompas la lingvan tradicion, dum kelkaj aliaj opinias, ke evoluo de Esperanto jam atingis la stadion, kiam tio iĝis akceptebla eĉ en tia (do, esence, en ia ajn) kunteksto.

Ambaŭflanke la opinioj ŝajnas tiom fortaj, ke ni dume ne vidas alian manieron trovi konvinkan solvon ol atendi por vidi, kiun vidpunkton efektive elektos nia lingva komunumo kiel tuto.

Tamen, ĉar nia respondo al via demando principe ne dependas de la rezulto de ĉi tiu diskuto, ni limigas nin per tiu ĉi komento, por klare konstati: kiun ajn el la du vidpunktoj vi preferas, vi trovos akademianojn, kiuj konsentas kun vi kaj aliajn, kiuj malkonsentas 

Do, sen plia tempoperdo, jen, finfine, la respondo de la Lingva Konsultejo al via demando.

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto



Demando: Kio estas la nova nomo de Svazilando?

Publikigita la 7an de Julio 2018 de Aleksandro Shlafer

DEMANDO [2018-05-18]
Kio estas la nova nomo de Svazilando?

Svazilando aŭ Svaziio aŭ Svaziujo (Umbuso weSwatini
en la svazia) estas ŝtato en suda Afriko kun ĉefurbo
Mbabano.

RESPONDO

En sia decido pri landnomoj (2009), la Akademio de Esperanto rekomendis uzi la formon "Svazilando" kiel preferindan nomon de tiu ĉi lando en Esperanto:

http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html

Laŭ ni, tiu ĉi rekomendo plu estas tute taŭga kaj neniel ŝanĝinda.

Cetere, ne estas trafe diri, ke oni ŝanĝis la nomon de la lando, aŭ paroli pri la "nova" nomo.

La reĝo decidis nur, ke en la angla lingvo, kiu estas la dua oficiala lingvo de Svazilando, oni ekde nun uzu la svazian nomon senŝanĝe anstataŭ traduki ĝin.

Oni ŝanĝis nur la anglalingvan formon de tiu nomo. La svazia nomo estas plu la sama, kaj same oficiala kiel la nomo anglalingva.

Tamen tiu svazia nomo signifas simple "la lando de svazioj", kaj sekve "Svazilando" estas tute taŭga Esperanta formo.

Kompreneble ankaŭ "Svaziujo" kaj "Svaziio" estas uzeblaj alternativoj, sed la Akademio rekomendas unuavice la formon "Svazilando", simile al tio, kiel ĝi faras pri "Svislando", "Pollando" kaj pri kelkaj aliaj landnomoj.

Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto