Marcos Malke Cramer
- reiru al Membroj kaj korespondantoj
Biografio de d-ro Markos Kramer (Marcos Cramer)
Markos Kramer naskiĝis en 1984 en Bonaero (Argentino) kaj kreskis ĉefe en Germanujo. De 2003 ĝis 2007 li studis matematikon kaj filozofion en Oksfordo (Britujo). De 2008 ĝis 2013 li doktoriĝis en Bonno (Germanujo) pri temo, kiu ligas matematikan logikon kaj komputan lingvosciencon. Ekde 2013 li laboras kiel scienca kunlaboranto en la komputoscienca fako de la Universitato de Luksemburgo.
Kramer eklernis Esperanton en 2000. De 2001 ĝis 2006 li aktivis en la Germana Esperanto-Junularo kiel interreta respondeculo kaj poste kiel estro de la Interreta Komisiono. De 2006 ĝis 2009 li estis la redaktisto de TEJO Tutmonde, dumonata membrogazeto de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ekde Oktobro 2003, li estas aktiva kontribuanto al la Esperantlingva Vikipedio, aparte zorgante pri la lingva nivelo en la Vikipedio.