Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 11)
- Reiru al la Ĉefpaĝo
- Iru al Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 10) ->
Enhavo
- 1 Kompleksa esprimo de reciprokeco
- 2 Pri la vorto "selekto"
- 3 Esperantigo de la nocio "rohinĝo"
- 4 Esperantigo de "lollipop"
- 5 Ĉu eblas uzi la vorton vokacio?
- 6 Ĉu adjektivo aŭ adverbo kun frazo?
- 7 Propono pri landnomoj
- 8 Interjekcioj, sonimitoj kaj humor-vinjetoj
- 9 Subjekta predikativo kun infinitivo
Kompleksa esprimo de reciprokeco
Publikigita la 22an de Januaro 2018 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2017-12-07]
Kiel vi esperantigus la sekvan anglalingvan frazon?
''We have never been to each other's country.''
Dankon pro via helpo!
RESPONDO
Neniu el ni iam vizitis la landon de la alia.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Pri la vorto "selekto"
Publikigita la 22an de Januaro 2018 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2017-12-23] Laŭ NPIV, "selekto" indikas nur ian genetikan elekton/apartigon aŭ nur teknikan elekton de frekvencondoj; male, mi vidis plurfoje "selektrespondo" kiam oni faras krucon sur la elektita respondo, antaŭselekto kiam oni el amaso elektas areton, el kiu poste oni elektas unu; selekto kiam oni kunigas teamon el multaj kandidatoj. Mi vin demandas, ĉu "selekto" estas ĝusta en tiuj okazoj, aŭ ĉu oni devas uzi ĉiam nur "elekto". Dankon pro la konsilo!
RESPONDO
La detala pridiskutado de tio, kiu(j)n senco(j)n la membroj de la Lingva Konsultejo atribuas al la vortoj "selekti" aŭ "selekto" evidentigis, ke temas pri tuta spektro da sencoj parencaj al diversaj sencoj de la verboj "(antaŭ)elekti", "filtri", "apartigi", "distingi", "determini", "nomumi" k.a.
Plej ofte menciitaj estis la sencoj, kiuj aperas en la evolu-teoria termino "natura selekto", agrikultura "selektado", anticipa elektado de kandidatoj por dungado, por sporta teamo aŭ elekto-kampanjo, "selektado" de varoj (ekzemple, vinoj) por proponi al kliento liston de plej taŭgaj rekomendindaĵoj.
Estas notinde, ke diversaj konsultejanoj opinias pli utilaj kaj konserveblaj malsamajn sencojn - probable, pro la influo de siaj fortaj lingvoj kaj pro aliaj faktoroj. Ne estas klare eĉ tio, ĉu la uzado de la verbo "selekti" implicas ĉefe elekton de io plej taŭga aŭ ne.
Post iom vigla diskuto pri tio, kio povus esti koncepte kohera kerna senco de tiu ĉi verbo, tiel, ke ĝi servu utilan sencodistingan semantikan funkcion, evidentiĝis, ke eĉ pri tio ne ekzistas komuna aŭ nature akordigebla interkonsento.
Kelkaj konsultejanoj emfaze asertis, ke ili entute ne vidas bezonon uzi tian kroman radikon, ĉar, laŭ ili, tute sufiĉas la verbo "elekti" kaj, laŭbezone, aliaj kutimaj esprimoj. Neniu energie oponis tiun ĉi vidpunkton.
Ni do ne vidas tendencon uzi la radikon "selekt-" en klara, kohera, sencodistinga maniero, kiu povus nature igi ĝin parto de la ĝenerala vortaro de Esperanto en koncepte klara rekomendinda senco. Male, tiu ĉi radiko plej verŝajne estus por multaj ŝajnamiko ("falsa amiko"), miskomprenota kaj misuzota pro malsimilaj sencoj de tiu ĉi "internacia" vorto en diversaj lingvoj.
Konforme al la mandato de la Lingva Konsultejo, tiu ĉi respondo ne estu interpretebla kiel iaspeca kategoria verdikto. Se, ekzemple, la sekcio pri ĝenerala vortaro estontece decidos pli profunde studi la uzadon por "selekti" (kion ajn tio signifu! ;) rekomendinda(j)n senco(j)n de la radiko "selekt-", oni ne konsideru tiun ĉi respondon precedenca obstaklo por tiaj studado kaj decido.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de la nocio "rohinĝo"
Publikigita la 11an de Januaro 2018 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2017-12-18] La redaktoroj kaj lingvaj reviziantoj de Monato ĝis nun ne venis al komuna starpunkto pri la esperantlingva nomo de tiu popolo: Rohinjoj-rohingoj-rohinĝoj-rohingjoj ... Ĉu la Lingva Konsultejo havas starpunkton ĉi-prie?
RESPONDO
La Lingva Konsultejo prikonsideris kelkajn eblajn esperantigojn (rohino, rohinjo, rohingo, rohingjo, rohinĝo, ruajngo...), inter kiuj du estis klare favorataj: "rohingoj" kaj "rohinĝoj" (neniun el la ceteraj serioze konsideris pli ol unu konsultejano).
La formo "rohingoj" enhavas ŝajnsufikson "-ing", kio por kelkaj konsultejanoj (sed ne ĉiuj) estas grava malavantaĝo (speciale, ĉar temas pri vorto malofta kaj malbone konata), sed la konsonanto /g/ aŭdeblas en pluraj nacilingvaj tradukoj de la popolnomo.
La formo "rohinĝoj" sonas kaj aspektas sufiĉe internacie, interalie pro proksimeco al la angla (kaj aliaj lingvoj), sed ĝi konjekteble devenas de la lingvo de popolo je la alia flanko de nuna konflikto.
La voĉdonado pri la prefero inter tiuj du formoj inter la membroj de la Lingva Konsultejo alportis jenajn rezultojn:
Por "rohinĝo": 7 voĉoj Por "rohingo": 5 voĉoj Sindetenis: 2
Jam post tio, al ni venis jena raporto de Bertilo Wennergren, konsultejano kaj la aŭtoro de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko:
"Mi nun estas en la Junulara Esperanto-Semajno, kie mi interalie aŭskultis prelegon pri sudorient-Aziaj lingvoj de la lingvisto kaj poligloto André Müller, kiu specialiĝis pri tiaj lingvoj. Li parolis interalie pri la Rohinĝa lingvo, nomante ĝin ĝuste tiel. Tio por mi metis finon al la diskuto."
Do, bazite sur la ĝisnunaj informoj kaj konsideroj je nia dispono, la radiko, kiu plej taŭgas por unuecigi uzadon, estas "rohinĝ-".
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Esperantigo de "lollipop"
Publikigita la 08an de Novembro 2017 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2017-09-23] Ĉu ekzistas en Esperanto vorto por nomi platbombonon, kiun oni tenas per stangeto kaj kiu estas konata en la angla kiel "lollipop", en Kubo kiel "chambelona" kaj en Hispanio kiel "piruleta"? Ĉu eble "platbombono" aŭ eĉ "lolipopo"?
RESPONDO
Kara samideano,
La konsultejanoj estas unuecaj en tio, ke ne valoras rekte kopii alilingvan nomon kiel "lolipopo", kiu ne estas senpere komprenebla. Tro facilanima pruntado de alilingvaj vortoj por vasta nombro da neesencaj variaĵoj de ĉiutagaj realaĵoj rapide igus nian lingvon rubejo plena je efemeraj balastaĵoj.
Inter kelkaj pure esperantaj formoj, kiujn ni renkontis, "lekbombono" ŝajnas la plej taŭga, mallonga kaj elvoka formo, kiun ni rekomendas al vi.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu eblas uzi la vorton vokacio?
Publikigita la 19an de Majo 2017 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2016-04-12] Estimataj, Mia demando: Ĉu eblas uzi la vorton “vokacio” anstataŭ “alvokiĝo”; mi legis, ke ĝi estis uzata en la revuo “Dia Regno”. Mi antaŭdankas al vi! Tutkore via!
RESPONDO
Kara samideano,
Principe, neniu povas malpermesi al vi uzi tiun ĉi vorton. Tamen, se vi demandas, ĉu la Konsultejo de la Akademio de Esperanto rekomendas tiun ĉi radikon, tiam mi volas informi vin, ke neniu konsultejano esprimis subtenon por ĝi.
Ni havas la impreson, ke tiu ĉi vorto ne alportas ian valoron: ĝi ne enkondukas gravan sencodistingon kaj ne estas pli klara ol la kutimaj vortoj "(al)vok(iĝ)o", "vokiteco" ks. La fakto, ke ĝi estas apenaŭ uzata, eĉ se ĝi eventuale aperis en iu periodaĵo relative ofte, apogas nian opinion.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Ĉu adjektivo aŭ adverbo kun frazo?
Publikigita la 14an de Aprilo 2017 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2016-03-25]
Saluton estimataj!
Kiu el la jenaj du frazoj estas ĝusta?
(A) Estas strangA, ke li restis tiom trankvila.
(E) Estas strangE, ke li restis tiom trankvila.
Mi antaŭdankas vin pro la respondo!
RESPONDO
Kara samideanino,
Ĝusta estas la frazo (E).
La modelon por la uzado de adverbo en tiaspecaj frazoj diktas la Fundamento de Esperanto, kie, en §7 de la Ekzercaro, aperas frazo "Resti kun leono estas danĝere", kaj la reala lingvouzado, kiu estas tute stabila kaj sendisputa pri "X-i estas Y-e" kaj "estas X-e, ke ...". Ekzemple, parolturno "estas necese, ke", gramatike identa al via frazo (E), dufoje aperas en la Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Propono pri landnomoj
Publikigita la 1an de Marto 2017 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2016-11-15] Gekaraj, Mi sendas al vi proponon cele al pli logika sistemo de landnomoj. La nunan nelogikan sistemon bazitan sur naciaj lingvoj mi trovas ĝena. Bonvolu konsideri mian proponon! Mi scias, ke tiu ĉi listo ankoraŭ povas esti plibonigita, sed se ĝi instigos al pripensado pri la nuna sistemo, mi jam estos kontenta. Kaj mi certas, ke esperantistoj plu plendos kaj eĉ pli terure ĝenos vin ĝis establiĝos pli logika solvo.
RESPONDO
Kara samideano,
Bedaŭrinde via propono estas nur unu el multegaj similaj proponoj, kiuj aperadis dum pli ol jarcento, kaj, kiel vi ĵus demonstris, plu aperadas. Ĉiu proponinto opinias sian proponon definitiva solvo por raciigi la sistemon de landnomoj. Tiaj proponoj, eĉ se bonaj en si mem, neniam estas akceptataj de ĉiuj esperantistoj.
Estas ekstreme malprobable aŭ eĉ tute maleble, ke via propono ĝuos pli bonan sorton ol la multaj antaŭaj proponoj, kiuj ĉiuj malsukcesis. Eĉ se ĝi gajnus kelkajn adeptojn, ĝi nur aldonus plian tavolon de konfuzo al la jam konfuza situacio, ĉar iuj homoj aplikus ĝin, dum la plejmulto certe preferus resti ĉe la jam uzata sistemo.
Tial ni bedaŭras, ke ni ne povas preni vian proponon en konsideron. Anstataŭe ni ĝentile konsilas al vi legi la lastan rekomendon de la Akademio pri la landnomoj, kaj konsekvence apliki ĝin:
http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html
En tiu ĉi dokumento vi trovos analizon de la problemo, detalajn rekomendojn kaj pravigon de la kialoj por ĝuste tiaj rekomendoj.
Fine, ni volas atentigi vin pri tio, ke la ekzisto-celo de la Lingva Konsultejo de la Akademio estas respondi demandojn pri la efektive ekzistanta kaj uzata lingvo, sed ne konsideri proponojn pri ŝanĝoj, reformoj aŭ plibonigoj. Alivorte, la Lingva Konsultejo helpas per konsiloj, sed ne faras decidojn.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer, Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Interjekcioj, sonimitoj kaj humor-vinjetoj
Publikigita la 10an de oktobro 2016 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2016.02.08] Karaj samideanoj, 1. Mi ofte komunikas per retaj babilejoj aŭ per mallongaj mesaĝoj en vatsapo, tvitero aŭ per sms. Oni tie foje uzas bildetojn (ekzemple de dezegnitaj vizaĝoj) por komprenigi per kiu emocio oni intencas diri la skribitan. Tion oni evidente povas uzi ankaŭ en Esperanto. 2. Krome oni ofte uzas literkombinon por esprimi, ekzemple, ridon. En la brazil-portugala por tio oni uzas "kkkkkkkkkk", en la hispana "jejejejeje", en la angla "hehehe", en la germana aŭ sveda "hahahaha" ktp. Kion oni uzas en Esperanto? La tradiciaj interjekcioj ho kaj ha ja havas aliajn signifojn. 3. Ĉu ie ekzistas superrigardo pri aliaj tiaj esprimoj? Ekzemple, la angla aŭ germana "blablabla", kio signifas tro adan kaj eble sensencan paroladon.
RESPONDO
Kara samideano,
1. La bildetoj, pri kiuj vi parolas, plejparte ne apartenas al normala lingvaĵo kaj servas kiel apartaj signaj sistemoj ekster la tradiciaj homaj lingvoj; kutime la samaj bildetoj estas uzataj per lingvanoj de malsamaj lingvoj. Tiaj signaj sistemoj apenaŭ havas ian gramatikon en la kutima senco aŭ normigitan prononcadon. La Akademio ne okupiĝis pri tiaj sistemoj, kaj estas dubinde, ke estas dezirinde, ke ĝi oficiale okupiĝu pri ili.
Tamen estas oportune havi nomojn por iuj el la plej kutimaj inter tiaj bildetoj. Kelkaj tiaj nomoj estis proponitaj en la jam klasika Komputada Leksikono de akademiano (kaj membro de la Lingva Konsultejo) Sergio Pokrovskij:
- mienvinjeto (emoticon)
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/ME.html#MIENVINJETO
- ridmieno (smiley) = :-), Unikode ☺
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/RI.html#RIDMIENO
- vemieno, frowney face, ☹ :-(
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/V.html#VEMIENO
- grimac(vinjet)o, wry face, :-/ (tordita buŝo)
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/G.html#GRIMACVINJETO
- palpebrumo ;-) (half-smiley, semi-smiley, winkey face)
http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/P.html#PALPEBRUMO
2. Pri iuj el la literkombinoj de la tipo, kiun vi mencias, ne estas klare, ĉu ili entute apartenas (aŭ apartenu) al normala lingvaĵo aŭ servas nur kiel konvenciaj nurskribaj bildigoj. (Ĉu, ekzemple, la brazila "kkkkkkkkkk", kiun vi citas, entute estas prononcebla?)
Tamen multaj aliaj estas aŭ internacie kompreneblaj aŭ simple jam tradiciiĝintaj sonimitoj aŭ interjekcioj, kaj ili aperas en Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj.
3. Jes, tiaj superrigardoj de interjekcioj ekzistas. Unu tia listo aperas en la 17a leciono de la tre populara "Vojaĝo en Esperanto-lando". Jen ĝi, kompleze de la aŭtoro, akademiano (kaj membro de la Lingva Konsultejo) Boris Kolker:
Interjekcioj estas ekkrioj, kiuj esprimas sentojn. Jen la listo de multaj interjekcioj: aĉ! (malkontento), a ha! (ekrimarko de io), aĥ! (forta miro aŭ bedaŭro), aj! (subita sufero aŭ tre viva ĝojo), ba! (nekredemo), baj... baj... (endormigo de infano), brr! (frostiĝo aŭ abomeno), ĉit! (silentigo), eh! (alvoko de atento; bedaŭro, riproĉo), e he! (ekkompreno), ej! (dubeto aŭ milda malaprobo), ek! (alvoko al komenco de ago), fi! (naŭzo aŭ mallaŭdo), for! (forpelo), fu! (laciĝo), ha! (ekmiro), ha ha! (kompreno, viva doloro, ironio, rido), ha lo! (telefona alvoko), he! (alvoko de atento aŭ ironia kontraŭdiro), hej! (kuraĝigo), hi hi (nerva aŭ knabina rido), hm! (dubo, pripensemo), ho! (viveco de sento), ho-la! (alvoko de atento), hop! (subita salto), hot! (antaŭenirigo de ĉevalo), hu! (ektimo aŭ tediĝo), huj! (subita sufero), hura! (tre viva ĝojo aŭ aprobo), huŝ! (fortimigo de besto), mm! (pripensemo, serĉo de konvena vorto), nu! (instigo al parolo, plifortigo de esprimivo, koncedo, konsento, surprizo), nu-nu! (miro aŭ dubo), o ho! (surprizo), oj! (bedaŭro aŭ subita sufero), o kej! ("en ordo", "bone"), pa, pa! (senzorgeco), stop! (haltigo), ts! (silentigo), ve! (bedaŭro, doloro).
Aliaj listoj troveblas en la Interreto: vidu, ekzemple, jenan artikolon en Esperanta Vikipedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Mallongigoj_uzataj_en_babilejo
Tamen bonvolu atenti, ke niasperte tiuj ĉi mallongigoj apenaŭ estas uzataj.
"Blablabla!" aŭ "blabla!" (tiel ĝi aperas en PIV), pri kiu vi demandas, estas niaopinie akceptebla sonimito, kvankam ne estas tute klare kiom vaste ĝi estas uzata kaj komprenata.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto
Subjekta predikativo kun infinitivo
Publikigita la 26an de Septembro 2016 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2016.03.13] Estimata Prezidanto, estimataj Akademianoj, Mi skribas al vi pri gramatika dubo. Por prezenti ĉi tiun dubon, mi volus citi unu frazon eltiritan el PIV: (1) "Rubikon/o: Rivereto, inter la Roma teritorio k la Cisalpa Gaŭlio (12°26’E, 44°10’N), kiun transpaŝi estis malpermesite al armitaj legioj" En la subfrazo aperas subjekta predikativo kun infinitivo. Nu, la Fundamento de Esperanto enhavas jenan ekzemplon, sed kiel sendependan frazon: Resti kun leono estas danĝere (§7) Ĉu oni rajtas uzi subjektan predikativon kun infinitivo ene de subfrazo? Kia estas la opinio de la Akademio? Ĉu ne estus pli bone anstataŭigi la PIV-an difinon jene: (2) "[...], kies transpaŝo estis malpermesita al armitaj legioj"? Mi antaŭdankas vin por via atento. Korajn salutojn!
RESPONDO
Kara samideano,
La frazo el PIV, kiun vi citas, estas iom malsimpla, sed gramatike plene ĝusta.
Ne ekzistas regulo, kiu limigas la eblon uzi tiajn konstruojn al ĉeffrazoj. Pli ĝenerale ŝajnas, ke en Eo ne ekzistas reguloj, kiuj aplikiĝas specife al subfrazoj. La sola distinga trajto de subfrazo, kiu ebligas tiel nomi iun vortgrupon, estas la subordiga vorto, kiu enkondukas ĝin.
Zamenhof uzis en Dua Libro frazon samspecan kun frazo (1):
(3) Anstataŭ provi praktike (KION FARI ESTAS TRE FACILE), ĉu la lingvo [...] taŭgas por internacia kompreniĝo [...]
La frazo (2), kiun vi proponas, principe estas malpli klara, ĉar ne eblas senplie scii, ĉu "kies" (= "de kiu") esprimas la sencan subjekton aŭ la sencan objekton de "transpaŝo". La origina formo kun "kiun transpaŝi" estas tiurilate tute senduba. Praktike tamen ambaŭ manieroj estas pli-malpli egale uzeblaj, kiam ili ne kaŝas plursencecon.
Amike,
-Aleksandro
—–-
Alexander Shlafer
Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto