Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 12): Malsamoj inter versioj
Kirilo (Diskuto | kontribuoj) (Aldonis respondon pri Svaziujo) |
Kirilo (Diskuto | kontribuoj) e (Ligilo al antaŭa paĝo) |
||
| Linio 54: | Linio 54: | ||
Alexander Shlafer | Alexander Shlafer | ||
Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto | Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto | ||
| + | ---- | ||
| + | |||
| + | * '''Iru al '''[[Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 11)]]'''->''' | ||
Kiel registrite je 15:06, 7 Jul. 2018
- Reiru al la Ĉefpaĝo
- Iru al Respondoj de la Lingva Konsultejo (parto 11) ->
Demando: Kio estas la nova nomo de Svazilando?
Publikigita la 7an de Julio 2018 de Aleksandro Shlafer
DEMANDO [2018-05-18] Kio estas la nova nomo de Svazilando? Svazilando aŭ Svaziio aŭ Svaziujo (Umbuso weSwatini en la svazia) estas ŝtato en suda Afriko kun ĉefurbo Mbabano.
RESPONDO
En sia decido pri landnomoj (2009), la Akademio de Esperanto rekomendis uzi la formon "Svazilando" kiel preferindan nomon de tiu ĉi lando en Esperanto:
http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html
Laŭ ni, tiu ĉi rekomendo plu estas tute taŭga kaj neniel ŝanĝinda.
Cetere, ne estas trafe diri, ke oni ŝanĝis la nomon de la lando, aŭ paroli pri la "nova" nomo.
La reĝo decidis nur, ke en la angla lingvo, kiu estas la dua oficiala lingvo de Svazilando, oni ekde nun uzu la svazian nomon senŝanĝe anstataŭ traduki ĝin.
Oni ŝanĝis nur la anglalingvan formon de tiu nomo. La svazia nomo estas plu la sama, kaj same oficiala kiel la nomo anglalingva.
Tamen tiu svazia nomo signifas simple "la lando de svazioj", kaj sekve "Svazilando" estas tute taŭga Esperanta formo.
Kompreneble ankaŭ "Svaziujo" kaj "Svaziio" estas uzeblaj alternativoj, sed la Akademio rekomendas unuavice la formon "Svazilando", simile al tio, kiel ĝi faras pri "Svislando", "Pollando" kaj pri kelkaj aliaj landnomoj.
Amike, -Aleksandro —–- Alexander Shlafer Direktoro de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto