Marc Bavant: Malsamoj inter versioj

El Akademio de Esperanto
Iri al: navigado, serĉi
 
(One intermediate revision by the same user not shown)
Linio 11: Linio 11:
 
Mi renkontis Esperanton jam dekdujaraĝa kaj lernis ĝin mem per libretoj kaj abonante revuojn. Esperantujon mi ekkonis nur en la 80-aj jaroj de la 20-a jc, kaj de tiam partoprenis en pli ol dek Universalaj Kongresoj. Mi estas dumviva membro de UEA.
 
Bv konsulti mian kompletan vivresumon (http://mbavant.site/VR/Bavant.pdf) por pli detalaj informoj pri mi :
+
Bv konsulti mian kompletan vivresumon (https://mbavant.site/VR/Bavant.pdf) por pli detalaj informoj pri mi :
  
    • Edukado kaj diplomoj
+
<ul>
    • Diplomoj pri Esperanto
+
<li> Edukado kaj diplomoj
    • Sciencaj societoj
+
<li> Diplomoj pri Esperanto
    • Agado ligita al la inĝeniera profesio
+
<li> Sciencaj societoj
    • Agado ligita al Esperanto
+
<li> Agado ligita al la inĝeniera profesio
 +
<li> Agado ligita al Esperanto
 +
</ul>
 +
 
 +
 
 +
'''Publikigoj'''
 +
 
 +
En la supre menciita vivresumo troveblas ankaŭ listo de miaj publikigitaj libroj, artikoloj aŭ prelegoj, granda parto el kiuj estas alirebla en la samloke menciitaj paĝaroj.
  
Linio 27: Linio 34:
  
Esperanto estas vivanta lingvo, sed ĝia evoluo devas respekti la principojn de la Fundamento. Mi konceptas la Akademion kiel institucion, kiu devas observi la lingvan evoluon kaj ĝin gvidi, eventuale eĉ bridi, per rekomendoj, direktitaj al tiuj samideanoj, kiuj atendas tian gvidadon. Ja la uzado de ĉiuj homaj lingvoj estas submetata al diverstipaj influoj, jen de hegemoniaj naciaj lingvoj, jen de modoj, jen de ideologioj, jen de la simpla deziro montri sin originala aŭ rafinita..., kaj tion ni devas tre atente trakribri, antaŭ ol rekomendi aŭ oficialigi ion novan. Kompreneble ĉiu parolanto rajtas libere eksperimenti, sed la Akademio ne sankciu ion ajn.
 
Sekve mi estas lingva konservativulo, kaj i.a. kontraŭas provojn oficialigi novajn pronomojn, anstataŭigi akuzativon per prepozicio, reformi la ortografion aŭ la normon de elparolo. Mi kontraŭas ankaŭ oficialigon de fakaj vortoj sen serioza terminologia laboro, aŭ oficialigon de tro multsignifaj eluzitaj vortoj, laŭdire internaciaj, senkritike prunteprenitaj el la franca aŭ la angla, por kiuj vortoj tamen ekzistas pli precizaj kaj klaraj formoj de pure Esperanta deveno.
 
En la supre menciita vivresumo troveblas ankaŭ listo de miaj publikigitaj libroj, artikoloj prelegoj, granda parto el kiuj estas alirebla en la samloke menciitaj paĝaroj.
+
  
Nuna versio ekde 03:53, 4 Aŭg. 2025

Biografio de d-ro Marc Bavant

Mi estas franco, naskiĝinta en 1957 apud Parizo (Francujo), nun emerito post inĝeniera kariero en la kampo de telekomunikado, intelekta propreco kaj socialaj rilatoj. Paralele mi daŭrigis prilingvajn studojn kaj doktoriĝis pri ĝenerala lingvoscienco en 2014.

Denaske mi parolas la francan kaj dum junaĝa edukado studis la anglan, la rusan, la latinan, la araban kaj la hispanan. Mi havas bazajn konojn ankaŭ pri pluraj aliaj lingvoj, i.a. tiuj, kiujn mi studis kadre de la doktoriga laboro, t.e. la eŭska, la malnovpersa kaj la elama (fru-irana lingvo). Mi poste havis okazon studi kelkajn nordorientkaŭkazajn lingvojn.

Mi renkontis Esperanton jam dekdujaraĝa kaj lernis ĝin mem per libretoj kaj abonante revuojn. Esperantujon mi ekkonis nur en la 80-aj jaroj de la 20-a jc, kaj de tiam partoprenis en pli ol dek Universalaj Kongresoj. Mi estas dumviva membro de UEA.

Bv konsulti mian kompletan vivresumon (https://mbavant.site/VR/Bavant.pdf) por pli detalaj informoj pri mi :

  • Edukado kaj diplomoj
  • Diplomoj pri Esperanto
  • Sciencaj societoj
  • Agado ligita al la inĝeniera profesio
  • Agado ligita al Esperanto

Publikigoj

En la supre menciita vivresumo troveblas ankaŭ listo de miaj publikigitaj libroj, artikoloj aŭ prelegoj, granda parto el kiuj estas alirebla en la samloke menciitaj paĝaroj.

Akademianeco kaj vidpunktoj pri la Akademia laboro

Mi estis elektita en la Akademion de Esperanto en 2004, por mia unua 9-jara mandato. En 2013 mi ne rekandidatiĝis, dezirante plene dediĉi min al la tiam preparata doktoriĝo. En 2016 mi estis reelektita por dua mandato. En la supre menciita vivresumo troviĝas informoj pri la diversaj postenoj kaj laboroj efektivigitaj ene de la institucio dum tiuj 18 jaroj.

La fideleco al la Fundamento de Esperanto kaj konsento konstante kunlabori en la Akademio ne estas por mi nur formala deklaro. Mia ĝisnuna agado montras konscion pri tio, ke membreco de la Akademio ne estas honora titolo, sed postulas konsciencan partoprenon en la laboroj de la Akademio. Almenaŭ tiel mi konceptas la taskon por mi mem, kaj ĉiu alia faru laŭplaĉe.

Esperanto estas vivanta lingvo, sed ĝia evoluo devas respekti la principojn de la Fundamento. Mi konceptas la Akademion kiel institucion, kiu devas observi la lingvan evoluon kaj ĝin gvidi, eventuale eĉ bridi, per rekomendoj, direktitaj al tiuj samideanoj, kiuj atendas tian gvidadon. Ja la uzado de ĉiuj homaj lingvoj estas submetata al diverstipaj influoj, jen de hegemoniaj naciaj lingvoj, jen de modoj, jen de ideologioj, jen de la simpla deziro montri sin originala aŭ rafinita..., kaj tion ni devas tre atente trakribri, antaŭ ol rekomendi aŭ oficialigi ion novan. Kompreneble ĉiu parolanto rajtas libere eksperimenti, sed la Akademio ne sankciu ion ajn.

Sekve mi estas lingva konservativulo, kaj i.a. kontraŭas provojn oficialigi novajn pronomojn, anstataŭigi akuzativon per prepozicio, reformi la ortografion aŭ la normon de elparolo. Mi kontraŭas ankaŭ oficialigon de fakaj vortoj sen serioza terminologia laboro, aŭ oficialigon de tro multsignifaj eluzitaj vortoj, laŭdire internaciaj, senkritike prunteprenitaj el la franca aŭ la angla, por kiuj vortoj tamen ekzistas pli precizaj kaj klaraj formoj de pure Esperanta deveno.

Ligiloj

Detala vivresumo: https://mbavant.site/VR/Bavant.pdf

Diversaj studoj pri terminologio kaj leksikografio: https://studoj.mbavant.site

TTT-paĝo ĉe academia.edu: https://uva.academia.edu/MarcBavant