Marcos Malke Cramer: Malsamoj inter versioj
Kirilo (Diskuto | kontribuoj) (aldonis novan biografion) |
Kirilo (Diskuto | kontribuoj) e (Kirilo movis paĝon Marcos Cramer al Marcos Malke Cramer: nomŝanĝo) |
||
| (3 intermediate revisions by 2 users not shown) | |||
| Linio 3: | Linio 3: | ||
<br> | <br> | ||
| − | '''Biografio de d-ro Markos Kramer (Marcos Cramer)''' | + | '''Biografio de d-ro Markos Malke Kramer (Marcos Malke Cramer)''' |
| − | Markos Kramer naskiĝis en 1984 en Bonaero (Argentino) kaj kreskis ĉefe en Germanujo. De 2003 ĝis 2007 | + | Markos Malke Kramer naskiĝis en 1984 en Bonaero (Argentino) kaj kreskis ĉefe en Germanujo. De 2003 ĝis 2007 ri studis matematikon kaj filozofion en Oksfordo (Britujo). De 2008 ĝis 2013 ri doktoriĝis en Bonno (Germanujo) pri temo, kiu ligas matematikan logikon kaj komputan lingvosciencon. De 2013 ĝis 2018 ri laboras kiel scienca kunlaboranto en la komputoscienca fako de la Universitato de Luksemburgo. De 2018 ĝis 2024 ri laboris ĉe la Teĥnika Universitato de Dresdeno, esplorante la ligojn inter logiko-bazitaj metodoj por artefarita inteligenteco kaj la efektiva rezonado de homoj. Ekde 2024 ri laboras kiel programisto kaj fakulo pri formala programcertigado ĉe secunet Security Networks, firmao por sekuraj komuniksistemoj |
| − | Kramer eklernis Esperanton en 2000. De 2001 ĝis 2006 | + | Kramer eklernis Esperanton en 2000. De 2001 ĝis 2006 ri aktivis en la Germana Esperanto-Junularo kiel interreta respondeculo kaj poste kiel estro de la Interreta Komisiono. De 2006 ĝis 2009 ri estis la redaktisto de ''TEJO Tutmonde'', dumonata membrogazeto de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. De Oktobro 2003 ĝis proksimume 2010 ri estis aktiva kontribuanto al la Esperantlingva Vikipedio, kaj ĝis nun foje kontribuas, aparte zorgante pri la lingva nivelo en la Vikipedio. Kramer verkis plurajn esperantologiajn artikolojn, pri tiel diversaj temoj kiel la konflikto inter el-interna kaj el-ekstera vortfarado, la demando kiel difini kiuj estas la kompetentaj parolantoj kiuj determinas la lingvan regularon, la esprimado de sekso en Esperanto, la signifo-evoluo kaj Akademia laboro pri la vorto "kazo", kaj riaj ideoj pri reta sistemo por krei fidindan Esperanto-vortaron. |
Nuna versio ekde 07:12, 11 Feb. 2026
- reiru al Membroj kaj korespondantoj
Biografio de d-ro Markos Malke Kramer (Marcos Malke Cramer)
Markos Malke Kramer naskiĝis en 1984 en Bonaero (Argentino) kaj kreskis ĉefe en Germanujo. De 2003 ĝis 2007 ri studis matematikon kaj filozofion en Oksfordo (Britujo). De 2008 ĝis 2013 ri doktoriĝis en Bonno (Germanujo) pri temo, kiu ligas matematikan logikon kaj komputan lingvosciencon. De 2013 ĝis 2018 ri laboras kiel scienca kunlaboranto en la komputoscienca fako de la Universitato de Luksemburgo. De 2018 ĝis 2024 ri laboris ĉe la Teĥnika Universitato de Dresdeno, esplorante la ligojn inter logiko-bazitaj metodoj por artefarita inteligenteco kaj la efektiva rezonado de homoj. Ekde 2024 ri laboras kiel programisto kaj fakulo pri formala programcertigado ĉe secunet Security Networks, firmao por sekuraj komuniksistemoj
Kramer eklernis Esperanton en 2000. De 2001 ĝis 2006 ri aktivis en la Germana Esperanto-Junularo kiel interreta respondeculo kaj poste kiel estro de la Interreta Komisiono. De 2006 ĝis 2009 ri estis la redaktisto de TEJO Tutmonde, dumonata membrogazeto de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. De Oktobro 2003 ĝis proksimume 2010 ri estis aktiva kontribuanto al la Esperantlingva Vikipedio, kaj ĝis nun foje kontribuas, aparte zorgante pri la lingva nivelo en la Vikipedio. Kramer verkis plurajn esperantologiajn artikolojn, pri tiel diversaj temoj kiel la konflikto inter el-interna kaj el-ekstera vortfarado, la demando kiel difini kiuj estas la kompetentaj parolantoj kiuj determinas la lingvan regularon, la esprimado de sekso en Esperanto, la signifo-evoluo kaj Akademia laboro pri la vorto "kazo", kaj riaj ideoj pri reta sistemo por krei fidindan Esperanto-vortaron.