AKADEMIO DE ESPERANTO

Baza Radikaro Oficiala

La verkon "Baza Radikaro Oficiala", BRO, la Akademio eldonis en 1974 kiel parton de "Aktoj de la Akademio II 1968-1974". La ĉi-postaj klarigoj estas ĉerpitaj el la "Enkonduko" de BRO.

BRO en la Reto

BRO fariĝis parto de la nun ellaborata "Akademia Vortaro", kiu en tute provizora formo estas konsultebla en tiu ĉi TTT-ejo. Tie eblas esplori la enhavon de la naŭ ofteco-grupoj de BRO - precipe per la Serĉilo de la "Akademia Vortaro".

Ekde Decembro 2007 la tuta "Aktoj II" kune kun la tuta BRO estas nun legebla en tiu ĉi TTT-ejo.

Kio estas BRO?

BRO difinas la trunkan aŭ bazan vortprovizon de la lingvo, kaj rezultas el komparo de pli fruaj ofteco-listoj starigitaj laŭ tre malsamaj kriterioj kaj prezentiĝas sub formo de naŭ grupoj; la unua grupo konsistas el la plej oftaj elementoj, t.e. pli ĝuste kaj principe el tiuj elementoj, kiuj aperas en plej multaj ofteco-listoj; en la naŭa grupo troviĝas elementoj, ĉefe radikoj, kiuj aperas en nur unu el la ofteco-listoj. Alia karakterizo de tiu Baza Radikaro Oficiala estas, ke ĉiu radiko, kaj se eble ĉiu elemento, estas klasita laŭ sia signifokategorio substantiva, verba aŭ adjektiva: tiel la Baza Radikaro Oficiala aperas kiel praktika komplemento al la "Konstatoj pri la Vortfarado, kiun la Akademio publikigis en la antaŭaj "Aktoj". Tiu radikaro estas la unua oficiala verko, kiu speciale kaj aparte prizorgas la signifokategoriojn. (Vidu ankaŭ ĉi-poste pri la signifokategorioj.)

Por plene starigi la Bazan Radikaron Oficialan, kaj pli precize ties grupojn 7, 8 kaj 9, la Akademio devis samtempe oficialigi tutan vicon da vortoj, kiuj sekve formis parton de nova aldono al la Universala Vortaro: la 8-a Oficiala Aldono.

BRO en lernolibroj

Tamen al la demando, ĉu tiu Baza Radikaro Oficiala estu severe atentata en la lernolibroj, kiuj ja tre diversas laŭ la pedagogiaj celoj de ĉiu aŭtoro, ni nuance respondos jenon:

a) Verkanto de inica lernolibro povos enpreni, se li aŭ ŝi tion deziras, la enhavon de ekzemple la kvar unuaj Grupoj; sed alia preferos enpreni 5 aŭ 6 aŭ nur 4;

b) la grupo 9 de malpli oftaj radikoj, pli ol la aliaj, rezultas el konsidero pri "disponebleco" kaj el apliko de la metodo de "interesocentroj"; sekvo estos tute normale, ke ĉefe el ĝi oni ĉerpu pliajn radikojn por kompletigi la vortprovizon de difinita lernolibro. Sed kompreneble ĉiu aŭtoro restos libera, sub propra respondeco, elekti diversajn radikojn enkaŭ ekster BRO. Sed estas rekomendite esti treege ŝparema en tiaj aldonoj.

c) La tutan radikaron ni konsideras antaŭ ĉio kiel helpilon, sed ne kiel leĝon strikte observendan: en vivanta lingvo, kia estas Esperanto, alia konduto estus absurda. Oni pli-malpli, laŭ propra respondeco, instruu ĝian enhavon: oni des pli severe atentu tiun ehavon, ju pli oni proksimiĝas al la "Grupo 1" de la pli oftaj elementoj.

Kategorieco de la radikoj

Oni scias, ke la Akademio paralele studis la vortfaradon kaj establis tekston de "Konstatoj" ("Aktoj de la Akademio" 1963-67). Tiuj konstatoj agnoskas, ke la Universala Vortaro kaj ties Oficialaj Aldonoj ne estis redaktitaj kun la celo fiksi la signifokategoriojn de la radikoj. Tiun kategorion nerekte fiksas la uzado ĉe Zamenhof kaj la bonaj aŭtoroj.

Tamen por la grandega plimulto de la radikoj tiu kategorio estas evidenta: arbo, elefanto, patro, tablo estas substantivaj; bela, granda, nobla, tenera estas adjektivaj; bati, fari, marŝi, ridi estas verbaj. En ili la finaĵo, vidpunkte de la signifo, estas senutila, pleonasma. Nur por kelkaj dekoj da radikoj eblas heziti; kaj por tiuj dubaj okazoj la alternativo plej ofte konsistas en tio, ĉu temas aŭ ne temas pri verbaj radikoj.

Por tion decidi, ni apogis nin sur la § 3,2 de la Rekomendoj pri vortfarado ("Aktoj p. 69), kiu tekstas:

"2) kun radiko de verba kategorio la finaĵo -o havas la signifon de ago kaj konkreta manifestiĝo aŭ rezulto de tiu ago; ekz-e: la kuro, la danco, la konstruo. Kontraste, montras ion konkretan estigitan de la ago, dum ad havas la signifon de ago konsiderata en sia daŭro, ekz-e: la dancado, la konstruado, la konstruaĵo."

Rezultas el tiu teksto, ke, se o-derivaĵo de radiko supozata verba neniam povas signifi agon, ĝi tutsimple ne estas verba radiko.

Ekzemple, floro, pako, urino neniam signifas agon, sed male ion tute konkretan; sekve la radikoj flor/, pak/, urin/ ja ne estas verbaj sed substantivaj. Plie de tiuj substantivaj radikoj tute logike kaj facile deriviĝas la verboj flori, paki, urini. Kaj tio plene respondas al la preskriboj de Zamenhof en siaj vortaroj rusa, germana kaj franca kaj ankaŭ al la uzado ĉe la bonaj aŭtoroj.

Ni notu tie ĉi, ke, por fiksi tiujn kategoriojn, la Akademio sin apogis, krom sur la oficialaj dokumentoj, ankaŭ sur la laboroj de Eugen WÜSTER.