AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 19 - 2012 07 13

Ni informas pri respondo de la Sekcio pri Gramatiko al demando veninta de la publiko

2012-05-25
Respondo al sinjoro Volker Schultheiß

La sekretario de Akademio de Esperanto ricevis la ĉi-suban mesaĝon, kiun li submetis al traktado en la Akademia Konsultejo. Tiu siavice transsendis la demandon al la Sekcio pri Gramatiko, kiu diskutis ĝin. Post la demanda mesaĝo sekvas eldiro de la Sekcio pri Gramatiko, rezultanta el la diskuto.

Originala mesaĝo

temo: Gramatika dubo
dato: Mon, 27 Feb 2012 10:46:13 -0600
de: lorenzo <retpoŝta adreso forigita>
al: <sekretario@akademio-de-esperanto.org>

Estima Prezidanto, estimoj Akademianoj:

Mi skribas al vi pro gramatika dubo. Por prezenti ĉi tiun dubon, mi volus citi du frazojn skribitajn de Doktoro Zamenhof.

(I) La gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tion, pri kio ili skribas.(II) Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero.

La frazo (I) troviĝas en la verko Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia, kaj la frazo (II) troviĝas en la verko La Batalode l'Vivo.

En la frazo (I) la perverba priskribo [necesa] havas a-finaĵon kaj rilatas al la i-vorteca esprimo [eniĝi...]. En la frazo (II) la perverba priskribo [utile] havas e-finaĵon kaj rilatas al la i-vorteca esprimo [batali...].

La Plena Analiza Gramatiko eldiras ke perverbaj priskriboj kiuj rilatas al la objekto de la frazo, devas havi la a-finaĵon eĉ kiam la objekto estas i-vorto aŭ subfrazo. La aŭtoroj de ĉi tiu libro klarigas ke oni uzas a-finaĵon por eviti konfuzon. La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko eldiras ke ĉiuj perverbaj priskriboj, kiuj rilatas al i-vorto aŭ subfrazo (sendepende ĉu la frazparto rilatita estas subjekto aŭ objekto), devus uzi la e-finaĵon kaj ke la uzo eldirita de la PAG ne estas rekomendinda.

Ĉu priskribi i-vortojn aŭ subfrazojn pere de a-vortoj, ne estas kontraŭdire al la baza regulo ke i-vortoj kaj subfrazoj estas priskribataj pere de e-vortoj?

Kia estas la opinio de la Akademio: ĉu oni uzu preferinde a-vortecan aŭ e-vortecan objektan perverban priskribon kiam la frazoparto priskribita estas i-vorto aŭ subfrazo?

Mi dankas por via atento. Mi petas al vi konfirmi la ricevon de ĉi tiu letero.

Korajn Salutojn

Volker Schultheiß


Unue la Sekcio pri Gramatiko atentigas, ke nek Plena Analiza Gramatiko (PAG) nek Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estas oficialaj Akademiaj gramatikoj, kvankam ambaŭ estas verkitaj de Akademianoj.

Fonaj konsideroj

Predikativo (perverba priskribo) rilatas al alia substantiveca (o-vorteca) parto de la frazo, ĉu la subjekto, ĉu la objekto (rekta komplemento). Predikativo povas difini aŭ karakterizi la subjekton aŭ objekton per alia substantivo. Ĝi ankaŭ povas priskribi iun econ de la subjekto aŭ objekto. Normale tian funkcion havas adjektivoj (a-vortoj). Ĉar predikativo esence havas karakteron de “nomo”, t.e. substantivo aŭ adjektivo, iuj nomas ĝin “noma predikato” por distingi ĝin de la ”verba predikato”.

La substantivaj predikativoj ne prezentas problemon, kaj pri ili la alsendita demando ne temas. La problemo aperas ĉe frazparto, kiu havas la funkcion de predikativo kaj en la plej multaj okazoj havas la formon de adjektivo. Tian predikativon ni celos, kiam ni en la ĉi-suba trakto uzos la vorton “predikativo” sen specifo. Por aliri al la temo necesas ioma ekzamenado de la adjektivo ĝenerale kaj de la adjektiveca predikativo speciale.

En Esperanto (kaj en multaj aliaj lingvoj) adjektivo dependas de substantivo. Forme tiu dependeco manifestiĝas per tio, ke la adjektivo akordiĝas kun la substantivo, de kiu ĝi dependas. Se adjektivo apartenas al la sama frazparto, kiel la substantivo, ĝi akordiĝas kun ĝi koncerne nombron kaj kazon:

Kiam la adjektivo estas predikativo, ĝi akordiĝas kun la substantivo principe nur koncerne nombron, ĉar objekta predikativo staras en nominativo, dum la objekto staras en akuzativo:

Ĉio ĉi estas senproblema, kiam la subjekto aŭ objekto, al kiu la predikativo rilatas, estas substantivo: “RestadO kun leono estas danĝerA”; “Oni konsideras danĝerA restadON kun leono”. Sed substantivecan funkcion povas havi ankaŭ elementoj, kies kerno estas verbo: infinitivo (i-vorto), kaj subpropozicio (normale komenciĝanta per “ke”). Ĉe predikativo rilatanta al verbkerna subjekto aŭ objekto prezentiĝas la jena lingva dilemo:

Unuflanke, la sintaksa rolo de predikativo: priskribe rilati al subjekto aŭ objekto, postulas, ke la predikativo havu adjektivan formon. Sed aliflanke, se (la kerno de) la subjekto aŭ objekto ne estas substantivo, adjektivforma predikativo ne havas substantivon, kun kiu akordiĝi. Tian substantivecan vorton oni tamen povas aldoni al la frazo, resumante la enhavon de la subjekto aŭ objekto per la pronomo “tio(n)”.

En la lingvo ĝenerale, la meĥanismo de subordigado de unu vorto sub alian estas esence jena:

Kiam la ĉefa vorto estas substantivo, la subordigita vorto estas adjektivo akordiĝanta kun ĝi:

BelAJ kantOJ, sufokAN varmON.

Kiam la ĉefa vorto estas io alia ol substantivo, ekz. verbo, adjektivo aŭ adverbo (e-vorto), la subordigita vorto estas adverbo:

BelE kantI, sufokE varmA, sufokE varmE.

Du strategioj por trakti predikativojn rilatantajn al verbkerna subjekto aŭ objekto

Unu strategio estas trakti la predikativon laŭ la sama principo, kiel la supre klarigita meĥanismo (sendepende de tio, ĉu oni konsideras predikativon “subordigita” aŭ ne), t.e. doni al predikativo rilatanta al verbkerna subjekto aŭ objekto la adverban finaĵon -e. Alia strategio estas marki la predikativecon de la koncerna frazparto, donante al ĝi la adjektivan finaĵon -a ankaŭ kiam ĝi rilatas al verbkerna subjekto aŭ objekto. Ĉi-sube ni indikos la 4 konstruojn jene:

SPe = subjekta predikativo e-finaĵa
OPe = objekta predikativo e-finaĵa
SPa = subjekta predikativo a-finaĵa
OPa = objekta predikativo a-finaĵa

Kiam predikativo rilatas al verbkerna subjekto, la Ekzercaro de la Fundamento instruas al ni uzi la konstruon SPe: “RestI kun leono estas danĝerE”. Sed kiam la predikativo rilatas al verbkerna objekto, nek la Gramatiko nek la Ekzercaro de la Fundamento donas al ni instruon pri tio, ĉu uzi OPe, “Oni konsideras danĝerE restI kun leono”, aŭ OPa, “Oni konsideras danĝerA restI kun leono”. Eĉ la lingvo-uzo de Zamenhof mem varias, kiel la alsendita demando montras. La tendenco ŝajnas esti, ke OPe aperas ĉefe en la plej fruaj tekstoj, dum OPa estas pli ofta en pli malfruaj tekstoj.

Zamenhofaj ekzemploj

Konstatoj pri la lingvouzo

La ĉi-supraj ekzemploj montras, ke la lingvouzo ne estas stabila. Zamenhof mem uzis ĉiujn 4 tipojn, eĉ SPa, malgraŭ la Fundamenta ekzerco de SPe. La diferenco inter la rekomendo de PAG kaj tiu de PMEG, menciita en la demando, spegulas diferencon en la atribuo de relativa graveco al du konsideroj:

  1. Oni ofte konsideras, ke formoj kutimaj en la malfruaj verkoj de Zamenhof ĝenerale estas pli rekomendindaj ol formoj kutimaj nur en liaj fruaj verkoj. Laŭ tia konsidero la relative malfrua “necesA” devus havi antaŭrangon antaŭ la relative frua “utilE”. Apogas tiun opinion la adjektiveca naturo de la priskribaj predikativoj.
  2. Ĉiun lingvon konsistigas sistemo aŭ sistemaro pli aŭ malpli kohera. Esenca trajto de la kohereco de Esperanto estas ĝia analogieco. La netuŝebla parto de Esperanto estas la Fundamento. Ĉar la Fundamento instruas, ke predikativo rilatanta al verbkerna subjekto havu adverban formon, la analogieco igas nin doni adverban formon ankaŭ al predikativoj rilatantaj al verbkernaj objektoj. Laŭ tia konsidero la analogieco kun la Fundamento principe estas pli grava ol la lingvouzo de Zamenhof, kaj en ĉi tiu okazo la analogieco kun la Fundamento krome havas apogon ankaŭ en la lingvouzo de Zamenhof.

Ambaŭ tiuj konsideroj havas siajn porparolantojn en la Sekcio pri Gramatiko. Ni ankaŭ konscias, ke povas aldoniĝi konsideroj pri cirkonstancoj, kiuj povus instigi al malsama trakto de predikativoj subjektaj kaj objektaj. Unu tia cirkonstanco povus esti, ke frazoj kun objekta predikativo normale estas pli ampleksaj - por ne diri kompleksaj - ol frazoj kun subjekta predikativo. En frazo kun objekta predikativo rilatanta al verbkerna objekto facile povas aperi ankaŭ -e-finaĵaj vortoj kun aliaj funkcioj ol tiu de objekta predikativo. Tial - kiel mencias PAG - kelkfoje oni povas misinterpreti la funkcion de e-vorto intencita kiel objekta predikativo.

Konklude, la Sekcio pri Gramatiko konstatas, ke la lingvouzo ankoraŭ ne definitive solvis la aferon, kaj ke ambaŭ alternativoj estas pravigeblaj. La kunekzistado de tiuj konkurencantaj lingvouzoj konsistigas nur marĝenan riskon de miskomprenado, kaj la lingvo disponas pri rimedoj por eviti tiajn miskomprenojn. Unu tia rimedo estas la aludita aldono de “tion”. Eblas ankaŭ alivortigoj, kiuj tute forigas la objektan predikativon. Ekzemple, anstataŭ “La gazetoj ne trovas necesa/-e eniĝi en tion, pri kio ili skribas”, eblas diri “La gazetoj ne trovas, ke necesas eniĝi en tion, pri kio ili skribas”.

Rekomendoj

Pro la ankoraŭ ne stabila lingvouzo kaj pro la marĝeneco de la problemo, la Sekcio pri Gramatiko ne trovas la tempon matura por decide rekomendi unu uzon kaj malrekomendi la alian. Tamen, al verkistoj de lernolibroj la Sekcio rekomendas, ke oni uzu adjektivon por predikativoj rilatantaj al substantivoj kaj substantivecaj vortoj kiaj pronomoj, kaj ke oni uzu adverbon por predikativoj - subjektaj kaj objektaj - rilatantaj al infinitivoj kaj “ke”-propozicioj.

Otto Prytz
Direktoro de la Sekcio pri Gramatiko


La estraro de la Akademio de Esperanto:
John Wells, prezidanto, Brian Moon, vicprezidanto, Probal Dasgupta, vicprezidanto, Renato Corsetti, sekretario.