AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 18 - 2011 12 20

Pri la utiligo de la oficialaj materialoj de la Akademio de Esperanto

Ni deklaras, ke ĉiu rajtas kopii kaj utiligi la materialojn aperigitajn de la Akademio de Esperanto en kiu ajn formo. La sola postulo estas tiu pri agnosko de la fonto.

Principe la oficialaj materialoj de la Akademio disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita <http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/deed.eo> kaj laŭ la Ĝenerala Publika Permesilo 2.0 de GNU <http://www.gnu.org/licenses/gpl-2.0.html>


La estraro de la Akademio de Esperanto:
John Wells, prezidanto, Brian Moon, vicprezidanto, Probal Dasgupta, vicprezidanto, Renato Corsetti, sekretario.