AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 13 - 2010 04 29

Elekto de triono de la akademianoj

Okazis en la unuaj monatoj de ĉi tiu jaro la reelekto de triono de la akademianoj laŭ la Statuto de la Akademio de Esperanto.

Ne rekandidatis Aŝvinikumar, Gersi Alfredo Bays, André Cherpillod, Flavio Rebelo kaj Trevor Steele.

Iliajn lokojn prenis la novaj akademianoj Marcos Cramer, Lena Karpunina, Stano Marĉek, Paŭlo Moĵajev kaj Alexander Shlafer.

Estis reelektitaj Vilmos Benczik, Probal Dasgupta, Miguel Gutierrez Aduriz, Boris Kolker, Erich-Dieter Krause, Li Shijun, Carlo Minnaja, Humphrey Tonkin, Bertilo Wennergren, Yamasaki Seikô.

Pro la ĵus okazinta forpaso de akademiano Maŭro La Torre, nun la Akademio konsistas el 44 membroj:

Perla Ari Martinelli
Marc Bavant
Vilmos Benczik
Gerrit Berveling
Marjorie Boulton
Renato Corsetti
Marcos Cramer
Dao Anh Kha
Probal Dasgupta
Michel Duc Goninaz
Lena Karpunina
Gbeglo Koffi
Paul Gubbins
Miguel Gutierrez Aduriz
Otto Haszpra
Christer Kiselman
Boris Kolker
Ilona Koutny
Katalin Kovats
Erich-Dieter Krause
Li Shijun
Jouko Lindstedt
François Lo Jacomo
Anna Lowenstein
Ma Young-tae
Carmel Mallia
Stano Marĉek
Geraldo Mattos Gomes dos Santos
Carlo Minnaja
Paŭlo Moĵajev
Brian Moon
Barbara Pietrzak
Sergio Pokrovskij
Otto Prytz
Baldur Ragnarsson
Francisko Simonnet
Alexander Shlafer
Saka Tadasi
Humphrey Tonkin
Amri Wandel
John Wells
Bertilo Wennergren
Xie Jü-ming
Yamasaki Seikô


La estraro de la Akademio de Esperanto