AKADEMIO DE ESPERANTO

OFICIALAJ INFORMOJ

Numero 11 - 2009 04 15

Listo de Rekomendataj Landnomoj kaj ŝanĝoj en la statuto

La 15an de Marto 2009 la Akademio de Esperanto finis du voĉdonadojn. Unu temis pri Listo de Rekomendataj Landnomoj ellaborita de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro. La alia temis pri du ŝanĝoj en la statuto de la Akademio.

Estis aprobitaj kaj la proponitaj ŝanĝoj de la statuto, kaj la proponita dokumento pri landnomoj.

La nova Listo de Rekomendataj Landnomoj estas ĝisdatigo kaj revizio de decido el 1989. Ĝi entenas nomojn de ĉiuj nunaj landoj, kiuj estas membroj de UN, kaj ankoraŭ la nomojn de kelkaj pliaj landoj (inkluzive de tri landoj, kiuj malaperis aŭ disiĝis post 1989). Jen mallongigita prezento de la rekomendataj nomoj:

Afganujo/Afganio; Albanujo/Albanio; Alĝerio; Andoro; Anglujo/Anglio; Angolo; Antigvo kaj Barbudo; Argentino; Armenujo/Armenio; Aŭstralio; Aŭstrujo/Aŭstrio; Azerbajĝano; Bahamoj; Bangladeŝo; Barato (= Hindujo/Hindio); Barbado; Barejno; Belgujo/Belgio; Belizo; Belorusujo/Belorusio; Benino; Birmo; Bocvano; Bolivio; Bosnujo/Bosnio kaj Hercegovino; Brazilo; Britujo/Britio; Brunejo; Bulgarujo/Bulgario; Burkino; Burundo; Butano; Centr-Afriko; Ĉado; Ĉeĥoslovakujo/Ĉeĥoslovakio; Ĉeĥujo/Ĉeĥio; Ĉilio; Ĉinujo/Ĉinio; Danujo/Danio; Dominika Respubliko; Dominiko; Ebur-Bordo; Egiptujo/Egiptio; Ekvadoro; Ekvatora Gvineo; Eritreo; Estonujo/Estonio; Etiopujo/Etiopio; Fiĝio; Filipinoj; Finnlando; Francujo/Francio; Gabono; Gambio; Ganao; Germanujo/Germanio; Grekujo/Grekio; Grenado; Gronlando; Gujano; Gvatemalo; Gvineo; Gvineo-Bisaŭo; Ĝibutio; Haitio; Hindujo/Hindio (= Barato); Hispanujo/Hispanio; Honduro; Hungarujo/Hungario; Indonezio; Irako; Irano; Irlando; Islando; Israelo; Italujo/Italio; Jamajko; Japanujo/Japanio; Jemeno; Jordanio; Jugoslavujo/Jugoslavio; Kaboverdo; Kamboĝo; Kameruno; Kanado; Kartvelujo/Kartvelio; Kataro; Kazaĥujo/Kazaĥio; Kenjo; Kipro; Kirgizujo/Kirgizio; Kiribato; Kolombio; Komoroj; Kongo (Demokratia Respubliko Kongo, Kongo Kinŝasa); Kongo (Respubliko Kongo, Kongo Brazavila); Kosovo; Kostariko; Kroatujo/Kroatio; Kubo; Kuvajto; Laoso; Latvujo/Latvio; Lesoto; Libano; Liberio; Libio; Liĥtenŝtejno; Litovujo/Litovio; Luksemburgo; Madagaskaro; Makedonujo/Makedonio; Malajzio; Malavio; Maldivoj; Malio; Malto; Maroko; Marŝaloj; Maŭricio; Maŭritanio; Meksiko; Mikronezio; Moldavujo/Moldavio; Monako; Mongolujo/Mongolio; Montenegro; Mozambiko; Namibio; Nauro; Nederlando; Nepalo; Niĝerio; Niĝero; Nikaragvo; Nord-Koreujo/Nord-Koreio; Norvegujo/Norvegio; Nov-Zelando; Omano; Orienta Timoro; Pakistano; Palaŭo; Panamo; Papuo-Nov-Gvineo; Paragvajo; Peruo; Pollando; Portugalujo/Portugalio; Ruando; Rumanujo/Rumanio; Rusujo/Rusio; Salomonoj; Salvadoro; Samoo; Sankta Kristoforo kaj Neviso; Sankta Lucio; Sankta Vincento kaj Grenadinoj; Sanmarino; Santomeo kaj Principeo; Sauda Arabujo/Sauda Arabio; Sejŝeloj; Senegalo; Serbujo/Serbio; Siberio; Sieraleono; Singapuro; Sirio; Skotlando; Slovakujo/Slovakio; Slovenujo/Slovenio; Somalujo/Somalio; Sovetio, Sovet-Unio; Srilanko; Sud-Afriko; Sud-Koreujo/Sud-Koreio; Sudano; Surinamo; Svazilando; Svedujo/Svedio; Svislando; Taĝikujo/Taĝikio; Tajlando; Tajvano; Tanzanio; Togolando; Tongo; Trinidado kaj Tobago; Tunizio; Turkmenujo/Turkmenio; Turkujo/Turkio; Tuvalo; Ugando; Ukrainujo/Ukrainio; Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj; Urugvajo; Usono; Uzbekujo/Uzbekio; Vanuatuo; Vatikano; Venezuelo; Vjetnamujo/Vjetnamio; Zambio; Zimbabvo.

La statutaj ŝanĝoj koncernas la regulojn pri reelektado de Akademianoj kaj la metodojn de voĉdonadoj, kiuj nun povas okazi ankaŭ per elektronikaj rimedoj.

La novan version de la statuto kaj la plenan dokumenton pri landnomoj la Akademio baldaŭ publikigos en sia TTT-ejo ĉe http://akademio-de-esperanto.org.


La Estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro: John Wells, prezidanto, Brian Moon, vicprezidanto, Probal Dasgupta, vicprezidanto, Renato Corsetti, sekretario, kaj Bertilo Wennergren, direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro.