Geraldo Mattos Gomes dos Santos, brazilano de 1931.06.28, esperantisto de 1947 post la trovo de la libro Die Esperanto-Sprache, de Arnold Behrendt [Breslau: Deutsche Post- u. Telegrafenbeamten-Vereinigung für Esperato, 1912. 14 p.], membro de la Akademio de Esperanto de 1970 kaj ĝia prezidanto inter 1998 kaj 2007, pensiulo de la Federacia Universitato de Paranao kaj de la Militista Kolegio de Kuritibo post po 30 jaroj da laboro kaj de la Ministerio pri Laboro post 40 jaroj da laboro: centjara instruado. Diplomiĝis pri latina kaj latinidaj lingvoj en la Pontifika Katolika Universitato de Paranao en 1958 kaj doktoriĝis pri filologio per disertacio pri la kantikoj [trobadoraj poemoj] de kleriko Ayras Nunes, galega poeto de la XIV karcento, post konkurso malfermita de la Federacia Universitato de Paranao en 1965. Verkis siajn unuajn poeziajn librojn en 1953: La Tento de la Junulo kaj Ivan VI, ŝajne la sola versa kvinakta tragedio en Esperantujo. Laciĝis de esti poeto en 1987 pere de la libro La Deveno de Esperanto, eldonita de Fonto, kaj de tiam sin dediĉas al la studo de la lingvo mem, precipe por la defendo de la Fundamenta uzado de niaj participoj, kies esencan sistemon la Akademio ne sukcesis klarigi sub Waringhien. Pri li kiel homo kaj aganto estas informoj en www.gmverda.com.br.