AKADEMIO DE ESPERANTO

AKTOJ de la AKADEMIO 1963-1967

Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9

LINGVA PARTO


III. KOMUNIKAĴOJ
de la
AKADEMIO
al la gazetaro

La sekvantaj Komunikaĵoj estis senditaj al la ĉefaj Esperantaj gazetoj, por regule informi la publikon pri la agado de la Akademio. Ni dankas la gazetojn, kiuj bonvolis dediĉi iom el sia spaco al la reprodukto de tiuj Komunikaĵoj.

La Estraro.

1.

8. Novembro 1965

Je la komenciĝo de la tria jaro de mia prezidanteco mi opinias utila doni al la publiko, responde al pluraj diverslokaj deziresprimoj, mallongajn informojn pri la nuna agado de la Akademio.

La unua jaro (1963–1964) estis dediĉita al la revizio de la Statuto, al la interna reorganizo kaj al provoj starigi en la akademianaro pli justan reprezentadon de la diversaj lingvofamilioj.

En la dua jaro (1964–1965) la Akademio esploris du ĉefajn demandojn, kiuj jam de longe atendis ian solvon, tiun pri la uzado de la pasivaj participoj kaj tiun pri la gramatika kategorieco de la radikoj; pri ambaŭ estis jam atingitaj decidoj: pri la unua demando, la plimulto de la Akademio konstatis, ke la ekzemploj entenataj en la “Fundamento” ne povas esti klarigataj laŭ la tiel nomata “nete tempa sistemo” sen arbitra perforto de ilia senco; pri la dua demando, la plimulto konstatis, ke la Esperantaj radikoj havas unu gramatikan karakteron kaj ke la analizo de Saussure, kompletigita de Wüster kaj de Kalocsay, respondas al la realaĵoj de la lingvo.

La koncernaj Sekcioj (pri Gramatiko unuflanke, kaj pri la Ĝenerala Vortaro aliflanke) nun prilaboras la tekston de la definitivaj rezolucioj pri tiuj du demandoj. La ceteraj Sekcioj, pri la Teknika Vortaro, la Bibliografio, la Prononcado kaj la Literaturo pretigas nun raportojn pri temoj poste esplorotaj de la Akademio.

La Prezidanto,

G. Waringhien.

2.

16. Marto 1967

La Akademio aprobis la ideon de starigo de “Baza Radikaro Oficiala”, kies celo estas aparte proponi la vulgaran aŭ lernolibran vortprovizon, tiel ke laŭeble “la vortaro de la lernolibroj fariĝu tute unueca, kaj ĉiu povu certe scii, kian vortkonon oni povas supozi ĉe iu, kiu ĉerpis sian konon sole el lernolibro”.

Tiu baza Radikaro Oficiala estos ellaborita en la venontaj monatoj surbaze de projekto, kiu entenas proksimume 2.500 radikojn kaj elementojn, dividitajn en naŭ grupoj de ofteco: de la unua grupo de plej oftaj elementoj ĝis la naŭa kun relative malpli oftaj radikoj kaj elementoj.

La Prezidanto de la Akademio,
G. Waringhien.

La Direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro,
A. Albault.

3.

20. Junio 1967

La Akademio alprenis jenajn decidojn:

§ 1.– La du formoj kemio kaj mekaniko estas tolerataj, kiel paralelaj formoj, apud la Fundamentaj ĥemio kaj meĥaniko . Kompense ambaŭ formoj mekanismo kaj meĥanismo estas rigardataj kiel egale bonaj.

§ 2.– a) Estas tolerata la nova ortografio buĝeto anstataŭ la ĝis nun oficiala budĝeto.

b) Estas tolerata la nun tre uzata formo proleto, kiel paralela formo al la internacia kaj oficiala proletario.

c) Apud la oficialaj substantivoj federacio (svisa federacio), dekoracio (teatra dekoracio), konversacio (ambasadora konversacio) estas tolerataj la pli simplaj verboj: federi, dekori, konversi (federi societojn, dekori domon, konversi inter amikoj).

ĉ) Apud la oficiala substantivo revelacio (dia revelacio) estas tolerata la pli simpla verbo riveli (riveli sekreton, talenton, foton...).

§ 3.– La vorto koncentra perdas sian oficialecon: ĝian signifon oni jam de longe esprimas per: samcentra. Aliparte estas tolerata la verbo koncentri en la signifoj: “kunvenigi en centron, maldilui”.

La Prezidanto de la Akademio,
G. Waringhien.

La Direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro,
A. Albault.

Noto. Pro akcidento en la franca poŝtofico, tiu ĉi komunikaĵo ne atingis la adresulojn, kies pardonon ni petas. G.W.

4.

25. Novembro 1967

Petite de la Germana Esperanto-Asocio (DEB) “solvi la problemon de la pasivaj participoj laŭ Zamenhof”, kaj de la unuanima komitato de UEA “kiel eble plej baldaŭ” difini tiun solvon;

samtempe konsultite de la Unuiĝo Franca por Esperanto (UEF) kaj de la Esperanto-Unuiĝo de Germanaj Instruistoj (EUGI) pri la ĝusta senco de kvar tipaj frazoj, kiaj povas troviĝi en diplomatia, komerca, jura aŭ politika dokumento, nome:

  1. “Ni garantias, ke la domoj detruitaj dum la milito estos rekonstruataj en 1970” = do la garantiantoj estos kvitaj,

    A) se en la daŭro de 1970 oni komencos kaj daŭrigos la rekonstruadon;

    B) nur se en la daŭro de 1970 oni finos la rekonstruadon.

  2. “Mi promesas, ke mia ŝuldo estos pagita la 9‑an de Majo” =

    A) la ŝuldanto senŝuldiĝos la 9‑an de Majo;

    B) la ŝuldanto senŝuldiĝos plej malfrue la 8‑an de Majo.

  3. “Ni asertas, ke la aŭtomobilo de s‑ro X estis efektive riparata la lastan semajnon” =

    A) la lastan semajnon oni efektive okupiĝis pri la riparado de la aŭto;

    B) la lastan semajnon oni efektive finis la riparadon.

  4. “Via propono estis unuanime akceptita la 3‑an de Junio” =

    A) oni akceptis la proponon la 3‑an de Junio;

    B) oni akceptis la proponon antaŭ la 3‑a de Junio.

la Akademio, per 26 voĉoj el 31 voĉdonintoj (kaj 6 kromaj blankaj voĉdoniloj) decidis kaj deklaras, ke en ĉiu el tiuj frazoj nur la senco A estas konforma al la tradicia lingvouzo de Zamenhof, kaj ke ĉia alispeca interpreto estas neoficiala. Tiu decido cetere nur konfirmas kaj kompletigas la rezulton de la voĉdono farita de la Akademio en Julio 1965 pri la senco de la pasivaj participoj en la Fundamento.

Ĉia eblo de dusenceco en la uzo de tiuj participoj estas do forigita per ĉi tiu decido kaj ni esperas, ke la aŭtoroj de lernolibroj de nun konsideros la ĉi-suprajn modelajn frazojn en la senco aprobita de la Akademio.

G. Waringhien Prezidanto,
P. Neergaard Vicprezidantoj,
A. D. Atanasov
R. Bernard Sekretario,
D. B. Gregor Direktoro de la
Gramatika Sekcio.
5.

Noto. Ĉi tie devus troviĝi la komunikaĵo entenanta la “Rekomendojn pri la Vortfarado”. Sed ties teksto estas, laŭ nia opinio, tro longa por povi esti facile publikigita en ordinaraj gazetoj, kaj tro delikatnuanca por povi esti ĝuste resumita. Tial ni preferas simple peti la interesatojn, kaj precipe la aŭtorojn de duagradaj lernolibroj, sin turni al la plena teksto (vidu III. REKOMENDOJ DE LA AKADEMIO).

G.W., A.A.