AKADEMIO DE ESPERANTO

AKTOJ de la AKADEMIO 1963-1967

Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto – N° 9


ANTAŬPAROLO

Jam de la komenco de la historio de niaj Lingvaj Institucioj la publiko plendis, ke ili nenion faras, kaj jam Zamenhof respondis al la tiamaj kritikantoj: “Oni forgesas, ke Komitato, kies membroj loĝas en malsamaj urboj kaj el kiuj ĉiu havas siajn proprajn profesiajn okupojn, ne povas multe fari.” (Leteroj, II, p. 108). Tiuj konsideroj estas ĉiam validaj, kaj oni devas esti des pli danka al la personoj, kiuj dediĉas parton el sia vivo kaj el siaj fortoj al tia kolektiva laborado, kiu estas la propra funkcio de ĉiu akademio.

Antaŭ la unua kaj inter la du mondmilitoj la ĉefa aktiveco de la Lingvaj Institucioj estis la kompletigado de la vortaro: oni efektive tiam plej bezonis, ke kompetenta instanco fiksu la formon kaj difinu la sencon de la vortoj, pli-malpli internaciaj, kiujn postuladis la disvastiĝanta uzo de la lingvo en pli kaj pli diversajn mediojn. Ni simple memoru, ke al la 2.641 radikoj de la “Universala Vortaro” aldoniĝis 1.907 aliaj en sep “Oficialaj Aldonoj”. Sed ekde 1930 kaj precipe de 1934, jaro de ĝia dua eldono, la “Plena Vortaro”, kvankam ne oficiala, iom post iom pruviĝis la oportuna registrilo, referencilo kaj kribrilo de nia vorttrezoro. Tio klarigas, ke post la dua mondmilito la Akademio iel stagnis, ne plu sentante la saman instigon daŭrigi siajn leksikologiajn esplorojn kaj ankoraŭ ne difininte al si novajn studkampojn.

Jen kial, elektite prezidanto, mi intencis direkti la agadon de la Akademio al la pli delikataj demandoj de sintakso aŭ vortfarado, kiujn oni ĝis tiam nur heziteme aludis, sed kiuj kun la paso de la tempo kaj la kreskanta deziro al la unueco kaj perfekteco de nia lingvo fariĝis pli kaj pli urĝantaj. Mi havis la grandan ŝancon trovi en la larĝvida erudicio de niaj Vicprezidantoj, W. Collinson, P. Neergaard kaj A. Atanasov, en la fruktoriĉa iniciatemo de la Direktoroj de la tri bazaj Sekcioj, A. Albault, D. B. Gregor kaj R. Haferkorn, fine en la klera diligenteco de nia Sekretario R. Bernard, la helpadon necesan por plenumi mian intencon. Al ili, kaj ankaŭ al ĉiuj miaj kolegoj, de kiuj mi postulis eble tro oftajn oferojn de tempo kaj atento, sed sen kies konsiloj kaj kritikoj nenio solida povus esti starigita, mi ĉi tie prezentas mian tutkoran dankon.

La rezultojn de nia kolektiva laborado la publiko disponas en ĉi tiu broŝuro, kune kun kelkaj utilaj informoj pri nia Institucio. Mi esperas, ke tiu dokumento vekos ĝeneralan intereson, kio ebligos al ni ne tro malbaldaŭ eldoni alian bultenon, ekzemple pri la “Baza Radikaro”.

La 31an de Decembro 1967,

La Prezidanto,

G. Waringhien.