AKADEMIO DE ESPERANTO

Akademia Vortaro

Klarigoj pri la Akademia Vortaro

jes ne
radikoj
prefiksoj
sufiksoj
memstaraj elementoj
liternomoj
finaĵoj
kunmetaĵoj

1 trovo:

Elemento Bazformo Statuso BRO Oficiala difino France Angle Germane Pole Ruse Hispane Itale Katalune Portugale
KONEKT/ konekt/i 9OA

konekt/i. Kunigi, interligi objektojn tiel, ke ili funkciu kiel partoj de unu tuto (de cirkvito, de komputila aŭ telefona reto ktp.): ŝi konektis la komputilon kun la poŝtelefono per kablo; tiu aparato funkcias konektite (al la Interreto, al komputilo), dum ĉi tiu, senkonekte (= aŭtonome); ĉi tiu kablo konektas partojn de la cirkvito; la paciento estas konektita al artefarita reno. konekt/o 1 Ago konekti, konektado. 2 Stato esti konektita, konektiteco: mi havas (ret)konekton; konekto mankas; la konekto perdiĝis. mal/konekt/i. Ĉesigi, rompi konekton: malkonekti aparaton.